IJK okazos nur en la reto

La 76a Internacia Junulara Kongreso (IJK) ne okazos en Nederlando, sed ĝi okazos tutmonde. La diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado tute malebligas nun fizike ĉeesti, kaj tial por la unua fojo en la historio ni organizos tute retan IJK-on.

Ĝi okazos ĉirkaŭ la sama semajno (la 11-18an de julio), kaj la organizantoj preparas por ĝi enhavon ĝueblan de ĉie ajn, kie en la mondo vi estas. La baza kotizo estos 20 eŭroj, kaj la aliĝintoj al la 76a IJK aŭtomate aliĝas. Nuntempe oni multe laboras malantaŭ la kulisoj pri la ekzaktaj formo, datoj kaj la retpaĝo. Kiam ni pretos, ni prezentos la informojn.

Fonto: https://ijk2020.tejo.org

Legu ankaŭ: La organizado de IJK bone progresas https://sezonoj.ru/2020/03/tejo-19/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/tejo-23

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi