La 27an de aprilo 2020 en Bilbao (Hispanio) mortis Eduardo Larrouy (1913-2020), kiu la 9an de marto iĝis 107-jara, kaj ni havis la okazon gratuli pro tiu evento al unu el la homoj plej maljunaj en Hispanujo kaj eble al la plej maljuna en Esperantujo.
Eduardo Larrouy (pron.: Larrúj) naskiĝis la 9an de marto 1913 en Haro, urbeto apartenanta al hispana regiono La Rioja, fama pro ĝiaj vinberoj kaj vinoproduktado. Lia patro, enologo, veturis tien el franca Vaskujo por labori. Tre juna Eduardo ekinteresiĝis pri Esperanto en la jaro 1932 (19-jara) kaj aliĝis al kurso, gvidata de la elstara esperantisto Alberto Díaz Chapartegui en la lernojaro 1932-33. La sekvontan lernojaron li mem fariĝis instruanto kaj en 1935 eniris la estraron de la asocio kiel voĉdonanto.
En julio 1936 en Hispanio komenciĝis intercivitana milito (1936-39) kaj tre malhelaj jaroj por la Esperanta-movado kaj por la tuta hispania popolo. La armeo de Franco eniris Bilbaon en junio 1937 kaj fermis la Esperanto-Grupon. Dume, Eduardo partoprenis la militon. Post la malvenko li, same kiel aliaj esperantistoj, travivis malagrablajn spertojn, kiuj sufiĉus por plenigi romanon.
Li estis kaptita en la urbo Santander kaj enkarcerigita en la urba sportejo; tie li havis la okazon instrui Esperanton al aliaj malliberuloj. Post Santander li estis enkarcerigita en Bilbao kaj poste en koncentrejo speciale rezervita por la membroj de la “internaciaj brigadoj”. Kiel “memoraĵon” de la milito, li ricevis du kuglojn en sia korpo.
Post la liberiĝo Eduardo Larrouy okupiĝis ĉefe pri negocado kaj benzinstacioj ĝi sia emeritiĝo en 1978.
Multaj jaroj pasis post la milito, ĝis kiam la Esperanta movado povis renaskiĝi en Bilbao, ĉar Esperanto ne estis leĝa ene de la diktaturo de Franco. Post sia emeritiĝo li ekde 1979 estis prezidanto de la Esperanto-Grupo, kaj ankaŭ poste apartenis al diversaj estraroj, ege aktive li partoprenis en la organizado de la 75a datreveno de la fondiĝo de la Grupo (1981), okaze de kiu en Bilbao gastigis kongreseton kun partopreno de esperantistoj el la tuta Hispanio.
Same, lia laboro estis tre grava por la sukceso de la hispana kongreso en 1989 kaj de la eŭropa en 2004. Dum postaj jaroj li partoprenis preskaŭ ĉiujn kongresojn universalajn kaj hispanajn.
Ni fermas tiun ĉi nekrologon per unu el liaj preferataj frazoj: “Rigardu ĉiam antaŭen, neniam malantaŭen”.
Jesús M. García Iturrioz
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/nekrologo-47