Ankaŭ ILEI kongresos virtuale


La 53a Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado ne okazos fizike en Kebekurbo, sed ILEI lanĉos la 53an Virtualan Esperanto-Konferencon ILEI kun la nomo VEKI en la sama semajno, de la 25a ĝis la 31a de julio 2020.

Do provu trovi agrablan lokon kun bona retkonekto, komfortan seĝon, iom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj; dum sep tagoj okazos prelegoj, debatoj, babiladoj, jogaj kursoj, koncertoj kaj aliaj eventoj, per reta konekto, kiu ebligas diskutojn kaj intervenojn. La programo aperos post diversaj esploroj survojaj. Estos ankaŭ senprogramaj paŭzoj, kiuj povos esti koridoraj babiladoj, ĉar ni havos la retkanalon 24 horojn tage dum sep tagoj.

La estraro de ILEI regule eldonos anoncojn en la retejo www.ilei.info. Bonvolu viziti ĝin.

Ni petas vin eviti okazigon de aliaj retaj eventoj dum tiuj sep tagoj!

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/ilei-14

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi