La 52a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara

La 52a Malferma Tago (MT) de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO okazos virtuale. La programo komenciĝos laŭ la roterdama tempo je la 9a matene. Trovu la programon fine de tiu ĉi komuniko. Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt52.

Speciale por tiu okazo UEA disponigis por libera spektado la tutan enhavon de la DVD Vizito al la Centra Oficejo en sia jutubkanalo, UEAViva. Vi estas bonvena aboni la kanalon. La ĉefa filmo de tiu DVD kaj konciza historio de la Centra Oficejo inaŭguros la programon.

La unua parto de la prelegaro premieros en la jutubkanalo je la 9:30, per la ludlisto de la Malferma Tago – Aprilo 2020, kie oni povos komune spekti kaj realtempe afiŝi komentojn, al kiuj povos reagi la prelegantoj mem.

La dua parto konsistos el realtempaj (vivaj) prelegoj fare de estraranoj kaj kunlaborantoj de UEA kaj TEJO per la platformo Zoom. Necesos do iri de Jutubo al Zoom. Kompletaj instrukcioj kiel aliri tiujn prelegojn aperas ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt52.

En la programo estas kelkaj specialaj prelegoj pri vegana manĝebleco, kafumado kaj teumado, kun la celo reprezenti la paŭzojn por tagmanĝo kaj kafo ĝuatajn dum la Malfermaj Tagoj. Fermos la programon speciala retkoncerto de Kjara, kiu okazos je la 17:30 per la Facebook-paĝo de UEA (laŭplane eblos plu sekvi la koncerton same en Zoom).

Krom tio la evento ankaŭ proponos gastlibron por loterio kaj semajnfinan specialan oferton ĉe la Libroservo de UEA: la 25an kaj 26an de aprilo eblos aĉeti kion ajn en la stoko (escepte de brokantaĵoj) kun sesona rabato sendepende de kvanto. Por koni la novaĵojn de la libroservo bonvolu viziti la informfluon Laste Aperis (vi estas bonvena aboni ĝin retpoŝte) kaj esplori la recenzojn ĉe la reta revuo Esperanto.

La gastlibro funkcios per reta formularo. Ni afable petas ĝin subskribi dum la 25a de aprilo. En la 26a de aprilo okazos loterio kaj simbole almenaŭ 52 homoj gajnos premion! Subskriboj en aliaj datoj ne estos konsiderataj por la loterio. Se vi volas helpi nin premii eĉ pli da homoj, via donaco bonvenas! Por scii kiel sendi donacojn bonvolu viziti uea.org/alighoj/pagmanieroj kaj sendi mesaĝon al financoj@co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “52-a MT”. Ju pli da donacoj, des pli da premioj! Helpu nin atingi la sumon de 520,00 €. La Centra Oficejo kaj kunlaborantoj deziras al ĉiuj ĝuoplenan virtualan Malferman Tagon!

PROGRAMO (roterdama tempo)

Gastlibro (subskribu nur dum la 25a de aprilo!)

Per YouTube – premierontaj prelegoj: ludlisto de la Malferma Tago – Aprilo 2020
09:00-09:24: Filmo Vizito al la Centra Oficejo (komuna spektado)
09:24-09:30: Filmo Konciza bild-historio de la Centra Oficejo (komuna spektado)
09:30-10:40: Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate (Mireille Grosjean)
10:40-10:50: Speciala prelego Burunda teo (Jérémie Sabiyumva)
10:50-11:20: Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui? (Marianne Pierquin)
11:20-11:30: Speciala prelego Burunda kafo (Jérémie Sabiyumva)
11:30-12:20: Speciala prelego Sin nutri per la naturo (Lode Van de Velde)
12:20-13:00: Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo) (Mireille Grosjean)
13:00-13:40: Speciala prelego TEO (Zhang Ping “Ĝoja”, Olga Ŝiliaeva kaj Rafael Henrique Zerbetto)

Per Zoom – vivelsendotaj prelegoj: instrukcioj pri aliro per Zoom en Eventa Servo
13:50-14:30: Pri la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo (Anna Striganova)
14:30-15:10: La koronvirusa pandemio: evoluo kaj implicoj por Esperanto (Amri Wandel)
15:10-15:40: Kiel TEJO funkcias kaj respondas al la koronvirusa krizo (Léon Kamenický)
15:40-16:20: La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos (Orlando Raola)
16:20-17:00: Prezidantaj perspektivoj pri UEA (Duncan Charters)

Per Facebook – speciala retkoncerto de Kjara: Facebook-paĝo de UEA
17:30: retkoncerto de Kjara speciale por la Malferma Tago en la Facebook-paĝo de UEA (laŭplane eblos sekvi ankaŭ per Zoom)

La Estraro de UEA sincere dankas al ĉiuj kunlaborantoj por tiu speciala okazaĵo: la Centra Oficejo; TEJO; Emilio Cid, kiel komisiito pri Informado; Luis Obando, kiel helpanto de la jutubkanalo UEAViva; eldonejo Espero; Irana Esperanto-Asocio, Ahmad Mamdoohi, Keyhan Sayadpour Zanjani, Hamzeh Shafiee kaj Surush Mohammadzadeh, kiuj afable gastigos la duan parton de la evento per Zoom kaj prizorgos la teknikajn aspektojn; Vinilkosmo, Flo, Kjara kaj Paola; Fernando Ŝajani kaj Yves Nevelsteen, komisiitoj pri Eventa Servo; revuo Esperanto; kaj ĉiuj prelegontoj, kiuj afable akceptis la inviton regali nin per siaj prezentaĵoj. Ĉiuj prelegontoj de la originala ĉeesta programo sukcesos disponigi sian materialon. La aŭtoro Roland Schnell, kiu prelegus pri La kongreso de Hago, 1920, 100 jara datreveno -2020, disponigos sian materialon poste.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №866.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi