Pro la tutmonda krizo, kaŭzita de la koronvirusa pandemio, la eldonejo Libera (Belgio) kune kun la aŭtoroj decidis senpage disponigi ĉiujn elektronikajn librojn de la eldonejo. Tiuj kiuj deziras, povos subteni la aŭtorojn per PayPal aŭ tra UEA (lvld-x). Vi ankaŭ povos skribi leteron al la aŭtoroj.
Elŝutu ĉe: http://www.eldonejolibera.be/
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/libroj