Esperantigo de “coronavirus”

koronvirusoDemando

Leviĝis demando pri la ĝusta nomo de la lastatempa viruso el Ĉinujo. Ĉinoj ekuzis “koronaria viruso”, UMEA, la medicinistoj ŝajnas preferi “koronaviruso”, mi, kun la subteno de Vikipedio, proponas “krona viruso” aŭ “kronviruso”.

Respondo

Por la viruso, kiu aperis en Ĉinujo en Decembro 2019 (kaj aliaj virusoj el la subfamilio science nomata “Orthocoronavirinae”), la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendas la formojn (en alfabeta sinsekvo) “koronviruso” aŭ “kronviruso”.

La konsultejo samtempe malrekomendas la jam uzatajn formojn “koronaviruso” (kiel facile misanalizeblan) kaj “koronaria viruso” (“koronaria” estas anatomia termino tute sen rilato al la koncerna viruso).

Kirilo Brosch — Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo
de la Akademio de Esperanto

Fonto: http://akademio.info/


Lingva Konsultejo estas sekcio de la Akademio de Esperanto, starigita en 1999.
Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed nur rekomendoj de la Lingva Konsultejo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi