Edmond Privat: La verko de H. Hodler

HodlerAntaŭ cent jaroj, la 31an de marto 1920 mortis Hector Hodler, iniciatoro kaj la ĉefa ideologo de UEA. Okaze de ĉi tiu datreveno ni republikigas artikolon de Edmond Privat, kiu reprenis de Hodler la redaktorecon de la revuo Esperanto.

Ho ve, neniam plu ni aŭdos ĉi-tie la firman voĉon de Hector Hodler, kiu tiel saĝe gvidis nin. Sed lia verko restas. Ni relegu liajn skribaĵojn, precipe liajn ĉefartikolojn dum la milito kaj poste.

En ili ni trovos valoran instruadon por la estonto. Kiam la preskondiĉoj estos iom pli favoraj, utile estus, ilin represi. Post la Kongresaj paroladoj de Zamenhof, ili estus rekomendinda legaĵo al ĉiu esperantisto.

H. Hodler estis logika sekvanto de nia Majstro. La noblajn principojn de Zamenhof li sciis apliki al la nuna tempo kun rimarkinda sento pri realaĵoj.

Per Esperanto la genia iniciatinto de la lingvo celis starigi neŭtralan fundamenton, super kiu la homoj ĉesus esti antaŭ ĉio nacianoj kaj fariĝus homaranoj. Tamen, pro lokaj cirkonstancoj, nia movado longe restadis sur la kampo de nura propagando laŭnacia.

Hodler ĝin eltiris el tiu periodo kaj organizis la super­nacian grundon, kie ĉiuj individuoj rekte ekrilatas inter si sen ia diversigo pri gentoj aŭ regnoj. Tiam la rondo familia povis praktike realiĝi, kaj la lingvo estis tuj uzebla kun ĝia plena celo. Sen UEA la Esp. movado similus ĉiujn aliajn movadojn. Ĝi estus nur ia federacio de naciaj organizaĵoj, kies nur ĉefoj interrilatas inter si kaj kies popolamasoj eĉ ne havus okazon uzi mem Esperanton.

Naciaj societoj estas tre necesaj por propagandaj celoj, sed kiom pli efika estas ilia laborado, kiam ilia membraro spertas mem la utilecon de la lingvo kaj rekte inspiriĝas el konstanta internacia komunikado!

Ne nur al nia movado limiĝis tiu tendenco de Hodler. Al tuta estonta movado limiĝis tiu tendenco de Hodler. Al tuta estonta organizo de l’ homaro li celis prepari la vojon. Neniu pli ol li deziris interŝtatan Ligon, sed li volis ĝin igi vere efikan per internacia edukado de la popolamasoj, instruante ĉiun homon kiel fariĝi homarano.

La fundamenton al tiu nova ordo li ekkonstruis per UEA, ĉar li konsideris utila nur edukadon per sperto, ne per frazista predikado. Lin mem multe instruis la vivo kaj ĝiaj maldolĉaĵoj.
El la akraĵoj de lia infaneco li konservis fortan malfidon al malplenaj vortoj kaj tre kritikeman juĝon. Tio helpis lin eviti ĉiun iluzion. Multfoje ni admiris lian akuratan honestecon rilate al ciferoj aŭ statistikoj, kontraŭe al tro blufemaj fervoruloj.
Sed super ĉio regis ĉe li forta volo kaj ideala espero. La malpraktikaĵojn aŭ iluziojn li forbalais nur por helpi veran antaŭenmarŝon al efektiva progreso. Lia severa racio servis nur lian altan bonkoron. Dum li tiel disciplinite organizis UEA por reciproka interhoma helpado, li mem donis la ekzemplon de plena sindono eĉ en malgrandaj detaloj.

*   *   *

Lia trankvila saĝo ebligis lin montri la vojon jam de malproksime. Kio ŝajnis al ceteraj kvazaŭ profetaĵo estis por li nur simpla atentemo je faktoj. Naŭ monatojn antaŭ la fino de la milito, en marto 1918, li skribis en ĉi tiu gazeto:

“Cetere, estas verŝajne eraro, kredi, ke tuj post la formala subskribo de la pacotraktato, la eksteraj kondiĉoj subite refariĝos tiel favoraj kiel antaŭ la milito. La nuna krizo profunde ŝancelas la moralan, politikan kaj ekonomian fundamentojn de la socia vivo. La popoloj serĉas novajn vojojn. Ilin tedas la malnovaj putriĝintaj sistemoj kaj aranĝoj; ion novan ili aspiras, sed ili ankoraŭ erarvagas en la mallumo kaj ne scias jam elekti. Oni eksentas, ke la mondo estas graveda je nova ordo, sed kia ĝi estas, neniu povas nun profeti. La militon kredeble sekvos akraj bataloj inter la diversaj tendencoj, kiuj akcelas la reorganizon de l’ mondo. Ĝi rekutimigis la homaron je la uzo de la perforto, kaj ĉio lasas supozi, ke tiuj bataloj ne ĉiam fariĝos per pacaj rimedoj. Ĉiuokaze estas tre dube, ĉu nia generacio ree travivos epokon tiel relative trankvilan kiel estis la antaŭmilita periodo.

Se ni do atendas plenan retrankviliĝon de la monda vivo, ni ja riskas atendi tre longe. Pli saĝe estas de nun adaptiĝi al la novaj vivkondiĉoj kaj antaŭvidi, ke dum certa tempo nia agado disvolviĝos en la tumulta atmosfero de batalema epoko.”

Du jaroj da posta sperto montris, ke Hodler estis prava. Jam granda parto de l’ Esperantistaro ĝin komprenis kaj kuraĝe rekomencis labori. En “Novaj Perspektivoj” H. Hodler ekzamenis la nunan taskon kun granda klarvido. Laŭ li, Esperanto pruvis jam sian taŭgecon kaj vivantecon sur literatura kampo. Al ĝi nur mankas teknikaj vortaroj. Li deziris, ke oni traduku modernajn ideajn aŭ teknikajn verkojn kaj poste eltiru la necesan vortaron laŭ sperto.

Nia lingvo devas esti preta por akcepto, kaj tia ĝi ankoraŭ ne estas por multaj fakoj. Ankaŭ li prave insistis pri la bezono je pli plena ellernado de la lingvo. Mankas ĉe ni granda nombro da bonaj verkistoj, perfektaj tradukistoj, lertaj instruistoj. Prepari tiajn estas urĝa laboro.

Pri organizo de la Esperantistoj H. Hodler ankaŭ deziris koncentriĝon. Li proponis ŝparon de samcelaj centroj, pli klaran dividon de laboroj kaj profiton de ekzistanta forto kiel UEA, por daŭre subteni la Lingvajn kaj Kongresajn instituciojn.

*   *   *

Pri ĝeneralaj homaraj interesoj la ideoj de H. Hodler ne estis malpli klaraj. En “Novaj Vojoj” li tie ĉi defendis ilin per argumentado majstra. Jam en 1916 kaj 1917, eĉ antaŭ la famaj paroladoj de Prezidanto Wilson, li montris, kiamaniere paco povus esti starigita sur la mondo.

Nacia libereco, demokratia regado, internacia ŝtatligo ŝajnis al li la tri ĉefaj elementoj necesaj. Nacia libereco, tio signifis por li dispartigon de teritorioj laŭ volo de la loĝantoj, respekto al malplimultoj, ĉesigo de barbara ekspluatado de homoj per homoj en kolonioj kaj aliloke.

Demokratia regado, tio estis laŭ li absoluta rajto de la nacianoj kontroli la tutan mastrumadon de la naciestroj inkluzive la traktadon kun najbaroj kaj la dispartigon de riĉaĵoj. Li deziris forigon de sekreta diplomatio kaj malpotencigon de la mono per ŝanĝo de l’ ekonimia reĝimo.

Internacian ŝtatligon li proponis por ebligi la homojn servi ion super apartaj ŝtatoj kaj anstataŭi absurdan militarismon per komunaj internaciaj interesoj.

Por atingi tiujn progresojn, Hodler ne fidis je absolutaj teorioj. Nek la nura predikado al individua reformo, nek la blinda kredo je nur ekonomia ŝanĝo ŝajnis al li pravaj. Super ĉio li malfidis perforton kiel efika rimedo.

En sia lasta novjara artikolo, li insistis pri edukado, kio ŝajnis al li la plej grava rimedo. Sinedukado, edukado de la homoj, edukado de l’ popoloj, detruo de l’ antaŭ­juĝoj, preparado al tuthomaraj sento kaj vivado. Jen la necesaĵo plej urĝa.

Por tiu mirinda tasko, UEA estas ilo potence taŭga, ĉar ĝi funkciigas tiun unuarangan edukilon: Esperantismo. Tial Hector Hodler fordonis al ĝi sian tutan vivon.

Esperanto, 1920, №6 (238)

Ĝi estas artikolo el la baldaŭ aperonta printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/hodler-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi