Kastelo Greziljono: virtuale, sed ne reale en aprilo

Anstataŭ la renkontiĝo PRINTEMPAS 2020 en la Esperanto-kastelo Greziljono, de la 17a ĝis la 19a de aprilo okazos Printempa Reta Kursaro (PRK) en via hejma kastelo. Dum PRK vi lernos multe sed vi ankaŭ multe praktikos kun homoj el diversaj landoj. La instruado alternigos diversajn formojn de lernado kaj ekzercado, kaj diversajn eblojn de distanca komunikado. PRK proponos ankaŭ vesperan programon (prelegoj, ludoj, koncertoj, ktp).

La kursaro estas malfermita al ĉiuj kun kvar niveloj de komencanto ĝis C1.
La plena aliĝkotizo estas 149 eŭroj. Homoj ĝis 35-jaraj aŭ kun modesta enspezado rajtas rabatitan kotizon (99 eŭroj).
Ne atendu, la lokoj estas limigitaj je ok partoprenantoj en ĉiu grupo! Ni esperas ke tiu nova sperto logas vin por travivi tiun strangan situacion de enfermiĝo.

Por informoj pri kondiĉoj, aliĝado, pagado, klaku sur la ligilon:
https://framaforms.org/printempa-reta-kursaro-1585040804

Jannick Huet
gresillon.org/prk

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/francio-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi