Antaŭ kelkaj tagoj TEJO publikigis en sia retejo alvokon, en kiu ĝi petis, ke homoj sendu rakontojn pri la situacio en siaj landoj rilate al la pandemio de la kronviruso Covid-19. Respondis dekoj da esperantistoj el plej diversaj partoj de la mondo. Ili rakontis pri la situacio en siaj landoj, kaj donis konsilojn, kion fari dum la restado hejme. Sed plej grave, esperantistoj donis grandan mesaĝon de espero.
Spektu la filmeton en Jutubo kaj kunhavigu ĝin kun viaj amikoj!
Fonto: https://www.tejo.org/