Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas

medaloLa 4an de februaro 2020 la seppersona konstanta komisiono de la Litovia parlamento (Sejmo) per sekreta voĉdonado decidis atribuii la parlamentan medalon de Gabrielė Petkevičaitė-Bitė “Tarnaukite Lietuvai” (Servu al Litovio ) al la multjara prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas pro lia esperantista agado.

La medalo, establita en 2011, havas la nomon de la elstara Litovia virino Gabrielė Petkevičiatė-Bitė (1861–1943) pro tio, ke, krom multaj aliaj tre gravaj agadoj, ŝi estis membro de la unua Sejmo kaj, kiel la plej aĝa membro, prezidis la unuan kunsidon de la parlamento la 15an de majo 1920.

Ĉi tiu plej alta distingo de la Litovia parlamento ekde 2011 estas ĉiujare atribuata al maksimume 16 eminentaj personoj – po maksimume al kvar personoj en kvar diversaj kategorioj pro volontula socia agado. Povilas Jegorovas ricevis medalon en la kategorio “Pro disvastigo de kulturo de volontula agado”. Per ĉi tiu medalo oni mencias meritojn al la Litovia ŝtato kaj ties bono, iniciaton kaj realigon de pozitivaj ideoj por civitana socio, nacia kaj kultura konscio.

Siajn rekomendojn al la parlamenta komisiono por dekori Povilas Jegorovas per ĉi tiu medalo prezentis jenaj personoj kaj organizaĵoj:
1. Eksa Membro de Eŭropa komisiono Vytenis Andriukaits.
2. Eksa prezidanto de Sejmo Česlovas Juršėnas.
3. Parlamentano Tomas Tomilinas.
4. Eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro Rimantas Šidlauskas.
5. Verkisto kaj ĵurnalisto Laimonas Inis.
6. Monda centro de litovoj pri scienco, kulturo kaj edukado.
7. Litovia libroamanta societo.

La decido de la komisiono estas publikigita en la retejo de la parlamento kaj en multaj amaskomunikiloj de Litovio.
La enmanigo de la medaloj okazos en solena ceremonio la 27an de marto en Panevėžys. La medalojn enmanigos la prezidanto de la Litovia parlamento Viktoras Pranckietis.

Ni sendas korajn gratulojn al nia eminenta samideano okaze de plia ŝtata rekono de lia brila esperantista agado.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/litovio-37

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas1

  1. Valentin Melnikov diras:

    Tutkorajn gratulojn! Povilas vere meritas la medalon. Ni memoras brile organizitan UK-on en 2005 kaj multon alian.

Respondi