Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA

BeaucaireOkaze de la 95a naskiĝdatreveno de Louis Beaucaire, naskiĝinta la 7an de februaro 1925, ni proponas relegi en nia dimanĉa literatura rubriko lian popularan novelon “Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA”.

Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA

Iam sidante en la granda salono de la Sentema Mimozo, mi trankvile tintigis per la maldekstra mano du glacierojn en mia glaso da aperitivo, dum mia dekstra mano komforte kuŝis sur la larĝa, gastama postaĵo de mia apudulino Tina. Ambaŭ ni observis sceneton, kiu okazis en la salono inter ĉina maristo kaj la ruĝhara Zora. Uzante miksaĵon el tri piĝinoj kaj mime enŝovante per la fingroj imagan manĝaĵon en sian ŝmacantan buŝon, li provis komprenigi al ŝi, ke li deziras frandi ŝian interfemuraĵon.

Kiel sperta putino Zora kutime akceptis ĉiajn kapricojn de siaj unuhoraj gastoj. Sed ĉi-foje ŝi rifuzis kontentigi sian voreman klienton pretekste, ke ŝia intima karno ne eltenus bastonetojn. Ŝi ja legis, ke ĉinoj ĉiam uzas bastonetojn por manĝi… Ekestis disputo: Zora obstine skuis la kapon, ne komprenante la klarigojn ĵargonitajn de la ĉino. Kaj, kiam li prenis ŝian brakon, por treni ŝin en ĉambron, ŝi kriĉis kaj baraktis, frakasante du glasojn. Envenis mia amiko Ernesto. Ne sciante, pri kio temas, li tuj ekkaptis la protestantan ĉinon je la kolumo kaj, antaŭ ol mi povis interveni, ĵetis lin eksteren. Poste li laŭte deklaris, ke la Sentema Mimozo estas bonmora bordelo kaj ke li ne toleras tumulton en sia establo.

Kiam Ernesto sidiĝis apud ni, metante sian mastran manon sur la liberan gluteon de Tina, mi klarigis al li, ke la ĵusa bedaŭrinda incidento estis denove kaŭzita de la lingvaj baroj inter la popoloj. Mi profitis la okazon, por prediki la internacian lingvon:

— Ernesto, pripensu, ke, se Zora kaj la ĉina kliento estus parolintaj Esperanton, nun ŝi estus senpene gajninta iom pli da mono, kaj via gasto, kontentigite, prikantus la agrablaĵojn de la Sentema Mimozo ĝis la fundo de Azio.

Silente Ernesto ŝovis sian ĉapelon malantaŭen, jese balancante la kapon, kaj, kiam mi priskribis al li la doloron de la juna Zamenhof pro la malpaco reganta en Bialistoko inter malsamlingvaj komunumoj, mia tono iĝis tiel konvinka, tiel arda, ke la malmolkora Ernesto ne povis malhelpi larmon brili ĉe la rando de lia maldekstra okulo. La venko estis proksima.

— Ernesto, organizu Esperanto-kurson en la Sentema Mimozo.

Por montri sian konsenton, la bordelestro mendis botelon da ĉampano kaj deklaris, ke tiun vesperon mi rajtos ĝui la ĉarmojn de Tina senkoste.

Du tagojn poste mi komencis instrui la pensionaninojn de la Sentema Mimozo. Mi bedaŭras, ke la vesperaj gastoj ne povis vidi la grandan salonon transformitan ĉiumatene en klasĉambron por la deviga kurso. Ankaŭ Ernesto diligente lernis la dek ses regulojn de la Fundamento. Li ne preterlasis unu lecionon, kaj baldaŭ li povis alkroĉi apud sia pordo belan kupran ŝildon: “Esperanto parolata”.

La novaĵo diskuris tra la esperantistaj grupoj de la bervala regiono, kaj ĉiuj viraj samideanoj volis ekkoni la unuan bordelon en la mondo, kie prostituitinoj oficiale pepas en la internacia lingvo. Multaj neesperantistoj, ne komprenante la signifon de la ŝildo, opiniis, ke temas pri nova diboĉa specialaĵo de la Sentema Mimozo, kaj eniris, por provi ĝin. Tina, Zora, Meta, Kalina kaj ties kunulinoj fervore klerigis tiujn gastojn, kaj preskaŭ ĉiuj poste decidis lerni Esperanton.

La entrepreno de Ernesto tiel ekprosperis, ke li parolis pri tiu sukceso dum kongreso de bordelestroj en Hamburgo. Pluraj kolegoj el Hongkongo, San-Francisko, Marsejlo, Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj havenurboj tuj enkondukis tiun mirindan helpilon en siajn voluptovendejojn. Du aŭ tri skribis al Ernesto, por peti konsilojn de li.

Tiam mi antaŭvidis la neceson interligi la verdajn malĉastejojn, kaj kun Ernesto mi ellaboris la statutojn de nova societo, la Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj, mallonge UEA. Nian entreprenon rapide kronis granda sukceso, pruvo, ke ni plenumis urĝan bezonon de la homaro. Ĝis nun la kompatindaj vojaĝantoj, maristoj, komercistoj, misiistoj, kongresanoj, aviadistoj, ĵurnalistoj, kiuj migras tra la mondo, devis kontentiĝi per hazardaj renkontoj, fordoni sin al malnoblaj ĉiesulinoj, kiuj senhonte ekspluatis ilin, blinde fidi fremdajn konsilojn aŭ stultajn kutimojn kaj tial ofte trafi fiaskon, kiel la ĉino en la komenco de mia rakonto.

Poste la translima amorvivo estis pleje faciligata dank’ al UEA. En niaj jarlibroj estis troveblaj la adresoj de 123 esperantistaj amordomoj en 17 diversaj landoj. Ĉe ĉiu adreso estis menciitaj la prezoj kaj la specialaĵoj (la t. n. fikfakoj) de la deĵorantinoj. Niaj domoj estis malfermitaj al ĉiuj, sed la UEA-membrokarto rajtigis postuli 30%an rabaton. Por akiri tiun privilegion, ĉiam pli da viroj aliĝis al UEA.

Ankaŭ grandan servon faris UEA al la Esperanto-movado. Ĝi zorgis ekzemple pri la amuza parto de la internaciaj kongresoj. Du aŭ tri bordelestroj de la koncerna lando estis ĉiujare komisiataj delegi al la kongreso difinitan kvanton da putinoj, kiuj sperte flegis la distradon de senokupaj fraŭloj aŭ de aliaj kompatindaj soluloj. Ĉu vi rimarkis lastan jaron, ke multe pli da viroj ol kutime ĉeestis la universalan kongreson? Kaj ke, dum nur virinoj preĝis ĉe la internaciaj Diservoj (kun prediko en Esperanto), la viroj ĝenerale preferis promeni en la ombraj parkoj aŭ simple ripozi en siaj hotelĉambroj? La statistikistoj atribuas tiun fenomenon al la 20%a dumkongresa rabato, kiu aldoniĝis al la kutima 30%a rabato.

Kaj kion diri pri la helpo donita al multaj lernintinoj, kiuj antaŭe ne sciis, kiel uzi siajn lingvajn konojn post la kurso? Nun ili povis konfidi sian sorton al nia societo, kaj, post vojaĝo al Libano aŭ al Sud-Ameriko, ni disponigis al ili loĝon, nutron, monon kaj idealan okupiĝon je la servo de la homaro. Tio estas ja pli alloga ol leki malnovajn poŝtmarkojn, por glui ilin en polva albumo.

Nia UEA do floradis plu, kiam unuavide negrava incidento skuis la fundamenton de nia organizo kaj trudis al ni kelkajn reformojn de la statutoj. Iun posttagmezon de majo tuta grupo de usonaj maristoj elŝipiĝis en Roterdamo. Post la vizito de pluraj drinkejoj, ili hazarde preterpasis konstruaĵon portantan nian siglon. Pensante, ke tiu domo estas nova amuzejo ankoraŭ ne menciita en la lasta jarlibro, ili tuj eniris kaj, prezentante siajn UEA-kartojn, postulis viskion kaj plezurdonantinojn je 30%a rabato. Kiam oni rifuzis tion al ili, ili ekkondutis skandale, blekante, ke ili plendos ĉe la Centra Oficejo de UEA en Bervalo pro tiu fia trompaĵo. Poste, serĉante en la ĉambroj iel uzeblajn inojn, ili fine trovis novan junan tajpistinon, kiun ili perfortis sur ŝia labortablo, tiel difektante preskaŭ tute novan skribmaŝinon.

Tiu konsterna okazaĵo subite montris, ke ni ne sufiĉe atente elektis la nomon de nia societo. Ekzistis du UEA-oj: unu vegetanta en Roterdamo kaj unu prosperanta en Bervalo. Ĉar la alia, malgraŭ sia malgraveco, estis fondita antaŭ nia, ni grandanime rezignis la arbitracion de la Internacia Kortumo en Hago. Tiu roterdama UEA cetere ne povas konkurenci kun ni, ĉar ĝi okupiĝas nur pri la neŭtralaj (?) bezonoj de la homaro.

Nia honeste akirita fortuno ebligis al ni preni sur nin ĉiujn elspezojn. Ni aĉetis al la tajpistino novan verdan uniforman kalsoneton, al UEA novan skribmaŝinon kun supersignoj, kaj la enirejon de la Sentema Mimozo nun ornamas novaj neonlumigitaj literoj, kiuj anstataŭas la iaman siglon. Efektive ni deklaris al nia notario, ke, por eviti ĉian miskomprenon, nia societo de nun nomiĝas “Senpena Amorado Tutmonda”.

Fonto: Beaucaire L. El la vivo de bervala sentaŭgulo. La Laguna, 1974, paĝoj 25-29.
Represo: Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Kaliningrado, 2006, paĝoj 38-40.

Ĉi tiu teksto aperis en la novaĵretejo La Ondo De Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/beaucaire

La Ondo de Esperanto

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi