La 71aj Belartaj Konkursoj de UEA

Belartaj Konkursoj

En 2019 la nombro da konkursaĵoj ricevitaj rekordis kaj palindromis: 171. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon, spertitan de la gvida BK-skipo pro ĉi sukceso, kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 105a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo “Infanlibro de la Jaro”. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Prozo, subbranĉo Mikronovelo: maksimuma longo 100 vortoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo Unupersona teatraĵo aŭ skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018. Aljuĝata estas nur unu premio.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2020.

Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo (krom en la branĉo Infanlibro) al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe la Sekretario, Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de la Sekretario, kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 eŭroj, dua premio 182 eŭroj, tria premio 104 eŭroj; Nova Talento 182 eŭroj. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 eŭroj. En la du subbranĉoj Mikronovelo kaj Monologo aŭ Skeĉo po 125 eŭroj.

Noto. Pasintjare ni anoncis, ke la enkondukon de la du nove proponitaj subbranĉoj ni faras nur prove kaj ke ilia definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la reago far la BK-partoprenantoj. Nu, larĝe superinte niajn esperojn, la subbranĉa rikolto en 2019 (55 konkursaĵoj entute) ne nur pravigas la definitivan aligon de ambaŭ kategorioj de verkoj al la BK-fakoj, sed instigas nin starigi pli ol unu premion, ĉefe en la subbranĉo Mikronovelo, kaj Honorajn Menciojn en ambaŭ subbranĉoj.

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2019, legeblas en la volumo Belarta rikolto 2019, eldonita de Mondial.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi