Deklaro de UEA okaze de la 75a datreveno por la Holokaŭsto, 27 januaro 2020

Bildo de UN

Hodiaŭ, kiam 50 ŝtatgvidantoj kaj delegacioj de la tuta mondo kunvenas en Yad Vashem por mencii la 75an datrevenon de la liberigo de Auschwitz kaj la viktimojn de la Holokaŭsto, UEA omaĝas al la memoro de la milionoj kiuj estis mortigitaj pro sia genta aparteno kaj religio, inter ili ankaŭ multaj esperantistoj inkluzive de familianoj Zamenhof.
En tiu tago, kiun la internacia komunumo mencias en la dato kiam estis liberigita la ekstermejo Auschwitz, oni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №844.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi