Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (1)

La Ondo de EsperantoAnkaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la jaro 2019, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de dek personoj, kiujn ni dankas pro la kontribuoj al nia “Ronda Tablo”.

En la unua parto legu la respondojn de Peter Baláž, Renato Corsetti, Albert Stalin T. Garrido, Dennis Keefe kaj Anna Löwenstein.

BalážPeter Baláž
(Slovakio)
E@I-kunordiganto

Atingoj:
– Okazigo de pluraj lingvaj festivaloj en la mondo pere de esperantistoj, kaj/aŭ partopreno de Esperanto-organizoj en prilingvaj aranĝoj.
– Okazigo de IJK en Slovakio.
– Daŭra partopreno de Esperanto-budo en la granda muzik-festivalo Pol’and’Rock.
– Ekesto kaj evoluo de la retejo www.eventaservo.org – moderna kalendaro de la Esperanto-aranĝoj.

Pri nia propra agado:
– Organizado de gravaj aranĝoj: la 13a Somera Esperanto-Studado en Nitro, Polyglot Gathering (Kunveno de plurlingvemuloj) en Bratislavo – la plej granda tiaspeca aranĝo tutmonde (654 homoj el 62 landoj); LingvaFest’ en Bratislavo kun Eŭropa Komisiono kiel ĉefa partnero.
– Funkciigo kaj realigo de multaj interesaj projektoj: pluraj rekte por Esperanto, kelkaj per Esperanto, kiu estas la sola komuna laborlingvo en la oficejo de E@I.
– Libroj de mia eldonejo Espero: la novelaro Vundita vento de Carlos Casares, kaj du infanlibroj de la slovaka verkistino Danuša Dragulová-Faktorová: La aventuroj de sinjoro Bruetulo kaj El la poŝtista sako.
– Ĉiumonata kurso de Esperanto por infanoj 9-12-jaraj en la slovaka monata gazeto Maxík (22 mil ekz.) ekde septembro 2019 ĝis junio 2020.

Malsukcesoj de 2019:
– Daŭra malkresko de membroj sed ankaŭ de aktivuloj en diversaj Esperanto-organizoj internaciaj, naciaj kaj junularaj.
– Krizo en UEA, kiu daŭre serĉas sian vojon kaj ŝajne eĉ la celon por sia plua ekzisto.
– Forpaso de pluraj Esperanto-eminentuloj, inkluzive de la ikono de nia movado – Luis Zaleski-Zamenhof.

CorsettiRenato Corsetti
(Italio/Britio)
Eksprezidanto de UEA

Pozitivaj aferoj:
– La daŭra funkciado de la reta lernoprogramo Duolingo kaj la trovado de maniero ligi la lernantojn al la ekzistantaj lokaj kluboj.
– La progreso de Esperanto en pluraj aziaj landoj, eventuale ankaŭ Ĉinujo montras emon partopreni la ĝeneralan movadon.
– La daŭra ĉeesto de la Esperanto-movado ĉe UN kaj Unesko.
– La kresko de la konscio en UEA, ke ĝi estas ĉe la rando de malapero.

Malpozitivaj aferoj:
– La ĝenerala perdo de direkto en la Esperanto-movado. Se oni komencas perdi la esperon, ke Esperanto povos iĝi la internacia lingvo en la vera mondo, oni ne plu volas batali por io kaj okupiĝas pri sendanĝeraj ludoj.
– Kunlige kun tio mi vidas la disvastiĝon en UEA-rondoj de iu deziro malaperi (psiĥologiistoj parolas pri cupio dissolvi). Eble oni konscias, ke ĝi ne plu havas ion por proponi al la mondo, kaj do restas nur la obseda okupiĝo pri monda kongreso kaj ne pri la neesperantista mondo.

GarridoAlbert Stalin T. Garrido
(Filipinoj)
Prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo

La jaro 2019 kiel la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj estis grava oportuno por la Esperanto-movado kiel amiko de indiĝenaj kaj lingvaj rajtoj. Interalie notindas, ke Duolingo daŭre rolis kiel naskiĝejo de novaj esperantistoj, kiujn sekve paŝtis kompetentaj lingvofakuloj. Okazis la Azia Kongreso kaj la Afrika Kongreso, kiuj espereble antaŭenpuŝis kaj plikompetentigis regionajn movadojn ekstereŭropajn. TEJO ankaŭ lastatempe engaĝiĝis en novan, gravan fronton: universitata agado.
Ni funebras la forpason de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Se temas pri la Esperanto-movado, mi preskaŭ ne plu bezonas diri, ke daŭras la financaj problemoj en UEA kaj la malkonstruado en la laborfortoj en la Centra Oficejo. Ankaŭ relative ne estis tro produktiva jaro por TEJO sur la tutmonda nivelo, kaj verŝajne IJK daŭre okazos en Eŭropo ĝis 2021 – do entute kvar sinsekvajn jarojn. Ĉiukaze, mi aŭdacus diri ke la nunaj estraroj de UEA kaj TEJO ŝajnas pli bonaj ol ties antaŭaj, sed ni ankoraŭ vidos, ĉu ili finfine kapablos turni la movadon en pozitivan direkton.

Dennis KeefeDennis Keefe
(Hispanio)
Iniciatoro de Universitato de Esperanto

Rilate pozitivajn paŝojn en la virtuala mondo de Esperanto, menciindaj estas tri novaj, elstaraj retejoj: tiu por bazlernantaj legaĵoj (uea.facila.org), tiu por facile trovi eventojn en Esperantujo (eventaservo.org), kaj tiu por pli bone ordigi esperantajn filmetojn (tubaro.aperu.net).
Rilate la ĉeestadan flankon de la Movadoj, UEA, landaj kaj lokaj asocioj, la perspektivo ne estas sufiĉe alloga. Certe estas espero en la nova Estraro de UEA, sed la breĉo inter la malpliiĝintaj laborfortoj en la Centra Oficejo kaj la lastjaraj celoj de la Asocio estas granda.

Finfine, la orminejaj jaroj de la Interreto ŝajne forlasadas nin. Fejsbuko, Tvitero, Ŭasapo, kaj esperantflanke, Pasporta Servo, Amikumu, kaj ia ajn Esperanto-retpaĝo ne plu reprezentas magian ŝlosilon survoje al kreskigo. Profundaj zorgoj pri la morala boneco de la interretaj servoj forte tuŝos ankaŭ nian Esperantan mondon, sed kion fari? Ne algoritmoj, sed nur homoj savos nin.

LöwensteinAnna Löwenstein
(Britio)
Verkisto, redaktoro de uea.facila

Pozitiva afero en 2019 estas la konstanta alfluo de novaj lernantoj pro retaj kursoj kiel Duolingo kaj Lernu.net. Mi vidas tion propraokule, ĉar daŭre novaj homoj aperas ĉe niaj Esperanto-lecionoj en Londono. Kuraĝiga estas la fakto, ke multaj el ili estas junaj kaj tre entuziasmaj.
Sed dum aperadas novaj lernantoj, ili ne aliĝas al la tradiciaj asocioj, verŝajne eĉ ne scias pri ilia ekzisto. La plej negativa evoluo, bedaŭrinde, estas daŭra malkresko en la membronombro de UEA, kio ĉi-jare kondukis al financa krizo. Mi komencas timi, ke sen drastaj ŝanĝoj UEA ne travivos ankoraŭ multajn jarojn. Alveni al 111 jaroj estas impresa atingo, kaj malmultaj organizaĵoj daŭras tiel longe, sed UEA estas kiel maljuna praonklino, kiu mense vivas ankoraŭ en la antaŭa jarcento. Ĝi ne sukcesas adaptiĝi al la 21a jarcento. Kio okazos se ĝi entute malaperos? La Esperanto-movado sen UEA estos kolekto de disaj asocioj sen centro.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2020/01/niaj-atingoj-kaj-malsukcesoj-en-2019-1/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi