La 43a Esperantologia Konferenco en Montrealo

UKLa organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: “Dulingvismo, plurlingvismo kaj la sociaj bezonoj je efika komunikado”.

Kanado estas oficiale dulingva, sed kiom multe en la realo? Usono ne estas oficiale unulingva, sed estis dum multa tempo kaj nun la situacio ŝanĝiĝas. Ĉu jam la hispana estas dua lingvo en Usono? En pluraj aziaj, afrikaj kaj eŭropaj regionoj homoj kutime posedas tri-kvar lingvojn je nivelo C-1, sed ĉu tio estas dezirinda kaj efikaj por la cetero de la homaro? Kiu estas la rolo de dulingva edukado? Ĉu ekzistas realaj limoj rilate la aĝon kiam homoj povas fariĝi du- aŭ multllingvaj? Ĉu, finfine, la Esperanto-movado restu ĉampiono de universala dulingvismo laŭ la devizo: “Ĉiu popolo kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj”. Jen kelkaj el la demanoj pritraktotaj, ni esperas ankoraŭ trovi pliajn interesajn tiurilatajn temojn.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30a de aprilo 2020.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №845.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi