UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo

UKBv. noti la pli fruan limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la 105a UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel (amri@huji.ac.il) plej laste la 15an de januaro 2020. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Bv. indiki, ĉu via IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS kurso, kiu konsistos el la IKU-prelego kaj du kromaj prelegoj.

La proponoj estos prijuĝitaj de profesia ĵurio kaj respondoj estas antaŭvidataj en marto. Proponoj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 eŭroj. Duono de la honorario dependas de la efektiva okazigo de la prelego kaj duono – de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro, kiu aperos fine de majo 2020 en formato simila al la IKU-libroj de la antaŭaj jaroj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №841.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi