En novembro 1986 en la speciala literatura numero de la revuo Esperanto Vilmos Benczik demandis al deko da literaturistoj, kion ili opinias pri la bonfarto de la Esperanta literaturo. En tiu antaŭjubilea etoso regis sobra optimismo kaj fido pri la estonteco. Preskaŭ 33 jarojn poste La Ondo de Esperanto decidis ripeti la tri demandojn kaj kompletigi ilin per du pliaj. Dum tiu periodo Esperantujo ŝanĝiĝis finfine ne malpli ol la mondo ĝenerale. Krom tri el tiamaj respondintoj – Edwin de Kock, Giorgio Silfer kaj Spomenka Štimec – ĉe nia Ronda Tablo kunsidas nun ok aliaj verkistoj kiuj debutis poste.
Kvankam la samtablanoj ankoraŭ ne legis la respondojn unuj de la aliaj, en unu demando regas principa konsento. Ne temas pri granda malkovraĵo, sed iom malĝoja konstato de plimulto el niaj respondintoj: tio, kio ĉefe mankas al nia literaturo, estas manko de legantoj. Kiel ni povus kontraŭagi tion?
Jen niaj demandoj:
1. Kion vi verkas nun?
2. Kion vi taksas la ĉefa atingaĵo de la Esperanta literaturo post la centjariĝo de Esperanto?
3. Kio laŭ vi nuntempe pleje mankas al la Esperanta literaturo?
4. Kion vi pensas pri nia literatura kritiko?
5. Kiun Esperanto-libron vi laste legis? Kiel ĝi impresis vin?
Gerrit Berveling
1. Post fino de ĵusa librego 400-paĝa La Apostolaj Patroj [tradukoj el la Greka de tekstoj rande de tiutempe estiĝanta Nova Testamento] mi nun okupiĝas pri tradukado de fasko da verkoj de Lukiano el la Greka kaj tradukado de frukristanaj Atestaĵoj pri Martiroj el la Greka kaj el la Latina kaj libro da Apokrifaj Evangelioj same el la Greka. Mi faras intertempe planojn por mia tria originala romaneto.
2. Ke ĝi simple plu ekzistas kaj daŭre plu kreskas. Mi pleje ĝojas pri la ĵusa apero de La konflikto de la epokoj de Edwin de Kock.
3. Amasa legantaro.
4. Ke fine ĝi vere maturiĝu!
5. Orm la Ruĝa – kvazaŭ porjunula libro treege bone verkita – stile tre plaĉa. Mi tuj daŭrigos legadon per Orm la Ruĝa, dua volumo.
Jorge Camacho
1. En la hispana, poemojn. En Esperanto, ĉefe recenzojn.
2. Du librojn de Baldur Ragnarsson: La lingvo serena kaj Momentoj kaj meditoj. Nemalhaveblaj.
3. Legantoj (kaj klientoj de libroservoj).
4. Malfacilas trovi kapablajn, kompetentajn recenzistojn ekster la rondo de la kutimaj kvin aŭ ses. Mi miras ke homoj kiel Valentin Melnikov, Carlo Minnaja aŭ Fernando Pita aŭdacas publikigi siajn “recenzojn”.
5. Aparte de Beletra Almanako, la lasta estis Septembre, surstrate en Tokio. Granda Tertremo en la regiono Kantô 1923 – Postsono de Masakro, de Naoki Katô en traduko de Midori Mamija. Ĝi tiom impresis min, ke mi tuj verkis recenzon legeblan en la retejo Goodreads kaj publikigotan en BA.
Edwin de Kock
1. Mi ĵus finis mian epopeon, La Konflikto de la Epokoj, de preskaŭ 400 paĝoj, plus Aŭtora Enkonduko, Notoj kaj Glosaro. Iomete pli ol triono de ĝi jam aperis kiel parto de mia Testamente: Plena Originala Poemaro (2015). Mi kun bedaŭro opiniis, ke ĝi restos nefinita. Sed poeto-frato Baldur Ragnarsson min kuraĝigis kompletigi ĝin. Mi tuj komencis la taskegon, kaj ekde tiu jaro elfaris la reston, la plej grandan parton. La tuton eldonis la Flandra Esperanto-Ligo kun solida bindo kaj bela ilustrita superkovrilo plurkolora. Jam 89-jara, mi estas la lasta postvivinto de la generacio debutinta inter 1952 kaj 1961, kiu inkludis William Auld, Marjorie Boulton kaj Baldur Ragnarsson. Kun ili ĉiuj mi multe interrilatiĝis.
2. Aldoniĝas ĉiam pli da originala poezio bonkvalita. Unu el la plej gravaj verkoj ĉi-periodaj estas la Poemo de Utnoa (1993, 2018, kun revizioj), de Abel Montagut. Tiu epopeo plus la mia ambaŭ aperis post la centjariĝo. Antaŭ ĝi la ĉefverko kompreneble estis eposo, La Infana Raso, de William Auld. Ĉiun el tiuj tri libroj karakterizas elemento fantascienco kun klopodo sondi la signifon de la homa ekzisto. Tio min tre ĝojigas, ke tiujn verkojn de kaj Auld kaj Montagut oni jam tradukis en aliajn lingvojn. Espereble iam sekvos alilingvigoj de ankaŭ la mia.
3. Plia diskonigo en nacilingvajn rondojn per la eldono de tradukoj de nia plej bona poezio. De tio mi havas kolekton kiun transdonis al mi William Auld. Ĉu iu deziras tion transpreni por eldoni ĝin? Espereble ankaŭ aliuloj jam havas tiun tekston. Alie ĝi verŝajne pereos en mia komputilo kiam mi forpasos.
4. Multo de ĝi troviĝas en recenzoj, kiuj laŭkvalite tre varias. Precipe valoraj estas la diverstempaj taksoj de la karmemora Baldur Ragnarsson. Ili estas republikigitaj en La Lingvo Serena (2007), lia plena originala verkaro. Gravaj kritikeroj eniris ankaŭ la imponajn verkojn de Geoffrey Sutton, Concise Encyclpedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 (2008) en la Angla, kaj la Historio de la esperanta literaturo (2015) de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Sed ĉi tiu temo estas tro vasta por pritrakto mia. Mi ĉiam estis kaj ĝisfine restas, por nia literaturo, precipe poeto originala.
5. Tio estas ĝuste La Lingvo Serena de Baldur, homo al mi speciale kara, kiu mortis antaŭ kelkaj monatoj. Krom elstara poeto, li postrestas per siaj ideoj, menso tre valora.
Miguel Fernández
1. Ĉefe poemojn, sed ankaŭ eseojn, tradukojn de gravaj verkoj de la hispana literaturo kaj artikolojn por gazetoj.
2. La ĉefa literatura atingo post la centjariĝo de Esperanto estas la fakto, ke la Esperanto-beletro ankoraŭ ne mortis malgraŭ ĉiaj malgraŭoj. Cetere, kvankam tre malmutajn, ĝi produktis kelkajn verkojn, por kies traĝuado valorus la penon lerni Esperanton. Miaopinie, la plej grava el ili estas Poemo de Utnoa de Abel Montagut, impona epopeo surbaze de antikva mito nuntempigita per oportuna kaj trafa sciencfikcia prezentado. Ĝi ricevis tradukojn en la katalunan kaj en la hispanan kaj laŭdatajn publikigojn de ili. Kiom da produktoj de la originala Esperanto-literaturo spertis tian sukceson ekster Esperantujo?
3. Unue, nuntempeco. Ĉefe en poezio. Se vere la Belartaj Konkursoj de UEA, de kies gvida skipo mi estas la prezidanto, spegulas la staton kaj la pulson de nia nuntempa literaturo, atentindas la plendoj de la juĝkomisionanoj en la branĉo poezio pri la kutima deknaŭajarcenteco de la priaj konkursaĵoj. Ĝis tioma grado, ke, ĉi-kaŭze, en 2018 ili deklaris nealjuĝitaj la tri unuajn premiojn.
Due, pli da legantoj.
Trie, pli da almenaŭ duonprofesie kompetentaj eldonejoj kaj efikaj reklam- kaj distribu-sistemoj.
4. Kun nur kelkaj respektindaj esceptoj, diletanteco regas. Hontindas kaj oftas legi vort-abundegajn kritikojn dirantajn absolute nenion pri la medolo de verko aŭ evidentigantajn, ke la kritikanto – malofte, vere kompetenta kritikisto – absolute nenion komprenis pri ĝi; legi ditirambojn pri elplumaĵoj kun gimnaziana nivelo kaj skurĝajn vortojn, multfoje eĉ pro eksterliteraturaj kialoj, kontraŭ vere interesaj aŭ altnivelaj beletraĵoj; legi recenzojn kun indikoj pri nur eraroj, aŭ neologismoj, aŭ vortuzoj ne ŝatataj de la recenzanto, dum li nenion diras pri la literaturaj valoroj de la recenzataĵo…
5. La poemaron Laminarioj, de Suso Moinhos. Temas pri altfluga poezio, kun anima profundeco kaj korpa nuntempeco samfrekvenca kiel la poezio produktata en la naciaj literaturoj.
Sten Johansson
1. Ĉi-momente nenion. Antaŭ nelonge mi finverkis romanon Ne eblas aplaŭdi unumane, kiu baldaŭ aperos ĉe Mondial. Fakte, mi ja havas nebulan ideon pri nova romano, sed mi ne certas ĉu kaj kiam mi eklaboros pri ĝi, des malpli, ĉu mi sukcesos finfari ĝin.
2. Mi ne scias, ĉu temas pri atingoj, sed mi ĝojas pro la (tre malfrua) eldono de la verkoj de Ivan Ŝirjaev, precipe la romano Sen titolo (1995), kaj pro la romanoj de Mikaelo Bronŝtejn pri rusa/soveta/esperanta historio, plej grave kaj ĵuse Mi stelojn jungis al revado (2016).
3. Moderna realisma prozo, iel lokita en la realon kaj koncernanta la realan vivon de nuntempaj homoj.
4. Ĝi estas amatora kaj amatoreca, sed tiaj ja estas plejparte ankaŭ la verkado, tradukado kaj eldonado, do ne mirinde. Pli ĝene estas ke ĝi ŝajne pli kaj pli maloftas kaj malfruas, aŭ eĉ plene mankas, parte pro la mortiĝado de gazetoj, sed supozeble ankaŭ pro la malkreskanta prestiĝo de literaturo.
5. Recenze de Gonçalo Neves (2018). Sprita, studinda, pripensinda.
Julian Modest
1. Verŝajne mi estas unu el la malmultaj Esperantaj verkistoj, kiu dediĉis sin ĉefe al verkado de originalaj noveloj en Esperanto. La novelo estas mia ŝatata literatura formo kaj nun mi daŭrigas verki Esperantajn novelojn, kiuj konstante aperas en diversaj Esperanto-revuoj kaj en diversaj retpaĝoj.
2. Laŭ mi la ĉefa atingaĵo de la Esperanta literaturo post la centjariĝo de Esperanto estas la libro Historio de la esperanta literaturo de Giorgio Silfer kaj prof. Carlo Minnaja, eldonita en 2015.
3. Laŭ mi nuntempe nenio mankas en la Esperanta literaturo, ĉar ĝi evoluas kiel ĉiuj naciaj literaturoj. En ĝi estas romanoj, novelaroj, poemaroj, tradukaĵoj el diversaj lingvoj… Estas diversaj aŭtoroj, kiuj riĉigas ĝin per siaj originalaj stiloj, pensmanieroj kaj mondperceptoj.
4. En la originala Esperanto literaturo mankas literatura kritiko. Ne estas aŭtoroj, kapablaj verki seriozajn literaturajn kritikverkojn.
5. Antaŭ kelkaj tagoj mi tralegis la libron de Gérard Lecarpentier Piaj malprudaĵoj kaj aliaj rakontoj en manuskripto. Mi verkis la antaŭparolon al la libro. Impresis min, ke Lecarpentier havas akran senton pri ironio kaj paradokso, kiuj estas la ĉefaj trajtoj de liaj mallongaj prozaĵoj, similaj la fabloj aŭ al paraboloj.
Suso Moinhos
1. Mi tradukas libron de la mozambika literaturo: Ni mortigis Favan Hundon (1964), de Luís Bernardo Honwana.
2. Nuntempe ni disponas kaj prozajn kaj poeziajn verkojn, kiuj ja eltenas komparon nun nacilingvaj laŭ stilo, temoj kaj kvalito.
3. Necesas ankoraŭ pli drasta rompo de tradiciaj modeloj. Krome, ekster la literatura kreado, la Esperanto-organizoj povus pli intense instigi al legado kaj al ĉeesto de nia literaturo en internaciaj eventoj neesperantaj. Laste, mankas fakaj studoj pri nia literaturo, pri unuopaj aŭtoroj kaj diversaj aspektoj en la verkoj – ni ankoraŭ parolas pri la esperanta beletro surbaze de recenzoj, ne de filologiaj esploroj.
4. Estus bone, se ĝi forlasus personajn kverelojn, kiuj ne interesas la legantojn, kaj se ĝi rigardus preter la tradiciajn listojn de eraroj kaj mistajpoj.
5. Plej laste mi relegis la ĉarman kolekton de popularsciencaj tekstoj La volvotigo de amikeco (1965), de Ŝoiĉi Hori. Ĝi iel memorigas pri La vivo de la plantoj (1957) de Paul Neergaard: aliroj al botaniko kaj zoologio tra persona prismo.
Nicola Ruggiero
1. Mi nun tradukas Iliadon de Homero al Esperanto kaj samtempe kompilas vortaron Homera greka – Esperanto. Krom tio, mi verkas eseojn kaj kelkfoje ankoraŭ versojn.
2. Poemo de Utnoa, de Abel Montagut. Ĝi estas plenmerite la ĉefverko de nia literaturo pro ĝiaj filozofio, mondkoncepto, imagopovo.
3. Mankas legantoj. Legi literaturon per libroj kaj kulturaj revuoj gravas kaj utilas por fiksi konceptojn, lerni vortojn antaŭe nekonitajn, ekkoni aliajn kulturojn tra la prismo de aŭtoro. Same kiel en la naciaj lingvoj, per legado oni riskas nur sendependemon, empation, kleriĝon.
4. Ĝi ekzistas je vere embria stadio. Ni povas disponi je recenzoj, foje eĉ tre bonaj eseoj kaj ankaŭ klerigaj libroj kiuj tamen ne sekvas modernajn kriteriojn rilate al literatura kritiko.
5. Mi legis unuspire Marina ĉe la limo de Sten Johansson: min ĝi kortuŝis, pensigis kaj revigis pri ties rolantoj.
Giorgio Silfer
1. Mi estas finanta originalan esearon: La socia historio de la esperanta popolo; fleganta la diversajn tradukojn de Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo; poluranta mian novelaron en la kastilia; ampleksiganta mian eseon en la itala Un’indagine sulle origini dell’esperanto.
2. La agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, fare de la verkista mondkongreso en 1993.
3. Sufiĉe vasta publiko.
4. Ĝi faris grandajn progresojn kompare kun 1986.
5. La Ekzercaron de la Fundamento, ankaŭ pro didaktika bezono. Tre moderne, por verko de 1893.
Anina Stecay
1. Momente mi verkas rakonton pri gejunuloj en Berlino de la 1920-aj jaroj enirantaj vole-nevole la krimulan tavolon de la tiama socio.
2. La plej grava atingo laŭ mi estas, ke nia literaturo postvivis la unuan periodon de entuziasmo kaj nun stabiliĝis kiel unu el la plej gravaj partoj de la esperanta kulturo, daŭre kreskigante novajn verkojn kaj verkistojn.
3. Laŭ mi mankas vere “populara literaturo”, t. e. romanoj tiel distraj kaj atentokaptaj, ke oni ne povas formeti la libron antaŭ ol ĝi estas finlegata; literaturo furora, libro kiun oni legas kiel nura distraĵo post streĉa labortago. Ĉar nur literaturo tia – kvankam el literaturscienca vidpunkto iom malestiminda – kapablas iĝi “komuna sperto” de granda parto de nia komunumo same kiel furorlibroj en naciaj lingvoj ligas la popolojn per komunaj “spertoj”; nur ili kapablas krei veran “amason” da legantoj. Kaj vera atingo estus, se la esperanta literaturo elirus el la ebura turo de inter la literaturemuloj kaj vaste ĉeestus en la ĉiutaga vivo de la normalaj esperantistoj.
La dua plej grava afero estas la mankanta profesieco inter la verkistoj. Bedaŭrinde ankoraŭ sufiĉas, ke oni entute iel finverkas esperantlingvan romanon, por ke ĝi estu akceptata kaj honorigata de la komunumo – sed ĝuste ĉar la verkoj ofte ne estas konvinke bonaj, ili estas nur honorigataj, sed poste ne legataj de la granda publiko.
4. La literatura kritiko same ofte traktas la metiajn aspektojn de iu verko ne sufiĉe serioze, sed anstataŭe estas aŭ indiferente-laŭda aŭ koncentriĝas ĉefe pri ortografiaj aŭ gramatikaj mankoj.
5. La lasta esperanta libro, kiun mi legis, estis romano ankoraŭ ne presita, kiun mi kontrollegis por verkista kolego. Ĝi plaĉis al mi pro sia realismo kaj viveca priskribo de homa konduto kaj socio, sed mi ne povas malkaŝi detalojn, ĉar la libro ankoraŭ ne aperis. La lasta “oficiala” libro legita de mi estis Serenaj matenoj de Julian Modest, kaj ĝi ne plaĉis al mi ĝuste ĉar ĝi estas absolute mankohava el metia vidpunkto.
Spomenka Štimec
1. Mi paŭzas. Sed mi sendis kontribuon al La Ondo el mia nuna prozo Bastardo.
2. Verkoj pri la historio de la esperanta literaturo, kiel ekz. de G. Sutton, aŭ de P. Gubbins.
3. La legantoj.
4. Mankas al ni kompetentaj kritikistoj.
5. Mi legis tradukon el la kroata lingvo Goran Tribuson Fruaj tagoj kaj ĝuis ĝin. Antaŭe mi legis la librojn de E. M. Remarque En okcidento nenio nova kaj La vojo returne, mirigita ke ni havas en Esperanto-literaturo tiel bonan verkon pri la vjetnama sindromo kiu estis nur poste malkovrita kaj nomita.
Ĉi tiuj respondoj aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Represo permesata nur kun la konsento de la respondinto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/07/ondo-46