Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. – 320 p., il.; 500 ekz. – (Serio Scio, №10).
La prismo[1]
Por emfazi la diversecon de la manieroj rigardi, ni hodiaŭ kutime parolas pri perspektivo aŭ optiko, pense al vidaj precizigiloj kiel lupeo, mikroskopo, lenso. Neniu en nia epoko plu uzas la metaforon prismo tiucele. Tamen iam estis tute normala tiu parolfiguro. Ekzemple, la ĉi tie recenzata enciklopedio diras pri Ferenc Szilágyi (p. 275) ke en 1955 li “fondis k ĝis sia morto (1967) redaktis la kulturan, socian, literaturan revuon Norda Prismo”. Reeĥante la nomon de tiu revuo en sia titolo, kaj krisignante la uzon de la eksmodiĝinta vorto ‘prismo’, tiu ĉi recenza eseo celas ne revenigi tiun parolfiguron en nian aktivan ilaron, sed substreki la gravecon rigardi la rigardon per kiu oni aliras siajn faktojn.
Certe gravas kontroli la faktojn mem. Recenzantoj de unu speco emas rigore elspuri erarojn aŭ misetajn prezentojn. Duaspecaj kolegoj preferas komenti pri la kriterioj laŭ kiuj la kompilintoj elektis ĝuste ĉi tiun ducentopon por enciklopedia elstarigo. Tiujn elekto-kriteriojn la duaspecanoj opinias la plej atentindaj elementoj de la koncepta bazo de tia verko. Sed la nuna recenza eseo iras laŭ tria vojo. Malpli gravas al mi la kriterioj determinintaj la surekranigon de specifaj homoj – aŭ eĉ la mikro-demandoj kiuj strukturas la artikolo-skemon – ol tiuj fonaj makro-demandoj kies emfazoj kaj sordinoj trakuras la tutan libron. Tiujn demandojn elektis nek la kompilintoj nek iliaj konsultitoj; ili apartenas al la kolektiva nekonscio de la nuna esperantismo. Jen tio kion mi celas per la esprimo rigardi la rigardon.
Vi kompreninde volos ke mi parolu pli konkrete. Certe la starpunkto kiu unuavide aspektas ‘konkreta’ estis la sola disponebla kiam mi, deksesjaraĝa, konatiĝis kun la pinto de la konkreteco klasika, Enciklopedio de Esperanto, katalogante por la Nacia Biblioteko de Barato kvincent-voluman Esperanto-kolekton donacitan de Lakshmiswar Sinha. Baldaŭ mi aŭdis pri iniciato de CED kompili novan eldonon de tiu Enciklopedio. Oni petis min fari kompileton de historiaj faktoj pri la barata movado por la planata libro. Mi turnis min al Sinha, kies abundaj konsiloj kaj fakto-livera helpo povigis min produkti ion akcepteblan al la komisiinto, Ulrich Lins. Tamen CED ne rikoltis sufiĉe da artikoloj kaj, forlasinte la enciklopedio-reeldonan projekton, uzis la jam kolektitajn materialojn por la aliformata kompendio Esperanto en perspektivo – kies prefaco agnoskis eĉ la kontribuetojn de ordinaraj soldatoj[2]. Sub idealaj kondiĉoj, la apero de tia kompendio spronus ondon de repensado pri nia sankta afero, pri la ŝanĝiĝantaj altaroj de niaj sindediĉoj; kaj jam en tiu jardeko do rezultus kolektiva transiro de pensoj tro konkretaj (pasinteco-katenitaj) al ideoj bezonkonforme abstraktaj (novigo-kapablaj). Sed vi scias kiaj estis la cirkonstancoj. Tiu referencilo fatalis aperi en la hamburga jaro 1974, cezura por la pluiro de UEA. La kompetentuloj kiuj normale emus ekzameni tiun perspektivon tiam havis nete aliajn prioritatojn. Pasis la momento. Ni ĉiuj perdis gravan okazon kritiki la troan konkretecon de tiu prismo per kiu Lapenna kredis povi neŭtrale analizi la disgaman kolor-diversecon de la lumturoj tra la historio de la Esperanto-movado.
Nun kiam aperis NDK, ni ja ne duafoje perdu la okazon fari tiun reekzamenon de bazaj demandoj kiun ni ŝuldas al ni jam de jardekoj. La nuna momento ja ne estas grande kaldrona; krome, helpas nin la modera kaj prudenta stilo de Korĵenkov kaj Gorecka. Ni certe agnosku ke nek plene ripariĝis la breĉoj de 1974, nek mankas skismoj novaj. Tamen NDK, diference de Esperanto en perspektivo, konscie klopodas disponigi bildon kiel eble plej senpartian kaj paroli vice de la tuta Esperantujo, kiom tio entute eblas. Ĉiun personon kun reliefe aparta vidpunkto oni prezentas sen aprobo aŭ anatemo kiel portanton ĝian. Kie regas notinda disopinio, oni notas ĝin.
Ambaŭ strategioj ekzempliĝas en la artikolo pri André Albault. “Post la retiriĝo el la [Akademio-]prezidanta ofico [li][3] partoprenis la laboron de la asocioj AEIOU kaj TRENHA, kiuj celis krei novan help-alfabeton (NHA) por Eo” (p. 12): prezento senpasia. “Liaj studoj pri la landnomoj kaŭzis polemikon, kiu daŭras ĝis nun” (p. 12): disopinio raportata. Ĝuste tiu laŭdinda senpartieco de NDK fronte al la eksplice diverĝaj tendencoj ene de Esperantujo ebligas ke ni lanĉu de ĝi ekdiskuton pri la trakura, ĉiupartia, sed efektive draste limiga koloraro de la paletro mem. Nome, ke ni abstrakte, principe, estonteco-pripense ekrigardu tiun konkretan, dokumentaman rigardon per kiu Esperantujo difinas sin – rigardon prave fieran pri la atingoj de la pasinteco, sed senrimarke katenitan al la fiero nur pri tiuj atingoj.
Antaŭ ol transiri al tiu nia nova tagordero, tamen, decas unue laŭdi detale la ‘norman prismon’ NDK. Kvankam ĝi nenie liveras eksplican prezenton de sia strategio, la verko klare manifestas en siaj artikoloj interesan principon rilate al la multaj demandoj kiuj dividis la pacajn batalantojn. Nome, disecojn de pensado kaj agado registru nur se el ili aperis formale nova institucia strukturo.
Ekzemple, konsideru la fakton ke René de Saussure “proponis novan teorion de vortfarado, kiu baziĝis sur la gramatika kategorieco de la E-radikoj (AdE akceptis ĝin nur en 1967)” (p. 248). Nek ĉe Kalocsay nek ĉe Waringhien oni notas ke ili donas netan formon al tiu teorio kaj akceptigas ĝin en 1967. Nek ĉe Szerdahelyi nek ĉe Auld ni aŭdas pri ilia opozicio al la ‘gramatika kategorieco de la E-radikoj’. Kial ĉi tiu esperantologie grava debato aŭ tiu pri la participoj ne aperas surekrane? Ĉar el tiuj debatoj ne rezultas skismo, ne disiĝas tegmentoj (asocioj aŭ kongresoj aŭ revuoj) kiuj formale reprezentus po unu flankon de la disopinio. Mi proponas nomi ĉi tiun strategion de NDK tegmentisma – reliefigi la homojn respondecajn pri la tegmentoj. Kiam mia titolo parolas pri ‘Norma Prismo’, temas pri la rolo de tegmentoj kiel savtenantoj de monde validaj normoj en movado kie abundas oponemuloj.
NDK kalkulas kiel tegmento-respondecajn ne nur la kovrilbildajn geheroojn (aĉetu la libron por konstati kiuj dek unu figuroj aperas tie). La artikolo pri Ernfrid Malmgren, se elekti tipan ekzemplon de la malo, rigore priskribas ties atlasan rolon, montrante ke liaj ŝultroj dum jardekoj portis plurajn el la tegmentoj. Tiu artikolo diras ke Malmgren “kun H. Seppik verkis la lernolibron Sistema kurso de Esperanto (1932)” – menciante Seppik inter la centoj da nomoj pri kiuj NDK ne artikolas. La kompilintoj evidente antaŭvidas ke la leganto serĉos la reton kaj konstatos la gravecon de Henrik Seppik, alia tenanto de niaj tegmentoj.
Laŭ mia lego, tegmentoj kaj normoj formas ĉe NDK triunuon kun “neŭtrala lingva fundamento”. Rimarku la atentigon ke Hippolyte Sebert “En la 2a UK (Ĝenevo, 1906) proponis k akceptigis rezolucion pri la neŭtraleco de UKoj” (p. 252). NDK estas nur unu laborejo kie la paro Korĵenkov-Gorecka montras sian konsekvencan sindediĉon al principa neŭtraleco. Ankaŭ en la mastrumado de La Ondo de Esperanto ili sisteme neŭtralas – inter rivalaj institucioj en Esperantujo; inter movadaj potenco-centroj orientaj kaj okcidentaj; inter gravaĵoj ondantaj en la globaj Nordo kaj Sudo. Korĵenkov en sia Historio de Esperanto[4] eĉ skribas ke ekde 1946 “La ekdomino de Usono ŝanĝis la mondan ordon, kaj iom post iom la angla ekfariĝis la reale funkcianta internacia helplingvo en diplomatio, komunikado, scienco, komerco, sporto k.s.” (p. 90). Tiu zorga vortumo – kiu pragmate koncedas la faktan hegemonion de la angla, sed navigas inter la Scilo de kapitulaca akceptego kaj la Ĥaribdo de indigna demonigo – estas realisma ĝis grado nekutima en niaj referenciloj.
Resume, ni povas diri ke NDK prezentas la stabilecon de la lingvo kaj la konstantecon de ĝia institucia strukturo kiel fortikajn faktojn. Ni emfazu ke en tiu prezento prave ĉefrolas la neŭtraleco inter la slavaj landoj kaj la ‘malslavaj’ (latinidaj-ĝermanaj) landoj. Ĉiuj agnoskas ke la sukceso de Esperanto plej notindas en la fakto ke – spite al tiom da bremsaj kaj eĉ detruaj faktoroj – jam dum pli ol unu jarcento prosperas la Esperanta trafiko inter tiuj landaroj.
Meti la prismon en perspektivo
Mi nun enkadrigas la malnovan metaforon ‘prismo’ en la aktualan ‘perspektivon’. Tio ĉi estas malfacila tasko. Bonvolu zorge sekvi kun mi la movojn en ludo sufiĉe nova por ĉiuj ludantoj, ludo kiun ni tamen devas lerni.
Ne nur la kompilintoj de NDK estas rusoj. La klasikan Enciklopedion lanĉis la ruso Ŝirjaev. Esperanto en perspektivo havis por ĉefredaktoro la slavlingvanon Ivo Lapenna. Rigardi tra slava prismo la dinamikon inter slavaj kaj malslavaj eŭropanoj havas unu signifon por eŭrop(id)anoj kaj alian signifon por ni kiuj staras ekster la ‘Norda’ zono de la planedo, zono kreita de la jarcentojn longa eŭrop(id)a dominado (la epiteton ‘eŭropida’ mi rezervas por lokoj kiel Ameriko kaj Aŭstralio). Inter la uzantoj de NDK troviĝas ankaŭ legantoj kiel ni, kiuj esperas renversi la sekvojn de tiu dominado – ne per restarigo de tiaj ‘orientaj despotismoj’ sub kies bildo la dominantoj strebis ŝovi ĉion kio antaŭis ilian genocidan, kulturdetruan, medidetruan reĝimon – sed per malkaŝo de la eŭropkultura despotado kiu sin reklamas kiel universalejon demokratie akceptatan de ĉiuj raciaj kaj kleraj personoj, kaj, post tiu malkaŝo, per ekkonstruo de vera universalejo.
Se iu levas fundamentan demandon, estas tute nature, ke okazos miskomprenoj. Tial aparte gravas konscie klopodi por povi kompreni kun la necesa zorgo ĝuste kio estas, kaj kio ne estas, dirata en miaj vortoj kiujn iuj deklaras ofendaj. La plene esperantismaj koroj de esperantistoj ekster la privilegia Norda zono deziras serioze universalan, de ĉiuj prikonsentitan kulturan kaj lingvan demokration kiel bazon por monda ordo. Kune kun niaj tiuzonaj samideanoj ni kantas ke “la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian”. Ni tamen ne akceptas la kredon ke tiu celo estas jam atingita per kosmetika reagordo de la imperiismaj aranĝoj (kaj ke tial la fama esprimo ‘sed homoj kun homoj’ nomas realaĵon jam funkciantan). Al tiu malakcepto ni volas varbi ankaŭ avangardajn samideanojn apartenantajn al la Norda zono. Ili bonvole pretiĝu kun ni por malkonstrui la Nordo-ŝovinisman kulturan ordon kaj por jungi la Esperanto-movadon al la konscio-refasona laboro de tiu malkonstruado – laboro same malfacila kiel la tagordo de la inismo.
Mi intence uzis la de japanoj ŝatatan parolturnon ‘bonvole …u’. Ĝuste la orientazianoj plej efike tenis spegulon de alieco antaŭ la vizaĝoj de sia samideanaro por dekomence insisti ke strebojn al vera universaleco devas ŝofori la tuta planedo; ke ne akcepteblas divido inter ŝofora zono kaj pasaĝeraj zonoj. Mi volas plukonstrui el tio kion NDK diras pri Miyamoto Masao: “…precipe gravas Sarkasme kaj entuziasme … en kiu li plurfoje atentigis, ke Eo ĝis nun estas, precipe en la kultura vidpunkto, ĉefe eŭropa lingvo” (p. 205). Por varbi la konsenton de ĉefe eŭrop[id]a legantaro NDK prave tuj aldiras: “Pro ĉi tiu esearo Vilmos Benczik nomis lin ‘la unua vera internacia personeco esperantista … kiu vid[is] sian propran kulturon per okuloj de internaciisto, sed p[o]r kiu esperantistiĝi ne signifas eŭropiĝi’”. Ni ankoraŭ funkcias en mondo en kiu rusoj bezonas hungaron por atesti pri la internacieco de japano. Permesu ke mi kelkan tempon restu ĉe tiuj niaj hungaroj, lige kun la rolo de la ekstereŭropaj esperantistoj en tiu kresko tutmonden kiun oni nun realisme atendas.
NDK faras pensinstigan movon kiam ĝi metas la bildon de Baghy sed ne tiun de Kalocsay inter la dek unu kovrilulojn. Kiel konate, tiuj korifeaj hungaroj disopiniis pri la demando ĉu universala lingvo estu maksimumisma lingvo pri ĉio (fake kapabla trakti ĉiun sciencan analizeron kaj traduki ĉiun beletran nuancon) aŭ prefere facileco-ĉefiga lingvo por ĉiuj (liganta la korojn, tamen ne lasanta ilin sub la influo de ŝovinisma propagando, sed malfermanta ilin al la ekvacio “kulturo = homa kompreno”).
Nu, imagu japanon kiu temperamente similas al ludovikito (aŭ itô kanzi) kaj eĉ aliĝas al lia minusklismo, sed kiu ludas per la pilkoj kalocsay kaj baghy, same kiel ludovikito sur siaj bildaj paĝoj faris el la kalva kapo de zamenhof salteman pilkon. La japanoj pretaj uzi eŭropanajn kapojn kiel ludpilkojn portas la ludon pluen ĝis tiu punkto kie la objektigadon de fenomenoj eŭropaj por celoj tutmondaj transprenos la nove ekelanaj movadoj kun plejparte juna membraro. Ni paŭzu por rigardi kiamaniere konturiĝas la kultura kaj lingva pejzaĝo en tiuj socioj.
Inter la junulplimultaj movadoj, iuj situas en landoj kies ordinara publiko konsentas kun tiu altvalorigo de la gepatra lingvo kiun la klasika esperantismo prezentas kiel dogmon – ekzemple Koreujo kaj Filipinoj. Sed aliaj, pli probleme por la “klara kaj rekta kaj tre difinita” vojelekto fare de samideananaro, sentas kunproprietemon pri la ekskoloniaj lingvoj. La rilato de la vjetnamoj aŭ togolandanoj al la franca aŭ tiu de pakistananoj aŭ baratanoj al la angla certe montras nuancan diversecon tra la ekskoloniaj teritorioj. Tamen ekzistas ĝenerala tendenco, kiun ni devas atenti.
La ‘postkolonia’ situacio naskis i.a. deziron ĉe la eksregatoj de la abdikintaj imperioj insiste diri, “Pardonu, ni alparolas vin kiuj nun volas komforte kaj unike posedi la anglan, la francan, la hispanan, la portugalan. Ni ne lasos vin en tiu via komforto. Ne vi unike posedas viajn lingvojn. Ankaŭ ni kunposedas ilin. Ni insistas ke vi agnosku niajn beletrajn aŭtorojn kaj niajn intelektulojn apud la viaj. Vi trudis al niaj akademiaj institucioj la hegemonion de viaj lingvoj kaj pensosistemoj. Nun vi ne rajtas diri ke vi reiris hejmen kaj ke ni ne plu ĝenu vin. Precize nun ni ĝenos vin. Ni frapados je viajn pordojn ĝis vi legos niajn aŭtorojn.”
En lando kiel Barato, tiu postkolonia pensmaniero regas ankaŭ ĉe intelektuloj kiuj produktas duonon de siaj tekstoj en unu el la dudek tri oficialaj lingvoj (aŭ el la centoj da neoficialaj) de nia diversa lando. Tiuj intelektuloj insistas pri la rajto uzi por la cetero de sia verkado kaj parolado la anglan, kaj esti serioze aŭdataj – unuavice de samlandanoj, sed ankaŭ de la cetera anglalingva mondo, eĉ de tiuj kiuj sin opinias unikaj mastroj de la lingvo. La perceptojn pri tiu efektivo en Barato aŭ Niĝerio aŭ Srilanko iom komplikas la fakto ke la angla estas ĝenerale mondo-domina lingvo. Sed ankaŭ en multaj eksfrancaj, eksportugalaj, ekshispanaj kolonioj la pensuloj insistas kalkuliĝi kiel plenrajtaj kunposedantoj de tiuj lingvoj.
Nek la plimulto de la esperantistoj, nek ilia intelekta elito iam trovis tempon por atenti ĉi tiun ĉiam pli reliefan fenomenon. Manke de funde pridebatita kaj ĝenerale akceptita ‘esperantista linio’ rilate al tiu postkoloniana klopodo renversi la direkton de la imperiaj kulturaj sagoj, bedaŭrinde okazas bizaraj miskomprenoj. La plej influaj intelektuloj en Barato, ekzemple, ofte trovas stranga la etoson de la Esperantaj diskutoj kiuj senĝene akceptas la arkaikan premison ke la portugala apartenus al la portugaloj, la hispana al la hispanoj k.s. – etoson surdan al la demando kial do la ekskolonianoj sentas bezonon forskui tiun kultur-posedan aplombon kaj komforton ĉe la iam mastraj etnoj. En la mala direkto, foje okazas ke novbakitaj kaj relative naivaj esperantistoj en Barato draste mislegas la anglalingve funkciantajn intelektulojn de sia lando kvazaŭ ili estus servistoj de la lingva imperiismo de la angla – kiam fakte ili agrese perfortas la metropolajn normojn en sia uzado de la angla precize por subfosi la kapablon de tiu lingvo simboli la velkintan imperion.
Ni revenu al la imagata japano kiu pilkigus la kapojn de la debatemaj Baghy kaj Kalocsay. Se tia luda kaj tamen seriozintenca objektigo de eŭropdevenaj realoj ene de la nuna Esperantujo – kies solidecon kaj bazitecon sur la konstanta sindediĉo de stele fidindaj homoj modele prezentas NDK – ne memkonscie trovos por nia afero koheran lokon en la pli vasta procezaro lavanganta la kulturajn ekvaciojn sur nia planedo, se ni esperantistoj ne partoprenos aktive tiun kontraŭfluon kontraŭ la iamaj koloniismoj, se mia imagata figuro ludovikito-2 ne scipovos alparoli la filipinan aŭ vjetnaman aŭ indonezian movadon, tiam ni maltrafos la okazon kiun prezentas al ni la apero de NDK. Per tia maltrafo ni ripetos la eraron kiun ni pro cirkonstancaj faktoroj kulpis en 1974, kiam ni malsukcesis reagi serioze al la publikigo de Esperanto en perspektivo.
Laŭ mi, ni povas tre efike utiligi la tegmentojn brile prezentitajn de NDK kiel konstrumaterialojn por la planko de la pli vasta Esperantujo nun konstruata. Tia utiligo estas esenca por ke la plukonstruo de la Esperanta mondo ne perdu la fadenon de Ariadno (mi pensas al difinita juna aktivulino en Kubo). Se mi transiras de la vidilaj metaforoj al ĉi tiuj konstruaĵaj, tio certe ŝuldiĝas al la tegmentismo de la libro kiun mi ĵus recenzis, sed mi pensas ankaŭ al la slogano ‘plivastismo’ de alia latinamerika kolego mia, la pensema ĉilia esperantisto José Antonio Vergara. Latinamerikaj figuroj aperas en NDK, sed ne en grandaj nombroj; la kriterioj igis tion neevitebla. Mi finas per instigo al la agemuloj kompili pli vortarecan enciklopedion, ne suplementan sed komplementan al NDK, kiu anstataŭ personoj elstarigus lokojn (kiel Montevideo) kaj fakojn (kiel la biciklistoj de BEMI) el la vidpunkto de ties gravecoj en la ekesto de la nuna Esperantujo. Ankaŭ de tiuj tegmentoj ni fasonos plankon – kaj saltos pli elanen – kun granda, granda danko al la senlacaj kreintoj de niaj nemalhaveblaj referenciloj.
Probal Daŝgupto
Notoj
1. Ĉi tiu recenzo aperis en Beletra Almanako, 2018, №32, p. 148-154. Ni dankas al la recenzinto kaj al la redakcio pro la afabla permeso represi ĝin en La Ondo.
2. Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro (red.) Esperanto en perspektivo: faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo, London / Rotterdam: CED, 1974. Paĝo vi.
3. La sistema preterlaso de subjektaj pronomoj estas bonvena strategio, anoncita en la prefaco.
4. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
Ĉi tiu recenzo aperis en la 32a numero de Beletra Almanako, 2018 (№32) kaj en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Represo estas permesata nur kun la konsento de la recenzinto.