Hori Jasuo: Estu fieraj batalantoj por paco!

Hori JasuoLa duan jaron sinsekve kiel la Esperantisto de la Jaro estas elektita aziano. Hori Jasuo el Japanio aktivas en Esperantujo kiel verkisto kaj eldonisto, li iniciatis legokampanjon Esperanto-Sumoo, kiun partoprenas centoj da esperantistoj. En 2018 aperis la 21a volumo de liaj Raportoj el Japanio.

Oni proponis vin kiel kandidaton por la titolo jam kelkajn fojojn kaj vi ĝuis grandan subtenon. En la lastaj du jaroj vi estis sur la dua loko laŭ nombro de voĉoj. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?
Mi atendis pli fruan ricevon de tiu honorigo, sed certe en la jaro 2018 mia agado estis en sia kulmino kaj mi fariĝis 77-jara en decembro, memorinda aĝo en la oriento. Do mi estas feliĉa pro tiu honorigo, memore al mia 77-jariĝo.

Ĉu vi povas rakonti pri via Esperanto-agado en la pasintaj jaroj?
Mi jam longe laboris por la movado:
1. Kiel prezidanto de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) en 2001–2008 mi multe laboris por rekonstrui azian movadon kaj ĝis nun mi redaktadas la revuon Esperanto en Azio, komence tri fojojn jare kaj poste kvar fojojn jare, jam preskaŭ 20 jarojn seninterrompe.
2. Mi komencis eldonadi librojn Raportoj el Japanio jam en 1998.
3. Mi komencis organizi Esperanto-Sumoo-n en 2009.
Mia agado ne okazis speciale en la jaro 2018, sed daŭras preskaŭ 20 jarojn. Mi devis atendi la titolon “Esperantisto de la Jaro” ĝis nun, tamen tio estas ĝojiga afero, ĉar tio signifas, ke en Esperantujo troviĝis tiom multe da eminentaj homoj, kiuj meritas je “Esperantisto de la Jaro”.

Aperis jam 21 volumoj de Raportoj el Japanio kiujn vi mem verkas kaj eldonas, impona kolekto! Kial kaj kiel vi komencis verki kaj eldoni tiun serion?
Mi komencis verki la eseojn Raportoj el Japanio jam en 1991. Mia patro estis esperantisto, do mi konis Esperanton kiam mi estis knabo. Poste mi memlernis ĝin kaj mi apartenis al la klubo en mia urbo. Tiutempe mi havis intereson pri lingvo-lernado kaj lernis pli ol 10 lingvojn, sed konstatinte, ke la frukto estis tre mizera, mi decidis relerni Esperanton serioze, forĵetinte lernadon de aliaj lingvoj. Tiam mi devigis min plenumi tri taskojn, nome legi tri paĝojn da Esperantaĵoj ĉiun tagon, verki du eseojn monate kaj partopreni Esperanto-aranĝojn kiel eble plej ofte.
Mi estas persista homo, tial mi legadis Esperantaĵojn ĉiutage dum sep jaroj, verkadis eseojn ĝis nun kaj partoprenadis, ekzemple, sinsekve en 25 Universalaj Kongresoj kaj en 8 Aziaj Kongresoj.
Hazarde mi konatiĝis kun s-ro Paul Signoret, ĉefredaktanto de Sennaciulo en la 1990aj jaroj kaj dank’ al lia rekomendo mi komencis eldoni tiujn eseojn en la serio Raportoj el Japanio.

Ĉu vi havas kontakton kun viaj legantoj? Ĉu ili mesaĝas al vi por starigi demandojn aŭ kundividi siajn opiniojn?
Hori JasuoJapanio estis unu sola evoluinta azia lando tiutempe, unu sola membroŝtato el Azio en G7 aŭ G8. Do multaj homoj en la mondo volis scii, kial Japanio povis evolui tiel rapide, kvankam ĝi mizere malvenkis en la dua mondmilito. Japanaj esperantistoj havis intereson pri miaj libroj kaj donacis ilin al siaj amikoj en eksterlando. Ankaŭ mi mem donacas tiujn librojn al aziaj Esperanto-asocioj, ĉar azianoj ne estis/as sufiĉe riĉaj por aĉeti japanajn librojn.
Ne multaj homoj respondas al mi, sed kiam mi renkontas esperantistojn en la Universalaj Kongresoj, ofte ili diras al mi, ke ili legas miajn raportojn kaj ĝuas ilin.

De kie vi havas forton por tiom persiste eldoni tiujn librojn seninterrompe dum du jardekoj?
Antaŭ la Tertremego en 2011 miaj eseoj estis ne tre alte taksindaj, ĉar laŭ mia plaĉo mi elektis temojn, sed post tiu katastrofo verkado de Raportoj el Japanio ekhavis alian signifon, nome celon ŝanĝi la mondon.

Ja tiu tertremo detruis multajn urbojn kaj pereigis multajn homojn, sed tio estas japana problemo. Simile okazis/as tertremoj kaj cunamoj en diversaj landoj. Kompreneble, internacia socio helpas la suferantajn landojn, sed tiuj landoj devas mem helpi. Sed en 2011, sekvante la tertremon kaj la cunamon, okazis grandegaj nukleaj akcidentoj, samtempe en kvar nukleaj reaktoroj en Fukuŝima. En la mondo jam ekzistas multe da nukleaj centraloj. Se okazos gravaj akcidentoj kiel Ĉernobil, Three-mile Island kaj Fukuŝima, la mondo pereos. Nukleaj akcidentoj nepre okazos. Nukleo estas tiel danĝera por la ekzisto de la homaro.
Mi volis ŝanĝi la mondon en sennuklean mondon per Esperanto, pli precize per miaj raportoj. Ekde 2012, nome ekde la 15a eldono de Raportoj el Japanio, mi verkis ĉefe pri tio, kio okazis/as en Japanio, nome kiel la suferantoj strebas reakiri sian eksan vivon, kia estas la nuna stato de la difektitaj nukleaj centraloj, kio estas la japana nuklea politiko ktp.
Ĉu viaj raportoj en Esperanto havas tiom da influo al la mondo?
Se ni havas tian pesimistan starpunkton, ni ne povas ŝanĝi la mondon. Esperanto-mondo konsistas el sinceraj kaj kleraj homoj loĝantaj en diversaj lokoj en la mondo. Se ni dependas de tiuj homoj, ni povas fari grandan aferon.
Mi dissendas miajn raportojn al 1000 esperantistoj en la mondo. El ili multaj legas ilin, kaj nemalmultaj transsendas ilin al siaj amikoj, kaj en Francio komence s-ro Paul Signoret kaj s-ino Ginette Martin, ambaŭ jam forpasintaj, kaj nun aliaj homoj okupiĝas pri tradukado de miaj eseoj en la francan kaj dissendas la tradukaĵojn al pacamantoj kaj kontraŭnukleaj movadanoj.
En majo 2015 la dramo “Fukuŝima-laboro en progreso” estis prezentita en la teatro en Parizo. Tiu dramo baziĝas sur la protokolo de s-ro Joŝida, la tiutempa estro de la nuklea centralo №1 de Fukuŝima, tradukita de mi en Esperanton. Mi aŭdis pri tiu informo de Ginette, mi estis tre kortuŝita, sciante, ke mia ŝajne sensignifa klopodo raporti pri Japanio donas certan influon al la mondo. Ginette diris, ke ŝia traduka laboro estas la plej valora agado dum ŝia longa Esperanto-vivo, ĉar ŝi povis kontribui al pli bona mondo per sia laboro kaj per Esperanto.
Ĉiuj landoj havas siajn proprajn problemojn kaj raportindajn meritojn. Se esperantistoj raportos pri tiuj aferoj al la mondo, interkomprenado pli evoluos, sekve tio kontribuos al la monda paco. Mi volas, ke esperantistoj estu pli skribemaj kaj raportemaj kun certa celo.

Vi laŭreatiĝis pro via plurkampa agado, i.a. pro la iniciato de la leg-instiga projekto Esperanto-Sumoo. Kial vi opinias, ke legado en Esperanto estas grava?
Mi komencis organizi Esperanto-Sumoon en 2009. Mi ekagis kiel prezidanto de KAEM en 2001 kaj poste okazis la UK en Jokohamo en 2007. Dum tiuj jaroj mi malmulte legis. Por la japanoj Esperanto ne estas facila, tial multaj ne legas multe, aŭ legas tre malmulte. Tio ne okazu en Esperantujo! Mi cerbumis, kiamaniere ni povos instigi ilin kaj min legi multe da Esperanto-libroj, kaj mi inventis tiun sistemon.

Kiel oni povas partopreni en Esperanto-Sumoo?
Sumoo estas japana tradicia lukto kaj la konkurso okazas en neparaj monatoj dum 15 tagoj. Esperanto-Sumoo okazas en la sama periodo, sed la partoprenantoj ne interbatalas, ili batalas kontraŭ sia maldiligenteco. Ili elektas libron kaj decidas kvanton de paĝoj kiujn ili legos ĉiun tagon dum tiuj 15 tagoj. Vidu mian datumon en januaro 2019:

Horizonto (s-ro HORI Jasuo, Maebaŝi, Gunma, Japanio)
“La Pupo” de Boleslaw Prus. 10 paĝojn.
OOOOO OOOOO

En la januara sumoo, mi decidis aŭ promesis al mi legi la libron La Pupo kvin paĝojn ĉiutage. Nun estas la deka tago, kaj mi diligente legadis ĉiun tagon, do mi havas 10 pilketojn (10 venkojn). Ekde septembro 2009 ĝis nun mi partoprenadas en 56 Sumooj seninterrompe kaj senmalvenke, do mi legis 840 tagojn, nome pli ol 8400 paĝojn, nome 42 librojn, kiuj havas 200 paĝojn.

Kiom da homoj partoprenas en la Sumoo?
Ni jam havis 56 Sumoo-konkursojn. Komence la nombro de la partoprenantoj estis malgranda, sed nun ĉirkaŭ 300 homoj el pli ol 30 landoj partoprenas. Ekde la komenco entute preskaŭ 10 mil homoj partoprenis. Ni kalkulu:
10.000 homoj legis po 5 paĝoj tage dum 15 tagoj = 750.000 paĝoj
750.000 paĝoj = 3750 ducent-paĝaj libroj

Vi povas imagi, kiom granda estas la efiko de la Sumoo.

1) Esperantistoj havas pli da kapablo de Esperanto.
2) Tiom da Esperanto-libroj (dormintaj en ŝrankoj kaj stokejoj) estis legataj.
3) Eldonistoj kaj libroservoj tiom profitis.
4) Esperanto-verkistoj estas kuraĝigitaj.
5) Samtempa legado en la mondo solidarigas la partoprenantojn, nome kontribuas al progreso de amikeco.

Prizorgi 300 homojn estas malfacile por mi, do nun mi havas pli ol dek prizorgantojn el la tuta mondo. Ili ricevas rezultojn de la partoprenantoj kaj respondas ilin per kuraĝigaj vortoj. Iuj proponis, ke mi uzu modernan komputilan funkcion por la Sumoo, sed mi tre ŝatas tian primitivan, hom-al-homan rilaton. Tiu primitiveco estas unu el la ŝlosiloj de sukceso. Unu polino prizorgas nian retejon. Bonvolu viziti ĝin por vidi la historion de la Sumoo kaj ĝian sistemon.
Mi kredas, ke Esperanto-Sumoo estas la plej granda legkonkurso en la homa historio dank’ al interreto kaj Esperanto. Mi kredas ankaŭ, ke la Sumoo ŝanĝas/os la Esperanto-movadon. Ŝanĝi la Esperanto-movadon kaj sekve/samtempe ŝanĝi la mondon estas mia celo de la Sumoo kaj mia agado, ŝajne eksterordinara kaj freneza por la legantoj. Mi decidis dediĉi mian vivon ĝis mia morto al la progreso de la Sumoo. Mi estas tre fiera kaj ĝoja, ke mi povis inventi la Sumoon.

Vi mem estas eldonisto. Kiujn librojn aperigas via eldonejo Horizonto?
libroKomence mi petis de alia eldonejo eldonon de miaj libroj, sed tio estas ĝena, eble por ĝi kaj ankaŭ por mi, do mi decidis fondi mian eldonejon. En mia eldonejo mi estas la prezidanto, oficisto, enpaĝigisto, desegnisto, fotisto, redaktisto, vendisto. Mi faras ĉion krom presado. Dank’ al komputilo mi povas redakti librojn facile.
Antaŭ la Katastrofo en 2011 mi eldonis nur la libron Raportoj el Japanio en mia eldonejo, sed post la katastrofo mi ekhavis multajn temojn por libroj, do mi multe eldonas jene, ekzemple en 2018: Hajkoj kaj Tankaoj pri la Fukuŝima-Katastrofo (japana kaj Esperanta), Raportoj el Japanio 21 (Esperanta) kaj Esperanto-esearo de la mondvojaĝanto s-ro HORI 8 (japana). Krome, mi eldonis la esearon de 23 verkistoj el 20 landoj Ĉiutaga Vivo tra la mondo.
En 2019 mi planas eldoni tri seriojn de libroj kiel en la antaŭaj jaroj kaj krome en februaro aperos Krabŝipo, proleta novelo verkita de Kobajaŝi Takiĵi en 1929, kiun s-ino Ŝimazu kaj mi tradukis. Mi volas, ke multaj esperantistoj legu ĝin kaj por tio evoluo de Esperanto-Sumoo estas tre grava.

Esperanto certe okupas multan tempon en via vivo. Ĉu vi havas liberan tempon?
Mi estas jam 77-jara kaj pensiulo, do mi havas sufiĉan tempon. Mi volas prezenti alian agadon. Krom Esperanto-agado mi helpas gelernantojn de la urbo Tooni, kiuj suferis/as pro la katastrofo en 2011. En la elementa kaj mez-lernejoj de tiu urbo estas 60 gelernantoj. En la cunama atako multaj perdis sian domon kaj la gepatroj, prejparte fiŝistoj, sian laboron. Post la cunamo mi volis rekte helpi gelernantojn kaj trovis fonduson “Espero al Tooni”, iniciatitan de eksa instruistino en tiu gubernio Iŭate. Mi tuj partoprenis en ĝi, kaj kiel la vic-reprezentanto mi agadas. Jam pasis ok jaroj post la katastrofo, sed ankoraŭ nun ni helpadas ilin per mondonaco okaze de ilia kursfina ceremonio.

Ĉu tiu helpo havas rilaton kun Esperanto?
Jes, multe. Sen Esperanto kaj sen subteno de esperantistoj en Japanio kaj en eksterlando la agado ne daŭrus tiel longe. Mi estis invitita al Francio de francaj esperantistoj en 2011, 2012 kaj 2013 kaj prelegis pri la katastrofo kaj la nuklea akcidento. Multaj aŭskultantoj donacis monon al Tooni. Paul Signoret donacis nemalgrandan sumon ĉiun jaron. Francaj Sumooistoj organizis teatraĵon por kolekti monon. Dank’ al kanadanino, ankaŭ Sumooisto, disvastiĝis rekviemo pri la katastrofo, komence en Usono kaj sekve en Japanio. En Hungario ankoraŭ nun esperantistinoj kantas tiun rekviemon en sia koruso.
Mi kreis sloganaron por nia fonduso. Ĝi estas “Nia fonduso celas disvastigi A, I, U, E, O-ojn”: Ai (amo) al ĉiuj, Ikiru-ĉikara (vivforto) al gelernantoj, Uta (kantoj) por ke ni ne forgesu la katastrofon, En (homa ligo) al ĉiuj, On (dankemo) al ĉiuj kaj la sekvanta generacio.

Tiuj gelernantoj kaj gepatroj estas tre ĝojaj, ĉu ne?
Jes. Sed mi pli ĝojas ol ili. Ili akceptis nian donacon ne nur financan sed ankaŭ spiritan, kaj vidante nin, ili decidis, ke ili kresku kiel amplenaj homoj kaj helpu aliajn. Ĉu tio ne signifas, ke ni, esperantistoj, ŝanĝas la mondon?
Vere esperantistoj estas honestaj, amplenaj kaj fidindaj homoj. Kvankam multaj ne konscias sian forton, ili faras bonon al la mondo, nome ŝanĝadas la mondon. Se ili konscios sian forton kaj agados, kiom multe da bonaĵoj ili povos fari? Esperanto havas grandan forton por ŝanĝi la mondon!

Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?
Mi ne kunportus librojn. Mi vivos kun bestoj kaj plantoj en la insulo kaj en la maro. Sen civilizaciaĵoj mi vivos.

La antaŭlasta demando: kiujn planojn vi havas?
Multaj viroj mortas en la aĝo de 82 jaroj en Japanio. Ĝis tiu aĝo mi havas kvin jarojn. Dum tiuj jaroj mi partoprenados en la UKoj (seninterrompe entute 30 fojojn) kaj eldonados la librojn Raportoj el Japanio (entute 26 libroj). Se mi povos plu vivi, mi same planos en la postaj jaroj. Ĝis la morto mi dediĉos min al Esperanto.

En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?
Ankaŭ mi estas maltrankvila pro maljuniĝo de la japana Esperanto-movado. Tamen maljuniĝo estas socia problemo de ŝrumpanta Japanio kaj ankaŭ tiu de multaj eŭropaj landoj. Eĉ la japana registaro ne povas renversi tiun fluon, do kiel la esperantistaro? Sed nia movado dependas ne de ĉiuj japanoj, sed de sinceraj, pacamaj homoj el la popolanoj. Tiaj homoj nemalmulte ekzistas. Se ni senlace, senŝanceliĝe semas Esperanton kaj agadas por Esperanto, certe ekestos sekvantoj. Nun multaj esperantistoj ne estas fieraj esti esperantistoj, hontante pro sia malalta kapablo de Esperanto. Kiuj sekvos ne-fierajn homojn?
Fidu Esperanton. Lernu kaj lernu, verku kaj verku, legu kaj legu en la Sumoo, klopodu kaj klopodu, kaj kun fiero semu kaj semu, kaj vi povos trovi samideanojn… kaj ŝanĝi la movadon kaj la mondon. Estu fieraj batalantoj por paco!

Intervjuis Paŭlo Fischer-Kotowski

Legu ankaŭ: Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/hori-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.