Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018

Hori JasuoLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016) kaj Trezoro Huang Yinbao (2017).

En 2018 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 21a fojo. Ĉi-jare 18 kandidatigantoj proponis 22 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Hori Jasuo — 11 voĉoj
Halina Gorecka — 5 voĉoj
Carlo Minnaja — 4 voĉoj
Peter Baláž — 3 voĉoj

Kvar kandidatoj ricevis po du voĉojn, tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Hori Jasuo, 77-jara universitata instruisto el Japanio, eksa estrarano de Japana Esperanto-Instituto (1993–2014) kaj UEA (2007–2010), redaktoro de La Revuo Orienta kaj poste de Esperanto en Azio, prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) en la jaroj 2001–2006. Li estas elektita pro la lanĉo kaj daŭra funkciigo de la populara legoprojekto “Esperanto-Sumoo”, kiu en novembro 2018 atingis la 55an sesion kun pli ol 300 legemuloj el 33 landoj, kaj pro la regula verkado kaj eldonado de la esearo Raportoj el Japanio, kies 21a volumo aperis ĉi-jare ĉe lia eldonejo Horizonto.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2018, Hori Jasuo!

Paweł Fischer-Kotowski
sekretario

Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2018

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto
Renato Corsetti (Britio): eksprezidanto de UEA
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta E-Ligo
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anna Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto
Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio
Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

Sekretario

Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)

Legu pli multe pri la projekto La Esperantisto de la Jaro http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/hori

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri AlKo

La redaktulo de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018

  1. Esperantisto diras:

    Gratulon al Hori Jasuo!

  2. Paul Desailly diras:

    Dankojn kaj gratulojn al alt-estimata Hori Jasuo.

    Apenau trovighas en la tuta orient-azio pli sincera kaj aktiva antaueniganto de la monda paco ol la 21a esperantisto de la jaro.

    Ekstrakto el mia malnova libro (vd. p.71) reliefigas la defion:

    http://bahai.uga.edu/Realigas_la_Mondan_Pacon.pdf
    (Senpage legebla danke al la Universitato de Georgio, Usono)

    — Je la fino de printempo 1998 du raportistoj intervjuis min pri mia Esperanto–kurso universitata en Tianjin. Ili apartenas al la Esperanto–teamo de dek unu salajrataj dungitoj de Ĉina Radio Internacia. Ili interesiĝis ne nur pri instruado de Esperanto tie
    al ege okupitaj gestudentoj kaj kolegaj geprofesoroj sed ankaŭ pro tio, ke miaj ĉinaj kaj japanaj studentoj neniel restas apartigitaj kaj malamikemaj kiel bedaŭrinde pro la milito antaŭ 60 jaroj ofte ankoraŭ okazas en Ĉinio eĉ inter gejunuloj. —

    Du dek jarojn poste ekstrakto el mia nova parolado (LA ESPERANTO-MOVADO EN ĈINIO KAJ JAPANIO) por la nacia kongreso okazonta en Adelajdo post du semajnoj indikas ke la koncerna defio nur pli intensighas:

    http://aea.esperanto.org.au/australia-esperanto-informilo-esk/?lang=eo

    —En danĝeraj tagoj ni serĉas verajn amikojn. En la 9a de decembro 1939 la Kuomintang kun usona financa helpo – kadre de intermortiga kaj triflanka konflikto kiu inkluzivis armeojn de la japana militistaro – preskaŭ finis la revolucion de prezidento Mao ĝis li siavice ricevis multan sovetian financadon. En tiu vintra tago Mao Tse-tung skribis al Esperanto-ekspozicio okazigita en Yan’an, Ĉinio: “Mi dirus ankoraŭ la samon. Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devus esti lernata.” Vd: ‘La Verda Spiko’, Guangdong, Marto, 2005. Iuj fontoj citas: “devas esti lernata”. Vd ankaŭ la duan alineon: http://esperanto.china.org.cn/2017-07/24/content_41274679.htm. (“devas” & “devus” danke al i.a. redaktistoj respektive en Guangdong kaj Liaoning.)

    https://thediplomat.com/2016/08/the-most-dangerous-problem-in-asia-china-japan-relations/

    Hori Jasuo dum jam jardekoj senchese strebas por realigi amikecon inter Chinio kaj Japanio kaj aparte inter ties gejunuloj.

    Amike

    Paulo

    PS Mi ne estas profesoro

Respondi