Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018

BRANĈO POEZIO

Honora mencio al Aleksandro Mitin el Rusio pro “Neĝo”.
Honora mencio al Piero Lupo el Italio pro “Suito”.
Honora mencio al Nicola Ruggiero el Italio pro “Via silento”.
Tria premio ne aljuĝita
Dua premio ne aljuĝita
Unua premio ne aljuĝita

BRANĈO PROZO

Tria premio al Ewa Grochowska el Francio, pro “Nesto de fenikso”.
Dua premio al Paulo Sérgio Viana el Brazilo pro “Paperfolio”.
Unua premio al Laure Patas d’Illiers el Francio pro “Fermita pro aflikto”.

SUBBRANĈO MIKRONOVELO

Unua premio al Laure Patas d’Illiers, Francio, pro “Homlupo”.
Honoraj “senpremiaj” mencioj: al Tatjana Auderskaja el Ukrainio pro “La bela rozo”. Al Gonçalo Neves el Portugalio pro “En Lisbono”. Al Paulo Sérgio Viana el Brazilo pro “Magia penso”. Al Ewa Grochowska el Francio pro “Postkuro”.

BRANĈO TEATRAĴO

Tria premio al José Eduardo Rosa Crispim el Portugalio pro “Pantografo”
Dua premio: ne aljuĝita.
Unua premio: ne aljuĝita.

SUBBRANĈO MONOLOGO KAJ SKEĈO

Unua premio al Laure Patas d’Illiers el Francio, pro “Servi vin”
Honoraj “senpremiaj” mencioj: al Laure Patas d’Illiers el Francio, pro “Bonvenon” al Valentin Melnikov el Rusio, pro “Ne juĝu”

BRANĈO ESEO

Honora mencio al Amri Wandel el Israelo, pro “La homo kiu komprenis la universan lingvon”
Honora mencio al Zdravko Seleš el Kroatio, pro “La rolo de Esperanto en la obskura 20a jarcento”
Tria premio: ne aljuĝita.
Dua premio: ne aljuĝita.
Unua premio – premio Luigi Minnaja – al Gonçalo Neves el Portugalio pro “En la mondon venis parol’ nova”.

INFANLIBRO DE LA JARO

La premion gajnis, en egaleco la eldonejo Esperanto-Asocio de San-Paŭlo el Brazilo, pro “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” Kaj la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro el el Kroatio pro “Tikiriki Tok el Strobilo”.

Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA
https://uea.org/asocio/komisionoj/belartaj_konkursoj
www.facebook.com/belartajkonkursoj

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №743.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018

  1. Grigorij Arosev diras:

    Valja, ne ĵaluzu 🙂

  2. Neniuj premioj por poezia branĉo: tiel estis nur dufoje dum tuta historio (ekde 1950), lastfoje en 1994. Strange kaj skandaleble.

    Kaj kial emfaze ripetata la vorto “senpremia”? Pli frue oni skribis simple – Honora Mencio…

    Ve, denove Ewa Grochowska inter premiitoj. Kiom tedis ŝiaj sentimentale-moralaĉaj rakontoj!

Respondi