Nova estraro de ILEI

256 personoj aliĝis al la 51a Kongreso de ILEI, okazinta la 20-28an de julio 2018 en Madrido. Tiun rezulton helpis atingi la kultura riĉeco de la gastiganta urbo kaj komuna organizo de du Kongresoj: tiu de Hispana Esperanto-Federacio kaj tiu de ILEI.

La Komitato de ILEI nomumis du novajn Honoran Membrojn: de prof. Ron Glossop kaj prof. Duncan Charters. Plie la Komitato aprobis la jarraporton kaj la jarfinan bilancon, tiel la Estraro estas malŝarĝita de tiu respondeco. Notindas, ke kreiĝis du pliaj sekcioj, kiujn la Komitato ĝoje kaj aplaŭde aprobis: Armenio kaj Senegalo. Nun ILEI havas 43 landajn sekciojn.

La 24an de julio okazis elektoj dum la komitatkunsido. Elektiĝis jena estraro: Prezidanto Mireille Grosjean; Sekretario Elena Nadikova; Kasisto William Harris; Estraranoj: Karine Arakeljan, Ivan Colling, Yuro Jung, Radojica Petrović.

Kreiĝis laborgrupo por esplori pri la merkatika aspekto de niaj du revuoj Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna Amiko (JA). Ĝi konsistas el William Harris, Karine Arakeljan, Didier Janot kaj niaj du redaktoroj, Jozefo Nemeth (IPR) kaj Stano Marček (JA). La eldonado de la du revuoj, kaŭzas deficiton por la Ligo, do la laborgrupo devos esplori pri solvoj.

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi