Post naŭtaga paŭzo

Probable vi rimarkis, ke ekde la 7a de majo en nia retejo aperis nenio nova, kaj eble multaj el tiuj, kiuj tiutempe retmesaĝis al ni, grumblas pro nia nerespondado. Nia eksterreteco okazis ne pro malsanoj aŭ vojaĝoj, sed pro aĉeto de nova ĉefkomputilo anstataŭ tiu, kiu ekde januaro 2009 preskaŭ unu jardekon estis uzata por La Ondo de Esperanto, Sezonoj, La Balta Ondo, Radio Esperanto, BibLO kaj por aliaj projektoj.

Hodiaŭ ni reaperas en la reto, sed ĝis la fino de majo nia reta agado estos malpli aktiva; unue, ĉar restas pluraj nesolvitaj problemoj (kelkaj el ili estas principe nesolveblaj), kiuj postulas multe da tempo; due, ĉar dum la dek lastaj majaj tagoj ni ofte (preskaŭ ĉiutage) estos eksterhejme pro la vojaĝoj kaj promenoj en la urbo kaj la regiono kun gastoj, kiuj venos okaze de la jubileo de nia redaktoro.

Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon pro nia provizora malaktiviĝo.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Post naŭtaga paŭzo

  1. I.E. diras:

    Saluton! Kiam aperos la rezultoj de la Liro?

  2. DIETER ROOKE diras:

    gratulojn por via jubileo

Respondi