Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock 2018

Pol'and'Rock Festival

UEA kaj la Eŭropa Komisiono de UEA petas vian helpon. Helpu nin kolekti 4500 eŭrojn por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2018 dum la junulara festivalo Woodstock. Al ĉiuj 2 eŭroj donacotaj, UEA aldonos 1 eŭron el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de 4500 eŭroj, almenaŭ. Vi povas sendi vian donacon al UEA konto “Informado”, aldonante kiel celon: “por Woodstock” https://uea.org/alighoj/donacoj

Woodstock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj inter la 2a kaj 4a de aŭgusto 2018. Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.gazetaro.org/woodstock/

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №732.

Noto: La oficiala titolo de la festivalo, kiu ĉiujare okazas en la okcident-Pollanda urbo Kostrzyn nad Odrą, estas “Pol’and’Rock Festival”, ĉi-jare ĝi ŝanĝis la antaŭan titolon “Przystanek Woodstock” (Stacio Woodstock).

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi