Jubileoj kaj memordatoj en marto 2018

La Ondo de Esperanto5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Magomet Isajev (Магомет Измайлович Исаев, Исаты Измаилы фырт Мæхæмæт, 1928-1956-2011), konata fakulo pri la iranaj lingvoj, sociolingvistiko kaj interlingvistiko, vicprezidanto de la Ruslanda Packomitato, prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj Esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando (1971-79), la unua kaj sola prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-89), vicprezidanto de MEM (1976-88), kunaŭtoro (kun Zinaida Semjonova) de la unua “vera” lernolibro de Esperanto eldonita en Sovetunio post la Dua Mondmilito (1984).

6. Antaŭ 25 jaroj mortis Božidar Popović (Божидар Поповић, 1913-1932-1993), serba/jugoslavia astronomo kaj esperantisto, direktoro de Esperanto-Instituto en Sarajevo (1958-62) kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto (1962-65), prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo (1969-79), komitatano (1953-77) kaj vicprezidanto (1973-74) de UEA, aŭtoro de populara Esperanto-lernolibro (kvar eldonoj ekde 1953), ĝenerala sekretario (1954-71) kaj prezidanto (1971-77) de ISAE, honora membro de UEA (1977).

8. Antaŭ 70 jaroj mortis Edgar von Wahl (1867-1887-1948), baltgermana instruisto, ruslanda mararmea oficiro kaj interlingvisto, pioniro de Volapük kaj Esperanto, aŭtoro kaj tradukanto (interalie, de Princ(id)ino Mary de Lermontov en 1889), forlasinta Esperanton pro nerealigo de reformoj, kunlaboranto de la interlingvistika revuo Kosmoglott, aŭtoro de la planlingvo Occidental (1922) post lia morto konata kiel Interlingue.

23. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Antanas Poška (1903-1913-1992), litova kaj sovetunia antropologo, arkeologo, vojaĝanto, ĵurnalisto kaj esperantisto; li realigis siajn vojaĝojn per Esperanto, parolis en Esperanto-programoj de Litovia Radio (Kaŭno), estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio antaŭ ties likvido en 1940, prezidanto de la Vilna Esperanto-klubo en la 1960aj jaroj.

26. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Charles Lemaire (1863-1897-1926), belga oficiro, kolonia administristo en Afriko, vojaĝanto, verkisto, direktoro de la Kolonia Altlernejo (Antverpeno) kaj esperantisto, fondinto kaj financinto de Belga Sonorilo (1902), la unua prezidanto de la Belga Esperanto-Ligo (1905-08), idisto ekde 1908. Omaĝe al li estas nomita la plej granda turisma allogaĵo de Antarkto – markolo Lemaire.

28. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Ernest Archdeacon (1863-1908-1950), franca inventisto, aviadisto, aŭtomobilisto, populariganto de tekniko, mecenato kaj esperantisto, prezidanto de la plej amasa kaj aktiva landa Esperanto-asocio en la intermilita periodo SFPE/UFE (1926-1945), aŭtoro de la ampleksa franclingva verko Kial mi iĝis esperantisto (kun antaŭparolo de Henri Farman); li ofte gastigis esperantistojn en sia jaĥto Esperanto.

28. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hans Michael Maitzen (1943-), aŭstria instruisto, astronomo kaj esperantisto, prezidanto de TEJO (1968-69), prezidanto de AIS (2012-16), preleganto en la Internacia Kongresa Universitato, kunlaboranto de la nova PIV (2002) pri astronomio kaj astrofiziko, reprezentanto de UEA ĉe la Viena oficejo de UN ekde 2012.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/marto-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi