Vintra interlingvistika sesio en Poznano

UAM

La 7a grupo de la Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (pri kies 20-jariĝo ni raportis en oktobro), daŭrigis sian laboron dum la vintra sesio la 3-10an de februaro. Alvenis 14 gestudentoj el dek landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Ruslando, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando) kaj pruvis, ke pere de esperanto tre bone progresas interkultura komunikado. Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis ilin en la duan periodon de la esperanta linteraturo.

La multkultura konsisto de la grupo donis fekundan bazon al Ilona Koutny por trakti diversajn flankojn de komunikado. La studentoj praktike povis kompari la diversajn komunikkutimojn kaj korpolingvaĵojn, prezenti siajn kaj deĉifri la aliajn, malkovri kio estas komuna kaj kio estas malsama. Ŝi gvidis kurson ankaŭ pri esperanta gramatiko, prezentante la periodojn de nia lingvo kun bazaj dokumentoj. La interesiĝemaj studentoj povis ekkoni kaj diskuti la problemojn de esperanta morfologio, inkludanta la fifaman radikkarakteron.

La varma etoso montriĝis ankaŭ dum la komuna vespero. La sesion sekvis ekskurso al Toruno, kie post urborigardado kaj vizito de Studio P en la Junulara Kulturdomo (kun esperantlingva filmita spektaklo), Maria Pokrzywnicka prezentis en la Etnografia Muzeo la ĉiutagan vivon el la epoko de Zamenhof, regalis la gestudentojn per mielkuko kaj ludigis ilin kadre de la interkultura karnavala renkontiĝo.

Ilona Koutny
gvidanto de la tudoj
http://www.amu.edu.pl/~interl/

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/uam-17

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi