Esperantistoj-vojaĝantoj renkontiĝis

Poludnica

Jam la 36an fojon komence de januaro renkontiĝis esperantistoj-vojaĝantoj en la slovaka montaro Malaltaj Tatroj. La renkontiĝo portas nomon Poludnica laŭ unu el la plej belaj montoj en la montaro. Ĉi-jare la renkontiĝo okazis en la civito Liptovský Ján.

La kvartaga okazaĵo konsistis el interesaj prelegoj el la tuta mondo, kelkaj turismaj ekskursoj kaj aliaj agadoj. Ok prelegantoj prezentis siajn travivaĵojn en vintra Uralo, Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo, Afrika kongreso de TEJO, vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kaj Bosniaj piramidoj. Partoprenantoj taksis plenumadon de longjaraj vojaĝprogramoj “La plej altaj pintoj de EU” kaj “Slovakaj montaroj”. Pri tre interesaj faktoj de historio de soraboj prelegis Mária Pilková (Ĉeĥio) kaj Dorota Rodzianko (Pollando) instruis aĉetadi malmultekostajn biletojn. Ne mankis ankaŭ prezentado de vojaĝplanoj por 2018. Nova programero estis prezentado de skribaj verkoj, kiuj rilatas al Poludnica.

La ĉefa turisma programero estis tradicia supreniro al la pinto de Poludnica. El la vilaĝo Iľanovo sukcese paŝis 33 personoj el tri landoj kaj ses slovakaj regionoj. Por la konstruo de la Esperanto-obo ili suprenportis ŝtonojn el diversaj lokoj de la Tero. Nun kuŝas en la Esperanto-obo jam pli ol 850 kg da ŝtonoj. La vetero kompare kun la pasinta jaro estis pli agrabla. Sukcesaj suprenirantoj revenis al la vilaĝo Liptovský Ján, kie ili ripozis en varmaj baseno kaj saŭno.

Unu tagon antaŭe okazis ekskurso en la Altaj Tatroj, kie la celo estis la lago Popradské Pleso kaj apuda simbola tombejo, dediĉita al tragedie mortintaj vizitantoj de la montaro. Postrenkontiĝaj ekskursoj estis en la valo Tichá dolina (Altaj Tatroj) kaj en la valo Žiarska dolina (Okcidentaj Tatroj). Kun la renkontiĝo estis ligita kultura programero – fotoekspozicio de la familio Škuta en la kulturdomo en Liptovský Ján. La familianoj Škuta krom tio, ke ili estas esperantistoj aŭ simpatiantoj, estas konataj kiel eminentaj fotistoj. La renkontiĝo estis malferma, tio signifas, ke ĝin partoprenis krom esperantistoj ankaŭ aliaj interesatoj. La tutan renkontiĝon partoprenis 68 vojaĝantoj kaj turistoj el ses landoj kaj dek slovakaj regionoj. Pri la renkontiĝo vi povas legi kaj vidi fotogalerion en la retejo de Poludnica: www.poludnica.esperanto.sk.

J. V. Habán

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/02/slovakio-18

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi