Blanka Novjarfesto en Siberio

Tomsko

Ekskursante apud Tomsko (Foto: Katerina Arbekova)

La Siberia urbo Tomsko renkontis la partoprenantojn de Novojarsko-18 blanke, neĝe kaj tre gastame. La urbo nekredeble belis antaŭ la Nova Jaro: glaciaj figuroj, lumiloj kaj abioj donacis etoson de la baldaŭa festo. Alveninte al nia gastejo, ni trovis ĉarman lignan duetaĝan konstruaĵon de la pasinta jarcento kun grandaj kaj komfortaj ĉambroj, la komuna manĝejo permesis eniron al pli ol dudek kvin personoj. La kondiĉoj estis bonegaj!

Entute al Tomsko venis 19 gastoj el kvin urboj, kaj la programo envolvis nin plene. Ni vizitis tre interesan pupteatron, en eksterurba hundejo karesis hundojn, kelkaj eĉ rajdis ilin! Ni vizitis kozakan fortikaĵon kaj pafis el antikva pafilo, manĝis bongustegan “ŝaŝlikon” laŭvoje kaj ekskursis tra la urbo. Kantaj vesperoj, ludoj, konversacioj kaj amika etoso donis al ĉiuj perfektan energion por la tuta jaro.

La tagoj pasis rapide kiel kutime, sed ili estis plen-plenaj da pozitivo kaj bona humoro. Entute partoprenis en la novjarfesta renkontiĝo iom pli ol tridek personoj. Tomskanoj preparis programerojn por ni, amuzis kaj distris nin. Viktoro kaj Olga Obrazcovoj gastame akceptis nin en sia hejmo la 1an de januaro, regalis nin per kukoj, mielo kaj frostigitaj beroj de sia ĝardeno. Ili organizis por ni promenon al proksima arbaro kaj poste ni banis nin en la banejo! Tiel bedaŭrinde estis forveturi el Tomsko…

Estus bone, se nia vivo estus kiel senĉesa Esperanta aranĝo…

Katerina Arbekova

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/02/ruslando-10

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi