Semajno de Internacia Amikeco 2018

SIALa sukcesoj de la jubileaj kampanjoj, kiel ekzemple la pasinta Zamenhof-Jaro 2017 pruvas, ke diversaj datrevenoj estas elstara okazo por aparta aktiviĝo ene de la E-komunumo kaj ekster ĝi. Ĝuste nun ni frontas jubileon de unu el la tradiciaj, historiaj iniciatoj en la Esperanto-komunumo, kiu estas Semajno de Internacia Amikeco. Nunjare dum la lasta plena semajno de februaro (18-24 februaro 2018) la 50an fojon.

Lige kun la Semajno – kies origina celo estis doni al esperantistoj tra la mondo la okazon organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco – mi salutas vin ĉiujn.

Dum la pasinta jarcentduono la ĉirkaŭanta nin realo ŝanĝiĝis. La reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco esperanatistoj ne plu flegas per salutaj poŝtkartoj interŝanĝataj inter individuoj kaj grupoj. La sociaj portaloj i.a. Facebook, Telegramo, la retistoj i.a. kiel uea-membroj, la apoj kiel Amikumu estas la elektronikaj medioj, per kiuj esperantistoj aktivas kunlabore kaj opiniinterŝanĝe – ekster la tradiciaj grupoj kaj kluboj. Flegante la tradiciajn rimedojn la nunjara SIA aparte speguliĝu en sociaj portaloj, ankaŭ informe.

Do ne sole pere de salutoj, kiuj tie ne mankas, sed per referenco al nia komunuma historio. Per konatiĝo kun la figuro de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj plurjara vicprezidanto de UEA, la iniciatinto de la Semajno (vd. Vikipedion). Per divido de spertoj, kiel iam oni solenis la Semajnon, kaj kiel ni festu ĝin nun kaj kiel ni aktivu tiuokaze ne sole en la esperantista medio.

Kadre de la Semajno pasas Tago de la Gepatra Lingvo, la 21an de februaro, en 2018 la 19an fojon. Nunjare en pli vasta maniero ni notu ĝin en niaj paĝoj, blogoj, forumoj, en klubaj renkontiĝoj – kiuj malfermiĝu al la ekstera medio. Por la porokazaj kunvenoj ni invitu eksterulojn por montri la praktikon (ja ankaŭ interretan) de la flegata internacia amikeco. Sed ni enplektu ankaŭ informojn pri niaj aktivadoj en internaciaj forumoj i.a. por la lingva justeco, kiujn en abundo ni trovas ĉe http://www.esperantoporun.org/informiloj/. Ni interŝanĝu informojn pri la enkontigitaj sukcesoj de la Zamenhof-Jaro 2017. Ni reciproke riĉiĝu per ideoj rilataj al la 103a Universala Kongreso – “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”, antaŭpreparante grundon por la dumkongresaj diskutoj kaj ebligante profundiĝi pri ili ankaŭ al tiuj, kiujn ni ne povas renkonti en Lisbono.

Kiel mi jam proponis pasintjare, SIA (Semajno de Internacia Amikeco) en ĉiam pli granda grado servu al ni ne nur organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco, sed ankaŭ por organiziĝi al la celoj, kiuj igas la Esperanto-movadon – sub la tegmento de UEA – valora subjekto de la monda komunumo pledanta por la lingva kaj komunika egaleco. Estus bele, se ĉi-rilataj raportetoj speguliĝu abunde en la elektronikaj medioj, sed krome sur la paĝoj de UEA-organo „Esperanto”.

Barbara Pietrzak
Komisiito por la Semajno de Internacia Amikeco

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №728.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi