Seminarioj de ILEI en Madrido kaj Kotonuo por trejni instruistojn

ueaILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, zorgas pri la instruado de Esperanto laŭ kontrakto kun UEA. Venas petoj al ILEI: bonvolu sendi Esperanto-instruistojn. Sekve ILEI plifortigas sian agadon en tiun direkton kaj kreis Esperanto-Instruistan Trejnadon — EIT. En 2018 ekzistas lertigado per la Reto danke al bonega kunlaboro inter ILEI kaj www.edukado.net kaj ĝia gvidantino D-ino Katalin Kovats. La studentoj retumas regule por akiri sciojn pri pedagogio, gramatiko kaj metodiko. Kompreneble ili ankaŭ devas stari antaŭ klaso kaj instrui. Tio okazos kadre de la ILEI-kongreso en Madrido, Hispanio, julie, kaj en Kotonuo, Benino, en novembro, kadre de tutsemajna seminario. En ambaŭ eventoj okazos kursoj, ekzamenoj kaj provlecionoj. Tiuj studentoj fariĝos diplomitaj Esperanto-instruistoj.

La programo Reta Instruista Trejnado de Esperanto (RITE) kaj Madrido proponas 24 lokojn. La programo RITE kaj Kotonuo proponas 20 lokojn. Nun aliĝis po dek studentoj. Do ankoraŭ estas eblo salti en la programon, labori kaj diplomiĝi. Ĉiuj detaloj troviĝas sur la ĉefpaĝo www.ilei.info. Lertigado de altnivelaj instruistoj estas nepra paŝo al la kreskado de esperantistoj kaj movadanoj, do nutro-grundo por UEA.

(La komunikon pretigis: Mirejo Grosjean kaj Stefan MacGill)

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №727.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi