Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de tiu momento.

La 17an de novembro 1999 Unesko proklamis la 21an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (1) alvokis la membroŝtatojn por “Antaŭenpuŝi la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo”, samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. (2) En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. (3)

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.

Esperanto fakte estas protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj, kiel diris s-ino Vigdís Finnbogadóttir (prezidento de la Respubliko Islando inter 1980-1996): “Estas jam tempo ke la diversaj nacioj komprenu, ke neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo por iliaj kulturoj kontraŭ la monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli evidentiĝas. Mi sincere esperas, ke Esperanto rapide progresos por helpi ĉiujn naciojn de la mondo.” (4)

Eble iu ankoraŭ demandas: “Kial ĝuste Esperanto?”. La kialo estas simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolaj homoj el plej diversaj popoloj, nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter ĉiuj popoloj. “Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo estas la celo, al kiu esence kontribuas Esperanto.” (Prof. Robert Phillipson (5)). Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj. “… Mi esperas, ke Esperanto daŭrigos la plenumadon de tiu duflanka rolo subtenante diversecon kaj kreante unuecon.” (Rita Izsák-Ndiaye, Speciala Raportisto de UN. (6))

Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21an de februaro.

Ekkonu la internacian lingvon, Esperanton, per www.lernu.net!

Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio,
Renato Corsetti, Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli,
kun teamanoj
,
www.linguistic-rights.org/21-02-2018

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №725.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

  1. Jovana diras:

    Dankon, Giorgio, pro la memreklamo.

  2. Audietur altera diras:

    Alitipa celebrado de la Tago:

    http://www.esperantio.net/index.php?id=3457

Respondi