UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron

En kunsido la 31an de oktobro, la Estraro de UEA decidis pri grava ŝanĝo en la administrado de UEA, kun la konsento kaj subteno de la Ĝenerala Direktoro. D-ino Veronika Poór, kiu laboras en la Centra Oficejo ekde la komenco de 2016, kaj kiel Ĝenerala Direktoro ekde majo 2016, transdonos sian postenon la 1an de januaro 2018 al s-ro Martin Schäffer, la nuna Ĝenerala Sekretario. Kiel volontula estrarano, Schäffer gvidis la financajn analizojn kaj oficejan konsultiĝon, kiuj motivis la decidon. Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn postenojn kiel estrarano kaj komitatano.

“Rigardante nian malfacilan financan situacion, kaj konsultinte niajn oficistojn, ni venis al la konkludo ke necesas freŝa komenco,” klarigas d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. “La Asocio survojas al kelkaj gravaj renovigoj, kiuj postulas fokusitan kaj harmonian kunlaboron. Feliĉe ni havas tiucele la plenan subtenon de d-ino Poór, kiu aktive kunlaboros por kiel eble plej glata transiro dum kelkmonata periodo.”

D-ino Poór konsentas: “La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj el la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo. Mi tre ĝojas, ke mi povos transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj.”

Schäffer, multjara komitatano de UEA kaj estrarano ekde 2013, laboros ĉefe en siaj kutimaj loĝlokoj en Meksiko kaj Germanio, sed en konstanta kontakto kun la Oficejo. Li antaŭvidas bonan kunlaboron kun siaj kolegoj en Roterdamo kaj en la Estraro.

“Zorga administrado de niaj financaj rimedoj estas unu el la ĉefaj devoj al niaj membroj,” komentas Schäffer. “Kvankam la nuna situacio estas malfacila, ni havas kapablajn oficistojn kaj volontulojn, kaj multajn ŝancojn por asocia evoluigo. Mia celo estos iom post iom proksimigi nin al ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj, dum ni daŭre investas en informado, instruado kaj aktivula trejnado tra la mondo.”

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №713.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi