Novosibirsko: La dua Lingva Festivalo

novosibirsko

Lingva Festivalo, brila ideo de esperantistoj, vagas tra la mondo kaj kunigas popolojn. La siberia urbo Novosibirsko danke al la urba Esperanto-klubo en 2016 aliĝis al ĉi tiu movado. Unu jaron poste, la 14an de oktobro 2017 okazis la dua festivalo.

Ĉi-foje estis prezentitaj dek sep lingvoj. Al la festivalo venis lektoroj el la urba internacia literatura klubo, el la nacia tatara centro kaj el kelkaj centroj de eŭropaj lingvoj. La venintaj interesiĝantoj pri lingvoj povis viziti kvin prelegojn, kaj ĉiufoje ili elektis el ses diversaj programeroj. En la granda halo, inter la prelegoj oni povis rigardi librojn en diversaj lingvoj, fotiĝi en naciaj ĉapeloj kaj trinki teon.

Esperanto estis digne prezentita dum la festivalo. Sergej Borisoviĉ Pokrovskij, direktoro de la sekcio “Gramatiko” de la Akademio de Esperanto, rakontis pri la lingvo kaj ĝia historio. Stanislav Kacko, kiu dum unu jaro partoprenas en Poŝtkruciĝo, montris multajn bildkartojn el diversaj urboj de la mondo. Sergej Zajnutdinov, junulo ĵus fininta kurson de Esperanto, rakontis pri sia sperto en la Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Daria Arbekova kantis Esperanto-kanton kaj rakontis pri sia partopreno en la 102a Universala Kongreso en Seulo.

Novosibirsko

Ankaŭ mi prezentis la lingvon kaj reklamis la kurson de Esperanto, kaj tuj post la festivalo la nova kurso estis lanĉita. Al la unua leciono venis naŭ personoj. Do, mi povas diri ke la festivalo estis fruktodona!

Katerina Arbekova

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2017/11/ruslando-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Novosibirsko: La dua Lingva Festivalo

  1. dennis keefe diras:

    Mi ne scias, kiom da homoj loĝas en la urbo Novosibirsko, nek kiom da ili ĉeestis la Lingvan Festivalon, sed la fakto, ke alvenis 9 homoj al la nova, postfestivala kurso de Esperanto estas kuraĝiga novaĵo. Krome, la ideo de Katerina kaj la Esperantistoj TUJ starigi kurson post la LF estas tre trafa kaj imitinda. Gratulon. Parenteze, ĉu vi registris vian kurson en http://www.edukado.net? Tia paŝo ankaŭ estus bonvena.

  2. Lumo5 diras:

    Mi ŝatas la bildojn. Dankon por la artikolo.

  3. johano diras:

    Gratulon. Ĉu vi jam konas la interretan platformon Steemit? Estas bona loko por disvastigi interesajn ideojn tutmonde. Ĝi havas tre internacia komunumo, kaj tie ĉiuj lingvoj estas bonvenaj. Vi eĉ ricivas monon por viaj kontribuoj.

Respondi