Ekde la 15a de novembro la ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof, preparita de la Pola instituto en Vilno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj dediĉita al la centa mortodatreveno de la kreinto de Esperanto, translokiĝis al la plej prestiĝa kaj honora loko de Kaŭno – la historia Urbodomo.
La solenan inaŭguron partoprenis ĉ. 50 personoj – esperantistoj kaj neesperantistoj, inter kiuj estis kelkaj gravuloj de la urbo, ekzemple Laimonas Inis kaj Juozas Kundrotas, prezidanto de la Litovia asocio de libroamantoj Dalia Poškienė, direktoro de la Monda centro de litovoj pri kulturo, scienco kaj edukado Valdas Kubilius, delegito de al Internacia asocio de verkistoj kaj publicistoj kaj prezidanto de la Rusa literatura klubo “G. Derĵavin” en Kaŭno Galim Sitdykov, pentristo Vladimiras Beresniovas, kelkaj ĵurnalistoj.
Enkondukan paroladon dum la inaŭguro faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li substrekis, interalie, ke Ludoviko Zamenhof estas dece honorita en Litovio – estas du monumentoj omaĝe al li (ambaŭ en Veisiejai), tri stratoj estas nomitaj per lia nomo (en Veisiejai, en Kaŭno kaj en Vilnio), en la litova lingvo estas eldonitaj entute ses biografiaj libroj (tradukitaj el aliaj lingvoj kaj originale verkitaj) pri Ludoviko Zamenhof (ĉiuj en la lastaj 15 jaroj; tiu de Vytautas Šilas Zamenhofas istorinėje Lietuvoje aperis en la nuna Zamenhofa Jaro). En Kaŭno konserviĝis la domo de Aleksandro Zilbernik, kie nun funkcias la sidejo de LEA.
Kaŭno estas la tria urbo en la mondo (post Bjalistoko, kie li naskiĝis, kaj post Varsovio, kie li multajn jarojn vivis), kiu grave influis la vivon de Ludoviko Zamenhof. Ĝuste en Kaŭno li trovis amikinon de la vivo, ĝuste Kaŭno ebligis al li eldoni la unuan lernolibron de Esperanto, kaj dum multaj jaroj lia bopatro kaŭnano Aleksandsro Zilbernik financis multajn liajn verkojn kaj laborojn.
Ĉiuj estis invititaj pli profunde studi la buntan personecon de Ludoviko Zamenhof kaj lian verkaron, kiu estas tre abunda – ja Zamenhof estis profunda humanisto, kaj liaj interesoj estis tre vastaj, multfacetaj kaj diversflankaj.
Ankaŭ la direktoro de la urba muzeo Gabrielius Sužiedėlis parolis pri la ligoj de Zamenhof kun Kaŭno kaj traktis lin kiel unu el la plej gravaj homoj, kie sorto estas tiel forte ligita al tiu litova urbo.
Sekvis trarigardo de la ekspozicio kaj neformalaj konversacioj ĉe la glaso de vino.
La inaŭguro per gazetara komuniko estis anticipe anoncita en preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj de Kaŭno kaj en kelkaj tutlandaj gazetoj kaj retejoj.
La ekspozicio daŭros ĝis la jarfino. Ĝin povos spekti ankaŭ partoprenantoj de la 53a kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj-2017, kiuj okazos la 9-10an de decembro en Kaŭno. Poste ĝi translokiĝos al la Kaŭna universitato Vytautas La Granda. Ekde marto 2018 ĝi komencos rondiradon tra ĉiuj litoviaj urboj.
Povilas Jegorovas
Legu ankaŭ
Zamenhof-ekspozicio en Vilno
Zamenhof-ekspozicio: Post Vilno ankaŭ en Kaŭno
Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius
Vidu pliajn fotojn de Gražvydas Jurgelevičius
Ĝi estas artikolo el la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/09/litovio-23
Laŭ Zamenhof kaj PIV la nomo de venontjara Kultura ĉefurbo estas Kovno. ‘Kaŭno” estas falsa formo (esperanta diminuenda diftongo ‘aŭ’ tordas litovan prononcon).
Karaj samideuloj, ne kverelu, pri kia informiĝo temas? Estas bedaŭrinde, ke eĉ en la patrujo de Zamenhof post 130 jaroj multaj entreprenoj ne superas la nivelon de eterna komencado, precipe tiaj burokrataj. Mi parolis kun tiuj fuŝistoj en Vilna salono ekspozicia pri tiuj okulpikaj “eraretoj”. Ilin mem tute ne interesis la enhavo, nek la interkultura signifo de Esperanto. Sed Kovno estis naskiĝurbo de uzado de Esperanto, la unuaj en la mondo aliĝis al Esperanto Klara kaj ŝia patro Aleksandro. La patro de Ludoviko naskiĝis en Suvalki, la bopatro – en Vejkŝne, la fratino en Vejseje helpis Ludovikon prepari manuskripton por eldono, kiun ebligis la doto el kovna domo, la sola ZEO-nemoveblaĵo en la mondo en la venontjara Kultura Centro Eŭropa.
Jes, la ekspozicion preparis Centro de Interkultura Edukado lau mendo de Pola ministerio de eksterlandaj aferoj. Pola instituto en Vilnius estas nur eksponanto. Mi mem pri tio skribis en la unua artikolo pri tiu ekspozicio, kiam ghi estis eksponata la unuan fojon en Vilnius. Por ne ripeti tiun longan chenon mi simpligis la aferon kaj skribis tiel, kiel skribis. Tio ne shanghas la esencon.Ekspozicio ne estas scienca libro, kie chio devus esti tre precize. Jes, en ghi estas kelkaj eraretoj, sed tio tute ne malvalorigas ghin. Ekspozicio havas propagandan ( au pli neutrale informan ) celon pri Ludoviko ZAMENHOF kaj Esperanto. Kaj ghi tion bonege atingas. Krome, ghi estas pliampleksigita en Litovio per kvar novaj paneloj, kiuj respegulas litovan aspekton de la afero. Ghi ne estas simple bona ekspozicio. Ghi estas brila.Dankon pro ghi al la preparintoj ! Kaj kvereloj inter polaj esperantistoj nin ne interesas.
Samenhofo estas multe ligita kun Litovio. Li tiel parolis pri Litovio.
“Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas”
Przemysław Wierzbowski Kiuj estas tiuj absurdaĵoj Samenhofo?
La ekspozicion ne preparis Pola Instituto en Vilno, sed Centro de Interkultura Edukado de Halina Komar. Ĝia terure malaltkvalita enhavo baziĝas sur neniuj sciencaj informfontoj kaj ripetas absurdaĵojn pri Lazaro Ludoviko.
Dankon pri informiĝo 🙂