Post sukcesa eksponado en Vilno la ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof, preparita de la Pola Instituto en Vilno okaze de lia centa mortodatreveno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) venis al Kaŭno. La ekspozicio estas esence ampleksigita, ĉar intertempe laŭ propono de LEA estas preparitaj kvar aldonaj standoj – pri L. Zamenhof kaj Veisiejai, pri L. Zamenhof kaj Kaŭno, pri esperantista fenomeno Antanas Poška kaj pri la agado de Litova Esperanto-Asocio, kiu sekvontjare festos 100 jarojn de sia fondiĝo. Do, en Kaŭno nun estas eksponataj entute 22 standoj. Krome, la biblioteko proprainiciate eksponigis librojn pri L.Zamenhof, kiuj estis eldonitaj en Litovio.
La 25an de septembro 2017 la ekspozicio estis solene inaŭgurita en la regiona publika biblioteko de Kaŭno. Al la inaŭguro venis ĉirkaŭ 60 personoj, ĉefe esperantistoj, sed ankaŭ ĝenerala publiko kaj kelkaj gravuloj, ekzemple, Litovia parlamentano kaj vicprezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Mindaugas Puidokas, konata verkisto Laimonas Inis, populara pentristo Vladimiras Beresniovas k. a. La inaŭguro simbole preskaŭ koincidis kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, kiu estas menciata en tuta Eŭropo la 26an de septembro ĉiujare.
La enkondukan paroladon dum la inaŭguro faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas, kiu ĉefe substrekis la tre riĉan, diversflankan kaj studindan verkan heredaĵon de Ludoviko Zamenhof kaj liajn ligojn kun Litovio kaj speciale kun Kaŭno. Estis emfazite, ke la humanisto Zamenhof kreis ne nur Esperanton, sed, ne malpli grave, ankaŭ la bazan ideologian kaj spiritan fundamenton de la Esperanto-movado. Kiel estas ĝenerale konate, la vivo de Zamenhof multfoje interplektiĝis kun Litovio kaj ĝia ĉefa verko ĉiam estis kaj nun estas populara en Litovio. Sufiĉas mencii, ke la unua lernolibro de Esperanto por litovoj de Aleksandras Dambrauskas aperis jam en 1890, ĝi estis presita en Tilžė (tiam en Prusio, nun en Kaliningrada regiono de Ruslando), kaj al Litovio ĝi povis veni nur kontrabande, ĉar de 1863 ĝis 1905 en Litovio estis malpermesite presi kaj havi librojn kaj gazetojn en latina alfabeto.
Anna Pilarczyk-Palaitis el la Pola Instituto salutis la venintojn kaj emfazis la bonegan kunlaboron kun LEA, danke al kiu la ekspozicio fariĝis ĝenerale konata en Litovio kaj ĝi rondiros tutan Litovion. La vicprezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Mindaugas Puidokas ankaŭ salutis la ĉeestantojn kaj substrekis la nuntempan gravecon kaj aktualecon de la ideoj de Zamenhof.
Sekvis trarigardo de la ekspozicio kaj neformala komunikado ĉe glaso da vino.
Litova Esperanto-Asocio lerte eluzis la okazon por vaste informi la loĝantojn de Kaŭno kaj de la tuta Litovio pri la evento, pri Zamenhof kaj pri Esperanto ĝenerale. Elĉerpa gazetara komuniko, intervjuoj, artikoloj aperis en ĉiuj amaskomunikiloj de Kaŭno (gazetoj, agentejoj, informportaloj k. s.) kaj en kelkaj gravaj tutlandaj gazetoj, informretejoj kaj aliaj amaskomunikiloj.
La 25an de novembro la ekspozicio translokiĝos al la historia Urbodomo de Kaŭno, kie ĝi funkcios ĝis la jarfino kaj komence de 2018 ĝi iros al la Kaŭna Universitato Vytautas la Granda. Poste oni funkciigos ĝin en Panevėžys, Šiauliai, Marijampolė, Alytus, Mažeikiai kaj multaj aliaj urboj de Litovio. Tiamaniere ĝi cirkulos tra Litovio dum proksimaj kvin jaroj.
Al mi ŝajnas, ke en Litovio la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof estas menciata plej altnivele, plej vaste kaj plej tutlande. Aliflanke, tiom universale Zamenhof estas honorata la unuan fojon en la historio de Litovio.
Povilas Jegorovas
Foto: Gražvydas Jurgelevičius
Pliaj fotoj de Gražvydas Jurgelevičius
Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/09/litovio-22