Valentin Melnikov jubileas

Valentin MelnikovAntaŭ 60 jaroj, la 18an de julio 1957 naskiĝis Valentin Melnikov (Валентин Викторович Мельников; prononcu: Valentín Mélnikov). Li studis en la Moskva Kemia-Teknologia Instituto D. I. Mendeleev kaj en 1980 diplomiĝis kiel kemiisto-teknologo, tamen poste laboris ĉefe kiel komputisto, kaj en la malfacilaj 1990aj jaroj – eĉ kiel biletkontrolisto en busoj. Li plu loĝas en Moskvo.

Li jene rakontas pri sia esperantistiĝo:

“Ekde la lernejaj jaroj mi multon aŭdis pri Esperanto kaj revis lerni ĝin. Kial? Por almenaŭ unu fremdan lingvon ekposedi perfekte – ja rilate la naciajn lingvojn tio ne eblas. Tamen mi neniel povis trovi lernolibron, nek adreson de iu klubo. Nur en 1982 bonŝance aperis la kurso de Boris Kolker en la revuo Ĥimija i Ĵiznj. Mi kaptis ĝin, kaj jam nenio povis deŝiri min de Esperanto. Iĝinte esperantisto mi kvazaŭ naskiĝis duafoje. Nenie aliloke eblas trovi tiom bonajn interhomajn rilatojn, nenie eblas vivi tiom interese. La amikeca etoso helpas evoluigi en ĉiu homo kapablojn, pri kiuj li mem antaŭe eĉ ne suspektis. En mezlernejo mi neniam havis perfektajn notojn pri literaturo – sed nun mi estas literatura recenzisto <…> Dum tiuj jaroj kelkfoje ŝanĝiĝis mia rolo en Esperantujo; finfine mi trovis min en la Esperantaj poezio kaj kulturo <…> Ni ne ĝisvivos la «finan venkon» de Esperanto, sed ni devas prepari nian lingvon, ke tiu venko iĝu ebla. Por tio gravas evoluigi nian kulturon, ke neniu povu diri, ke Esperanto estas malviva lingvo…”

Krom Esperanto, lia grava ŝatokupo estas intelektaj ludoj. Li iĝis ĉampiono de Ruslando en 2006 kaj ricevis la trian lokon en la monda ĉampionado (2003) pri la ludo “Kio?Kie?Kiam?”, plurfoje sukcese partoprenis televidajn ludojn “Brain-ring” kaj “Svoja igra” (“Propra ludo”). Lia filino Nija estas denaska esperantistino.

Liaj originalaj kaj tradukitaj verkoj aperis en la libroj La birdo Gamajun (1989), Moskvaro (1998), Lena… (1998), Mondoj (2001), Moskvaj sonoriloj (2007), El ombro (2008), Abritus (2016) kaj en multaj Esperantaj gazetoj. Atentindas liaj satiraj poemcikloj “Socia moralo” kaj “Observoj de biletkontrolisto”, ankaŭ la lirika ciklo “Sonetoj al mia Muzo”. Iam furoris lia traduko de la maldeca poemo Kojonov Luĉjo (1995). Li tradukis kelkajn novelojn de Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj, faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin (Sezonoj, 2005), kaj tradukis plurajn verkojn de rusaj klasikaj poetoj en la ciklo “Rusa Antologio”, kiu aperis en La Ondo de Esperanto de 2007 ĝis 2015. Krome, li verkis grandan artikolon pri Esperanto, kiu aperis en la multvoluma ruslingva Porinfana enciklopedio (1998).

La Ondo de Esperanto, kies konstanta kunlaboranto li estas ekde ties (re)apero en 1991, sendas al Valentin Melnikov gratulojn okaze de la jubileo kaj deziras al li pliajn kreajn atingojn!

La Ondo

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/07/melnikov-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi