La 17an de majo en sia 95a vivojaro forpasis eminenta franca esperantisto
André Albault (1923–2017)
d-ro pri medicino (1954), franca oftalmologo kaj sofrologo. Esperantisto de 1939, post la Dua Mondmilito li instruis Esperanton en Remso kaj en Tuluzo, kie li refondis kaj prezidis la lokan societon. Prezidanto de UFE (1967-1974), estrarano de UEA pri kulturo (1962-1967), vicprezidanto de UMEA (1974-1976).
D-ro Albault estis membro de la Akademio de Esperanto de 1962, direktoro de la sekcio pri ĝenerala vortaro (1965-1976), prezidanto de la Akademio dum kvar mandatoj (1983-1995). Kiel la sekcia direktoro li iniciatis kaj voĉdone akceptigis la 8an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro kaj pretigis la Bazan Radikaron Oficialan, laboris ankaŭ pri la vortfarado, oficialigo de la sufikso -i-, kaj pri la landnomoj. Liaj studoj pri la landnomoj kaŭzis polemikon, kiu daŭras ĝis nun. Post la eksprezidantiĝo kreis novan help-alfabeton (NHA) por Esperanto.
Inter liaj libroformaj verkoj estis, interalie: Esperanto en medicino? (1960), Dictionnaire français-Espéranto (kun Roger Léger, 1961), Sofrologio kaj la kuracanta vorto (1987), Anatomia nomenklaturo (kun Li Kexi kaj Huang Ying, 1989), Naŭ prelegoj pri la Fundamento (1990), Vojaĝo tra la landoj (1991), Mult-lingva glosaro pri land-nomoj (1991) kaj Tri pri la tria (kun Jean Doublet, 2001). Li multe prelegis, instruis kaj verkis pri esperantologio, terminologio, medicino kaj aliaj temoj, estis redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj de Monda Kulturo (1963/1964-1966), editoris kaj prinotis la 9an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963), redaktis Aktojn de la Akademio III (kun J. Thierry, 1992), kunlaboris pri medicinaj terminoj en PIV.
André Albault estas honora membro de UEA (1998). Liaj tri infanoj estas denaskaj esperantistoj. Al ili kaj al ĉiuj familianoj de nia konstanta abonanto ni esprimas niajn sincerajn kondolencojn.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Antaŭ kvar jaroj en La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun d-ro Albault okaze de lia 90-jariĝo. Ĝi estas legebla en nia arkiva retejo.
Ĝi estas artikolo el la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/albault