Plia Universitata Simpozio en Centra Eŭropo

Vroclavo

Sur la foto: Prelegas Lidia Ligęza, prezidas Reinhard Fössmeier.

Dulingva altnivela simpozio okazis la 19a de majo 2017 en la Universitato de Vroclavo en okcidenta Pollando. La progamo daŭris kvin horojn kun dekkvino da kontribuantoj, laŭplane duono estis esperantistoj kaj duono pollandaj profesoroj.

En la malferma ceremonio bonvenigon donis la rektoro de la Vroclava Universitato, prof. dr. hab Adam Jezierski. Sekvis salutoj de du honoraj patronoj de la simpozio: por Akademio Internacia de la Scienoj (AIS) prof. Reinhard Fössmeier laŭtlegis saluton de Amri Wandel, la prezidanto de AIS, kiu menciis la ĵusan statuson de Vroclavo kiel Eŭropa Urbo de la Kulturo. Por UEA salutis ĝia vic-prezidanto Stefan MacGill, kiu menciis du lastatempajn simpoziojn en la regiono, en Poznano (Pollando) kaj en Timişoara (Rumanio). Li bonvenigis la ĵusan decidon de EU doni al ukrainianoj senvizan aliron al la Unio – kio malfermas la vojon al pli kontentigaj kontaktoj inter la universitato de Luck kaj aliaj en Eŭropo.

La esperantistaj referantoj estis Małgorzata Komarnicka (Mallonga historio de Esperanto kun etleciono), Stefan MacGill (Rolo de denaskaj esperantistoj), Lidia Ligęza (Poezio kaj literaturo en Esperanto), kaj Reinhard Fössmeier (AIS – organizo kies celo estas mildigi la rolon de lingva diskriminacio en la scienca komunikado). Ĉiu ricevis po 20 minutojn, inkluzive kelkkaze de la traduktempo.

Pli frue, la 18–19an de majo en Vroclavo okazis la 34a seminario pri Aktivula Maturigo (AMO). La temoj inkluzivis prezentaĵon pri la baldaŭ finiĝonta Jaro de la Lernanto, kaj pri la temo de denaskismo inter esperantistoj kompare kun aliaj lingvoj. Kvankam neniu alia partoprenanto estis denaska esperantisto, multaj havis spertojn pri du-lingvaj familioj, aŭ vivado en lando, kie oni ne naskiĝis kaj la neformala karaktero de la seminario permesis aŭdi multajn rilatajn spertojn.

Post paŭzo sekvis pollingvaj prezentaĵoj: Prof. Adam Jezierski (Ekumena Vroclavo), Prof. Jan Miodek (La pola de la jaroj 1918-2018), Prof. Piotr Oszczanowski (Arto en Vroclavo), Prof. Janusz Degler (Muzeo de Teatro en Vroclavo), Dr hab. Joanna Subel (Muziko en Vroclavo). La tago finiĝis per resumo de la simpozio, plenumita de Barbara Despiney (Francio).

Stefan MacGill

Fonto: EKO de UEA

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi