Semajnfine okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado

UEALa Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn.

La 45a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo: Evoluo de Esperanto-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto.

Dimanĉe la 27an de novembro, do sekvatage, ni plu uzos la eblon profiti de la spertoj ekzemple de niaj du prelegantoj por enprofundiĝi en la plej efikaj manieroj informi pri Esperanto kaj en la diversaj aspektoj de tiu agado; por adekvate gvidi la homojn de scivolemo pri Esperanto al aktiva partopreno en la Esperanta komunumo.

Kiel kutime, en la programo de la Malferma Tago estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo.

La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.

Por la detala programo vizitu la specifajn paĝojn pri la evento de la Malferma Tago kaj de la posta Seminario pri informado kaj indiku tie vian partoprenemon!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №649.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi