Sukcesa monkolekto por Amikumu

La 16a de novembro 2016 estas historia dato. 429 homoj finance subtenis la kampanjon por Amikumu per 26 mil 671 eŭroj. Ni tre dankas al la komunumo pro la subteno!

Amikumu estos apo (= aplikaĵo), kiu helpas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ni bezonis monkolekti, ĉar estas komplike programi tian apon sen kapitalo. Ni bezonas projektmastrumanton, programistojn por iOS, Android kaj la servilo. Krome, ni bezonas grafikiston kaj efikan merkatadon. Ni invitas vin konatiĝi kun nia teamo ĉe:

https://amikumu.com/eo/team

Jarfine en JES en Germanio la tuta teamo de Amikumu ĉeestos por testi malnetan alfa-version de la apo en limigita kaj kontrolebla medio Poste ni invitos al niaj Kickstarter-subtenantoj testi la beta-version. En marto ni lanĉetos la apon por esperantistoj kaj poste en julio por ĉiuj 7.000+ lingvoj de la mondo (inkluzive de 100+ signolingvoj).
Amikumu
Ni ne povas nun meti la apon en viajn manojn, sed ni petas vian paciencon. Ĉiuokaze 2017 jam pruvas, ke Esperanto kaj nia tutmonda komunumo havas brilan estontecon!

Chuck Smith

Enkonduka artikoloAmikumu: Nova revolucia aplikaĵo por esperantistoj” (La Ondo de Esperanto, 2016, №10)

La retejo de Amikumu

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/11/amikumu-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi