Novaj Honoraj Membroj de UEA

Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.
Li lernis Esperanton en 1959, aliĝis al UEA en 1966 kaj iĝis dumviva membro en 1977. Li estis komitatano de TEJO 1964-1968 kaj estrarano de Hungara Esperantoasocio 1965-1967 kaj 1978-1992. Li redaktis la revuon Hungara Vivo 1977-1982 kaj de 1976 ĝis 1990 gvidis la eldonejon de HEA, ĉe kiu aperis 138 libroj en/pri Esperanto en la suma kvanto de 368 mil ekz. Li estis LKKano de la 68a UK en Budapeŝto en 1983, komitatano de UEA 1980-1986 kaj prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1986-2002. Li verkis recenzojn por multaj revuoj, parte kolektitajn en Studoj pri la Esperanta literaturo (1980), kaj abunde artikolis kaj tradukis. Li redaktis i.a. Libro de romanoj (1979), Ŝercoj, rakontoj (1972, 2a eld. 1974), 25 jaroj: antologio de Belartaj Konkursoj (kun W. Auld; 1977), La kato en la sako (legolibro; 1978), Baza literatura krestomatio (1979, 3a eld. 1986), Hungara antologio (1983), Mi vizitis mian farmon (antologio de Esperanto-literaturo en la hungara kaj Esperanto; 1987) kaj Lingva arto (jubilea libro por W. Auld kaj M. Boulton; 1999). Ekde 2001 Benczik estas membro de la Akademio de Esperanto.

Petr Chrdle (Ĉeĥio) naskiĝis en 1946. Li diplomiĝis kiel elektroteknika inĝeniero kaj doktoriĝis ĉe Instituto pri Elektroniko kaj Radiotekniko de la Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj. Chrdle estis estrarano de Ĉeĥa Esperantoasocio 1987-2011, i.a. prezidanto 1987-1993, kaj fariĝis ĝia honora membro en 2008. Rajtigita ekzamenanto de UEA/ILEI, li verkis kun sia edzino Stanislava (1954-2000) la lernolibrojn Esperantem za tři měsíce (“Per Esperanto dum tri monatoj”; 1995, 3a eld. 2006) kaj Esperanto od A do Z (“Esperanto de A ĝis Z”; 2016). Li verkis Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (1995; 3a eld. 2013) kaj redaktis i.a. la prelegarojn La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto (1995) kaj Intimaj temoj en la Esperanto-beletro (2005). Docento de AIS, li oficis kiel ĝia senata sekretario 1990-1994. Li estis komitatano de UEA 1987-2010 kaj estrarano pri faka kaj scienca agadoj 1998-2001. En 1992 li fondis la kongresan kaj klerigan agentejon-eldonejon KAVA-PECH, sub kies ŝildo li fariĝis unu el la plej gravaj nuntempaj Esperanto-eldonistoj. Li eldonis pli ol 170 titolojn, i.a. tri en la Serio “Oriento-Okcidento”, kaj eĉ pli grandan nombron por klientoj en- kaj eksterlande. Li organizis ankaŭ ses Konferencojn pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST; 1998-2008).

So Gilsu (Korea Resp.) naskiĝis en 1944. Li doktoriĝis en 1979 kaj ekde tiu jaro estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato Sokyong en Seulo. Li estis ankaŭ direktoro de la Korea Asocio pri Ekonomika Historio kaj prezidanto de la Instituto pri la Historio de Kogurjo. Li lernis Esperanton en 1966 kaj unue aktivis en la junulara movado, i.a. kiel prezidanto de Korea Esperanto-Junularo. Li estis sekciestro de ILEI en Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperantoasocio. En UEA li membriĝis en 1971 kaj estis komitatano kaj estrarano pri la azia agado kaj pri faka kaj scienca aplikado 1989-1995. Kiel estrarano li redaktis la bultenon Esperanto en Azio 1990-1993 kaj fondis la Komisionon pri Azia Esperanto-Movado en 1994. Li prelegis en la Internaciaj Kongresaj Universitatoj en Varno (1978), Braziljo (1981), Budapeŝto (1983), Varsovio (1987) kaj Seulo (1994). Krome, en la 97a UK en Seulo li estis rektoro de IKU. So aŭtoris la lernolibrojn Kursolibro de Esperanto (7a eld. 1982) kaj Praktiko de Esperanto (1976, 2a eld. 1981). Li instruis Esperanton i.a. en pluraj koreaj universitatoj, en la Nordamerika Somera Kursaro en San-Francisko kaj en Aŭstralio. En lia traduko aperis en 1983 la libroj La sindonema arbo kaj Mi serĉas mian perditan… de Shel Silverstein.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №626.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi