Sekvu UKon el via hejmo

La 101a UK estos speciala en pluraj aspektoj, unu el ili estas la eblo sekvi kelkajn el la programeroj ankaŭ ne-ĉeeste. Unuafoje en la historio de la UK-oj okazos rektaj vivaj retaj elsendoj de pluraj programeroj – kaj de la solenaj malfermo kaj fermo, kaj de la komitatkunsidoj, prelegoj, koncertoj.

Ĉiutage estos elsendita iu el la programeroj, kelkfoje eĉ pluraj tage. La listo de tiuj programeroj kun precizaj tempoj kaj reta ligilo por povi spekti ilin troveblas en la retejo: www.nitra2016.sk

Se vi jam pro ajna kialo ne povis veni al la UK ĉi-jare, partoprenu almenaŭ parton de ties programo per tia ĉi reta viva elsendo!

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №625.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi