Du novaj libroj de Edition Iltis

Johann Wolfgang von GoetheGoethe. La Suferoj de la Juna Werther / Tradukis Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2015. 139 p. Prezo: 18 eŭroj.

Ekde sia apero (1774) la romano La Suferoj de la Juna Werther ne nur famigis sian aŭtoron Johann Wolfgang von Goethe (1749–1832), sed rangigis la verkon en la tutmonda literaturo sur ĉiam altan lokon. Ĝi ne nur rakontas la historion de malfeliĉa amo, sed donas profundan rigardon en la epokon de la sentimentaleco, ties karakterizojn kaj strukturojn. En la germana beletro jam de 250 jaroj ĝi tenas sian pozicion de klasikaĵo.

Post la eldono de 1984 la nun reviziita traduko de Reinhard Haupenthal donas vivan impreson pri la vervo kaj impeto de la originalo. Ankaŭ en la Esperanta beletro ĝi gardos elstaran lokon.

Ho, tomboj de l' prapatrojClelia Conterno Guglielminetti. Ho, tomboj de l’ prapatroj. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2015. 174 p. Prezo: 18 eŭroj.

La originala romano Ho, tomboj de l’ prapatroj, ĝis nun manuskripta, aperis okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de la aŭtorino (1915-1984). Temas pri familia romano deruliĝanta en la Novara de la 19a jarcento. Jardekojn poste tri gekuzoj, inter ili la rakontantino, malkovras en subtegmenta kofro kesteton kun leteroj kaj dokumentoj de kaj pri siaj prapatroj. Ili prezentas la rakontofadenon, kiun kompletigas rakontoj de ankoraŭ vivantaj atestantoj kaj vizitoj al la prapatraj tomboj en la Novara tombejo.

Mendu ĉe Edition Iltis:
Poŝte: La Saousse, F-84340 Malaucène, Francio.
Rete: editioniltis@aol.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/04/iltis

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi