Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)

BET-40

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ testo de la orgazinaj kapabloj de la aktivuloj de LEA, kiuj estis preparantaj la 90an Universalan Kongreson de Esperanto, planitan por Vilno unu jaron post BET-40. Laŭ la impresoj de la partoprenintoj la testo estis ege sukcesa, kaj tio aŭguris ankaŭ la sukceson de la 90a UK.

Ĉi-foje ni proponas tri artikolojn pri BET-40 kaj esperas, ke multaj el tiuj, kiuj nun legas ĉi tiujn liniojn, mem venos al Birštonas okaze de la 52a BET, kiu okazos en ĉi tiu urbeto la 2–10an de julio 2016.

Ĉe Nemunaj meandroj

40an fojon adeptoj de la internacia lingvo kolektiĝis por pasigi Baltiajn Esperanto-Tagojn ĉe pitoreskaj Nemunaj meandroj, en ĉarma banurbo Birštonas. Kunvenis entute 257 samideanoj el 17 landoj: Litovio 133, Pollando 43, Latvio 25, Finnlando 13, Estonio 7, Ruslando 5, Belgio 4, Belorusio 4, Germanio 4, Hungario 4, Italio 4, Danio 3, Aŭstrio 2, Francio 2, Nederlando 2, Britio 1, Meksiko 1. La kunvenintojn skribe salutis prezidanto de UEA Renato Corsetti, provizora prezidento de Litova Respubliko Artūras Paulauskas, nepo de L. Zamenhof – C. Zaleski-Zamenhof kaj direktoro de CO O. Buller.

Solena inaŭguro de BET-40 okazis la 11an de julio en urba kulturpalaco. En la inaŭguro partoprenis parlamentano Stasys Kružinauskas kaj vicurbestro de Birštonas Juozas Aleksandravičius. Necesas aldoni, ke magistrato de Birštonas finance helpis eldoni belan libreton pri la urbo, kiun ricevis ĉiuj partoprenantoj. La inaŭguro finiĝis per koncerto: Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė profesie ludis fluton, plenumante klasikaĵojn de Lehar, Weber, Bach k. a.

BET-40

En la inaŭguro: de maldekstre parlamentano kaj esperantisto Stasys Kružinauskas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, vicurbestro de Birštonas Juozas Aleksandravičius. (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Programo de BET-oj jam ne multe ŝanĝiĝis. Dezirantoj povis perfektigi sian lingvoscion en diversnivelaj kursoj, kiujn gvidis konataj instruistinoj de la internacia lingvo E. Bondar, S. Trenner kaj N. Pietuchowska.

BET-40

Pollanda Esperanto-instruistino Ewa Bondar (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Estis organizita ankaŭ diplomiga seminario de IEI, gvidita de Atilio Orellana Rojas kaj Ana Montesinos. Sukcese ekzameniĝis kaj diplomojn de Cseh-instruistoj ricevos sep personoj: G. Jurgelevičius, Z. Garbaravičienė, L. Gaurylienė, D. Pileckienė, V. Radionovienė, V. Šidlauskas kaj A. Visockas. Gvidanto de la seminario pli poste skribis:

“Jam iom malpli formalece, mi deziras esprimi denove al vi ĉiuj mian sinceran dankon pro la plezuriga tempo, kiun ni kune pasigis en Birštonas kadre de nia Seminario kaj de BET ĝenerale. Litovio estis dum longa tempo lando, kiun mi deziris viziti. Mi ĝojas, ke Aida tiom preme insistis, ke mi iru tien. Mi trovis brilan E-Movadon kaj tiom agrablajn Esperantistojn, ke mi nepre volas reiri tien kaj certe mi multe varbos por la sekvajara UK kaj ILEI-Konferenco. Atilio.”

BET-40

Atilio Orelana Rojas (Nederlando) kaj Ana Montesinos ( Britio/Hispanio) gvidas la seminarion por instruistoj de Esperanto (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Diversajn prelegojn legis reprezentantoj de Pollando, Hungario, Latvio, Litovio, Finnlando. P. Jegorovas gvidis seminarion pri problemoj de Esperanto-movado. En kadro de BET okazis ankaŭ la 3a Balta Esperanto-Forumo, organizita de kaliningradanoj A. Korĵenkov kaj H. Gorecka, kie estis diskutataj problemoj de traduko kaj eldono de esperantlingva literaturo, de Esperanta gazetaro, prezentataj plej novaj eldonaĵoj. Dezirantoj povis konatiĝi kun litova lingvo kaj ties historio.

Varia estis ankaŭ kultura programo. La partoprenantoj aŭskultis koncertojn de folkloraj ensembloj el Litovio (“Jieznelė” kaj “Raskila”), Pollando (el Kujawy), de knabina ensemblo el Latvio, ĵaz-vesperon, koncerton de infana studio “Nenuorama”. La koncertoj okazis ne nur en kulturdomo, sed ankaŭ sur placeto ĉe la fontano. Funkciis du foto-ekspozicioj: de Ilona Ejsmont kaj de Andrzej Sochacki (ambaŭ el Pollando). En muzeo de Sakrala Arto oni povis rigardi ekspozicion “Bildoj de Rafaelo en poŝtmarkoj”, kiun prezentis juna esperantisto M. Dyglys.

Preskaŭ ĉiuvespere kantemuloj, gvidataj de V. Čojienė, lernis Esperantajn kantojn. Ankaŭ poezi-amantoj kolektiĝis kaj legis ŝatatajn versaĵojn. Pola grupo el Bjalistoko organizis konkurson-kvizon pri historio de Esperanto, dum kiu ĝuste respondinte la demandojn oni povis ricevi donacetojn. N. Caragea el Germanio instruis lingvajn ludojn. Vespere estis montrataj esperantigitaj videofilmoj pri tradicioj kaj moroj de litovoj, pri sukceno kaj urbo Kaunas, ankaŭ filmita pupteatra spektaklo “La ora ovo”. Restas nur bedaŭri, ke la tekniko ne ĉiam bone funkciis.

Kial ĉiam, merkredo estis ekskursa tago. Pli ol cent partoprenantoj per ŝipo veturis de Birštonas ĝis Rumšiškės (47 km), kie vizitis Muzeon de Popola Vivmaniero kaj konatiĝis kun vivo de litovoj antaŭ pli ol cent jaroj. Tiuj, kiuj restis en Birštonas, povis bicikle ekskursi en ĉirkaŭaĵoj de la urbeto, en regiona parko de Nemunaj maŝoj.

La 17an de julio Baltiaj E-tagoj 40 estis fermitaj. Al BET-41 invitas Latvio!

Petras Čeliauskas

Fonto: Litova Stelo, 2004, №4

BET-40: malgranda provo de UK

Halina Gorecka prezentas La Ondon

Halina Gorecka prezentas la revuon “La Ondo de Esperanto” (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

“Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unika aranĝo”, — emfazis en la malferma parolado la prezidanto de la organiza komitato Povilas Jegorovas. Efektive, ekde 1959 Estonio, Latvio kaj Litovio laŭvice organizas BETojn, partopreno en kiuj estis prestiĝa en la sovetia periodo pro la alta programnivelo. La jubilea, 40a BET en Birštonas, okazinta la 10–18 julio, por litoviaj esperantistoj iĝis, laŭ Osmo Buller, “kvazaŭ malgranda ĝenerala provo de UK”.

Ĉu sukcesa provo?

Jam en la akceptejo pluraj personoj laboris, modele registrante aliĝantojn, akceptante kotizojn kaj abonojn, donante informojn k. s. Irena Jagminaitė deĵoris en la riĉa libroservo situanta en aparta ĉambro. La ĉiutaga informilo Meandro donis utilajn informojn, konigis necesajn litovajn vortojn kaj frazojn.

Kelkaj blokoj konsistigis la programon. Pli ol cent BETanoj deziris plibonigi sian lingvokonon en ĉiutagaj kursoj en tri niveloj. Grupo da instruantoj partoprenis en la diplomiga seminario de IEI, kies kulmino estis, kompreneble, la instru-rajta ekzameno. La Somera Universitato proponis diverstemajn prelegojn literaturajn, klerigajn kaj movadajn. La tria Balta Esperanto-Forumo havis ĉiutagan duhoran programon kun prelegoj, diskutrondoj kaj kvizoj pri literaturaj temoj. Vespere Vida Čojienė helpe de sia gitaro instruadis kantojn. Junularo, kompreneble, diskotekumis.

Aleksander Korĵenkov prelegas pri Anton Ĉeĥov

Aleksander Korĵenkov prelegas pri Esperantaj tradukoj de verkoj de Anton Ĉeĥov (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Inter la vesperaj programeroj mi menciu bonegan prezentadon de la loka ensemblo de popolaj kantoj kaj dancoj Raskila.

Same kiel en UK, merkredo estis plene dediĉita al ekskurso. Cento da esperantistoj navigis laŭ la meandroj de Nemano, ĝuante agrablan ĉebordan pejzaĝon. La ekskursocelo estis skanzeno en Rumšiškes sur la bordo de la “Kaŭna maro”. Ĝi prezentas karakterizajn domojn kaj bienojn el la kvar regionoj de Litovio, kune kun la internaĵo ebligantaj ekkoni la vivon de litovoj. Estas konstruita ankaŭ kabano, kiu memorigas pri litovoj ekzilitaj al Siberio. Placo de tipa litova urbeto estas ankoraŭ konstruata. En pluraj domoj estas ekspozicioj kaj butikoj. Nacistila tagmanĝo kompletigis agrablan ekskurson aranĝitan de Bonvoje.

Dum la tuta BET en la loka sakrala muzeo funkciis ekspozicio de poŝtmarkoj de Marius Dyglys kaj fotoekspozicioj de Ilona Ejsmont kaj Andrzej Sochacki.

Pli ol 250 personojn el 17 landoj (nur 5 ruslandanoj — ĉiuj el la Kaliningrada regiono) akceptis Birštonas — ĉarma banurbo ĉe Nemano, situanta ĉe belaj meandroj en la Regiona Parko de Nemanaj Maŝoj. Trankvila etoso, freŝa aero efikis ripozige. Cetere, dezirantoj povis uzi diversajn sanigajn procedurojn en la loka sanatorio. Aliaj luis biciklojn kaj promenis en la beroriĉa parko. Oni povis piedpromeni laŭ la riverbordo kaj ascendi la Reĝan Monton. Nemalgrave: pro la akiritaj subvencioj estis rabatitaj la partoprenkostoj (inkluzive de la loĝado kaj manĝado).

Vere, dum la du lastaj jardekoj mi ne ripozis tiel bone kiel en Birštonas.

Halina Gorecka (Ruslando)

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2004, 8-9

Miaj impresoj pri BET-40

Tri baltaj ŝtatoj posedas minimume du komunajn ecojn: krom ilia nacia konscio, kiu estas videbla en la intensiva flegado de iliaj tradicioj, kiel kostumoj, popolkantoj kaj popoldancoj, ligas ilin ilia amo al la internacia lingvo Esperanto: ĉi-jare okazis jam la kvardeka jubilea BET. La unua BET okazis en 1959. Poste ĝin sekvis laŭvicaj BET-oj kun neplanita de esperantistoj 5-jara paŭzo, kiun kaŭzis la soveta reĝimo.

Mi intencis konatiĝi kun ĉiuj baltaj ŝtatoj kaj pro tio post BET en Riga (Latvio, 2002) kaj Tartu (Estonio, 2003) nun mi vizitis Birštonas.

Komence kelkaj informoj pri Litovio: ĝi situas en la geografia centro de Eŭropo kaj havas en la okcidento la Baltan Maron kiel marolimon, en la nordo Latvion, en la oriento Belorusion kaj en la sudo Pollandon kaj Rusion (Kaliningrad) kiel najbarojn. La areo de Litovio sumiĝas je 65.000 kvadrataj kilometroj (kompare: Svislando havas 40% malpli); Litovio havas 3.500.000 loĝantojn (Svislando: 80% pli) kaj la ĉefurbo de Litovio estas Vilnius kun preskaŭ 600.000 enloĝantoj (Bern: 80% malpli). En la lando estas multaj lagoj, riveroj kaj arbaroj, kaj 99 km longaj sablaj plaĝoj kun impresaj sablaj dunoj.

Litovio estas la plej granda balta lando kaj havas miljaran historion; la malfrua mezepoka grandduklando etendiĝis de Litovio ĝis la Nigra Maro. Litovio estas ankaŭ menciata kiel “La Italio de la Oriento”; la lando estas tre religia (katolika); ĉirkaŭ 83% da enloĝantoj estas litovoj, 7% estas poloj kaj 6% rusoj.

Nun pri BET. Detalajn informojn pri BET sendis al mi miaj polaj Esperanto-amikoj el Białystok, kaj mi trovis informojn ankaŭ en la interreto. Do mi aliĝis kaj vojaĝis unue per trajno (1.470 km) ĝis Bialystok kaj poste, post mallonga restado, kune kun miaj polaj Esperanto-amikoj (ni estis entute 17 esperantistoj) per minibuso (280 km) plue ĝis Birštonas.

Birštonas (4.300 loĝantoj) situas en la suda parto de Litovio, 40 km for de Kaunas kaj 90 km for de Vilnius kaj ĉe Nemunas, la ĉefa rivero de Litovio. Birštonas estas fama banloko de Litovio, ĉirkaŭita de belegaj pinarboj kaj situas en la centro de regiona nacia parko.

La ĉefa loko de BET estis la sanatotio “Versmė” (= Fonto), kie la partoprenantoj de BET kunvenis kaj povis ankaŭ loĝi. Nia grupo loĝis en malmultekostaj trilitaj ĉambroj de sportista komunloĝejo, nur 700 m for de la sanatorio. Komune por ĉiuj partoprenantoj estis proponitaj tri tre bongustaj manĝoj por tago en la manĝosalonoj de la sanatorio “Versmė”.

BET-40

En la ĉefsalono (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Sabate, post nia alveno, ni esploris nian loĝejon kaj la pli proksiman ĉirkaŭaĵon; nia sportista komunloĝejo situis rekte ĉe la rivero Nemunas. Folklora koncerto ĉe la fontano antaŭ la sanatorio finis la unuan tagon.

Dimanĉe antaŭtagmeze komenciĝis nia programo per kunveno por klarigo de la organizaj aferoj; sekvis malfermo de la Somera Universitato per prelego pri la Gotenburga kongreso kaj malfermoj de la 3a Balta Esperanto-Forumo kaj de filatela ekspozicio. La solena inaŭguro de la 40a BET okazis posttagmeze en la urba kulturcentro kaj komenciĝis per la Esperanto-himno; sekvis salutmesaĝoj de diversaj publikaj personoj kaj de eksterlandaj Esperanto-delegacioj. Entute al ĉi-jara BET venis 254 partoprenantoj el 17 landoj. Poste ni kunvenis en la urba preĝejo por diservi en Esperanto (marde ni celebris en la sanatorio la Ekumenan Diservon). Koncerto de la instrumenta grupo en la urba preĝejo finis la duan tagon.

Labortagojn ni komencis je la sepa per gimnastiko laŭ sistemo de jogo; post la matenmanĝo je la oka komenciĝis tri Esperanto-kursoj je diversaj gradoj kaj suplementa seminario de Internacia Esperanto-Instituto. Paralele okazis diversaj programeroj por ĉies gusto: konatiĝo kun la litova lingvo, kunveno de kuracistoj, prezentis sin “La Ondo de Esperanto” kaj “Sezonoj”. Post la tagmanĝo je la dek-tria sekvis diversaj interesaj prelegoj, ekzemple, pri literaturo, ankaŭ videofilmoj kaj post la vespermanĝo je la dek-oka ni povis lerni litovajn kantojn. Koncerto en la kulturcentro finis la tagon. Precipe dum la koncertoj en la kulturcentro ni povis admiri la multkoloran diversecon de popolaj kostumoj, la popolmuzikon kaj la popoldancojn. Poste estis dancmuziko aŭ alia amuza surprizo.

Merkrede okazis tuttaga ŝipekskurso laŭ rivero Nemunas al subĉiela etnografia kaj pejzaĝa muzeo Rumšiškės: ĉiuj partoprenantoj post la matenmanĝo veturis per ŝipo al Rumšiškės. Antaŭ kelkaj tagoj nia ŝoforo kondukis nin per minibuso preskaŭ ekskluzive tra agrikulturaj regionoj, urbetoj kaj malgrandaj urboj; nun ni vidis sur ambaŭ flankoj alian aspekton de Litovio, nepenetreblajn kaj netuŝitajn brilantajn arbarojn, atingantajn la bordon de la rivero. Ni atingis la muzeon post 3-hora vojaĝo. Tie estis interesaj, malnovaj kamparaj domoj, rekonstruitaj el kvar diversaj regionoj de Litovio. Por memori la deportadon de 250.000 litovoj en la jaroj 1941-1953 dum la pasinta soveta teroro al Siberio, estis tie terkabano konstruita kiel memoriga monumento. La unuan vintron travivis nur 10% de la deportitoj en 1941, kiuj sukcesis mem konstrui tiajn terkabanojn. Tute proksime apude staris nur mallongaj reloj unu el sennombraj malgrandaj varvagonoj, kiuj estis la transportrimedoj por tiu deportado. Post nia tagmanĝo en la muzeo-gastejo ni revenis al Birštonas.

Sabate posttagmeze estis la solena fermo de BET; post la Esperanto-himno kaj post kelkaj dankesprimoj ĉiuj helpantoj ricevis rozojn kiel dankon pro ilia helpo. Dimanĉe antaŭtagmeze ni revenis per minibuso al Białystok kaj merkrede matene mi reatingis Erlangen.

BET-40

Kantas Esperanto-ensemblo el Latvio (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

BET estis tre bone organizita (al ĉiuj helpantoj granda laŭdo!); ekzemple, ĉiutage aperis informilo “Meandro” kun raportoj kaj fotoj de la pasinta tago kaj la aktuala tuttaga programo. Kiel finiĝo ĉiu partoprenanto ricevis liston de ĉiuj partoprenantoj. Por mi kaj certe por multaj aliaj ĉi tiuj tagoj signifis, ke tie partoprenantoj laŭ ilia scipovo aŭ volo, flue aŭ ne tre parolis la internacian lingvon – ne ekzistis lingvaj malfacilaĵoj. Al ĉiuj organizantoj multan dankon, ankaŭ al miaj polaj Esperanto-amikoj por mia kunvenigo! Mi ankaŭ tre ĝojis revidi kelkajn malnovajn Esperanto-amikojn en Birštonas. La vetero dum BET preskaŭ ĉiam estis bela.

Mi partoprenis en tri UK-oj kaj komparante mi opinias, ke mi pli ŝatas pli malgrandajn aranĝojn, ekzemple, BET, ĉar ili estas pli klare aranĝitaj, pli individuaj kaj tial la unuopaj grupoj de partoprenantoj estas pli malgrandaj.

Kiu nun estas scivolema pri Esperanto en Litovio: venontjare de la 23a ĝis la 30a de julio 2005 en Vilnius (Litovio) okazos la Universala Kongreso. Vizitu ĝin!

Gerhard Klingenhofer (Germanio)

Fonto: Litova Stelo, 2005, №1

BET-40

Korea-litova Esperanto-familio; de maldekstre Taesok, Vida, Jogailė, Martyna (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Mesaĝo de la prezidento de Litova Respubliko

ESTIMATAJ BALTLANDAJ ESPERANTISTOJ,

Mi sendas korajn bondezirojn kaj salutojn al via komunumo, kiun jam kvardekan fojon kunvenigis ligoj kun ĉi tiu unika lingvo.

Kun la lingvo, kiu unuigas homojn de malsamaj nacioj, profesioj kaj aĝoj, kiu kvazaŭ per pontoj kunligas diversajn kulturojn kaj estas egale proksima al ĉiuj homoj parolantaj ĝin.

Mi ĝojas, ke al vicoj de esperantistoj ĉiujare aliĝas ĉiam pli multe da homoj, ke geografio de Esperanto plivastiĝas kaj trovas novajn landojn, novajn eblecojn de interkomunikado. Estas ĝojige, ke la verko de Ludoviko Zamenhof por multaj el vi fariĝis la dua, kaj por iuj eĉ la plej grava lingvo de interkomunikiĝo.

La fakto, ke sennacia lingvo, unuiganta milionojn da homoj, ekzistas jam pli ol cent jarojn, pruvas ĝian signifon por instigo de interkomunikado, reciproka interkompreniĝo ankaŭ por pliriĉigo de kultura sperto de la tuta homaro.

Al via aranĝo mi deziras vivan kunlaboron, plej bonan sukceson al ĉiuj gastoj kaj partoprenantoj, al ĉiuj amantoj de la lingvo Esperanto.

Artūras Paulauskas
Provizora prezidento de Litova Respubliko
La 10an de julio 2004

Sep numeroj de Meandro, ĉiutaga informilo de BET-40, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/04/bet-41/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi