Birštonas atendas vin

Povilas JegorovasIntervjuo kun Povilas Jegorovas

Post kvar monatoj, la 2an de julio 2016 en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, pri kiuj ni hodiaŭ faras kelkajn demandojn al Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio.

Kial la 52a BET okazos denove en Birštonas, kie antaŭ 12 jaroj okazis BET-40?

BET-40 en Birštonas en 2004 estis tre sukcesa, interalie, ankaŭ pro la alloga loko. Antaŭ du jaroj en junio 2014 pro sanproblemoj mi dum unu monato kuracis min en la sanatorio “Versmė” de Birštonas. Ĉar mi havis sufiĉe multe da tempo, mi multe promenis tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kaj malkovris, ke la urbo dum tiuj 12 jaroj multe ŝanĝiĝis, plibeliĝis, sed samtempe konservis sian trankvilan etoson. Verdire, mi estis ravita pro la etoso kaj la urba beleco. Do, al mia kapo tuj venis penso ankoraŭfoje aranĝi BETon en ĉi tiu urbo.

Uzante la okazon, mi esploris la kondiĉojn, loĝeblecojn kaj jam tie mi decidiĝis organizi BET-52 en Birštonas. Krome, ankoraŭ ekde 2004 restis multaj kontaktoj en tiu urbo, urba municipo, sanatorioj k. s. Do, ne estis hezito pri elekto de la loko por BET-52.

Kiom da personoj aliĝis, kaj el kiuj landoj?

Ĝis la 2a de marto 2016 aliĝis 220 esperantistoj el 23 landoj. Nature, plej multaj aliĝintoj (117) estas el Litovio. Sekvas Pollando kun 24 aliĝintoj. La ceteraj landoj estas: Ruslando (14), Latvio (12), Germanio (7), Estonio (5), Belarusio, Ukrainio, Francio (4), Svedio (3), Finnlando, Italio, Nederlando, Britio, Serbio, Alĝerio, Svislando (2), Belgio, Hispanio, Hungario, Sudafriko, Slovakio, Skotlando (1). Ni esperas atingi 300 personojn el 30 landoj.

Ĉu tiu proporcio inter litovianoj kaj alilandanoj estas kutima en BET?

Proksimume jes. Dum la Sovetia periodo estis pli multaj el Ruslando, Ukrainio kaj aliaj ekssovetiaj landoj. Nun tiu kvanto malaltiĝis, tamen kompense estas reprezentitaj multaj Eŭropaj landoj.

Ĉu kaj kiun helpon la organizantoj ricevas de lokaj kaj centraj instancoj?

De la urbo ni havas ĉiaspecan helpon, kaj la vicurbestro estas vicprezidanto de la organiza komitato de BET-52. La urbo eldonos broŝuron pri Birštonas en Esperanto por la partoprenantoj de BET-52, senpage disponigos bezonatajn salonojn kaj aliajn ejojn, la plej bonaj urbaj ensembloj koncertos por BET-52, la urbestro aranĝos akcepton por parto de la partoprenantoj de BET-52, la urbo helpos en informado pri la aranĝo al la ekstera publiko k. s.

Ankaŭ de la respublikaj instancoj ni havos helpon. La alta protektanto de BET-52 estas la ĉefministro de Litovio. Sed estas ne nur honoro. Estas atendata ankaŭ financa helpo.

Krome, ankaŭ flanke de UEA (centra instanco de la Esperanto-movado) BET-52 estas alte aprezata – UEA donis sian aŭspicion al ĝi.

La programo, anoncita en la unua informilo, estas sufiĉe tradicia. Ĉu okazos iuj programeroj novaj aŭ nekutimaj?

BET-52La programo de BET-52 estas strikte strukturita, do, esence novaj programeroj ne okazos. Eblas nur diri, ke la programoj eduka, instrua, kultura kaj ekskursa estos altnivelaj. Tio precipe koncernas la prelegan parton.

Ni havos tri prelegseriojn: prof. Aloyzas Gudavičius (Litovio) prelegos pri la litovaj lingvo, literaturo kaj kulturo; Tomasz Chmielik (Pollando) faros mallongan kurson pri Esperanta literaturo; prof. Walter Żelazny (Pollando) pri judaismo. Krome, prelegos prof. Aleksandr Melnikov (Ruslando), prof. Ilona Koutny (Pollando), prof. Zbigniew Galor (Pollando), Osmo Buller (Nederlando/Finnlando), Janusz Pokrzywnicki kaj Maria Pokrzywnicka (Pollando), Krzysztof Śliwiński (Pollando), Marian Dobrzyński (Pollando), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Ed Robertson (Skotlando), Giorgio Silfer (Svislando), Wolfgang Loose (Germanio). Ni havas multe pli da proponitaj prelegoj, ol la tempo permesos realigi. Do, ni estas devigitaj akcepti ne ĉiujn sinproponojn.

Iom nova programero estos tre altnivela kvizo, kiun preparos kaj gvidos Marian Zdankowski (Pollando).

La definitiva programo de BET-52 estos kompilata aprile. Estas antaŭvidata ankaŭ romkatolika meso en Esperanto, ĝin gvidos pastro Valerijus Rudzinskas (Litovio). Ĉiutage estos eldonata ampleksa gazeto de BET-52. Multo pri la programo konstante aperas en la novaĵretejo “La Balta Ondo” kaj absolute ĉio en la retejo de BET-52. Do, bonvolu sekvi ilin.

Esperantistoj, precipe el negrandaj urboj, havas malmulte da lingvopraktiko kaj nur malfacile kapablas bone kompreni la prelegojn en la Somera Universitato. Kiun lingvoinstruan programon oni preparas por tiaj personoj?

Ankaŭ la instrua programo estos tre abunda. Tion garantias la famaj Esperanto-instruistoj, kiuj partoprenos. Okazos perfektigaj kaj paroligaj kursoj, kaj por komencantoj de Esperanto kaj por progresintoj. Instruos Stano Marček (Slovakio), Svetlana Smetanina (Ruslando), Nina
Pietuchowska (Pollando), Aida Čižikaitė (Litovio), Stanisław Mandrak (Pollando), Mihaelo Lineckij (Ukrainio), Abduraĥman Junusov (Ruslando), Irina Gonĉarova (Ruslando) – ĉiuj sub la gvido de Gražina Opulskienė (Litovio).

Vi rakontis pri la kleriga kaj instrua programoj, kaj en la februara Ondo aperis artikolo pri la ekskursa programo. Restas al mi nur demandi: kiu kultura programo atendas la partoprenantojn?

Ankaŭ la kultura programo estos riĉa kaj ampleksa. Ĉiuvespere oni povos ĝui altnivelajn koncertojn. La unuan vesperon antaŭ la partoprenantoj de BET-52 koncertos ensembloj de Birštonas. Sed ankaŭ la Esperanta parto de la arta programo estos granda kaj interesa: Por la BETanoj kantos JoMo el Francio, duopo Ĵomart kaj Nataŝa el Svedio, grupo Asorti el la litovia urbo Visaginas, Mikaelo Bronŝtejn el Ruslando, Paŭlo Moĵajevo el Krimeo. Małgorzata Komarnicka el Pollando prezentos la famiĝintan dramon Ursula. Saša Pilipovič el Serbio kaj Georgo Handzlik el Pollando ankaŭ ludos spektaklon pri esperantistoj. Kaj tio ne estas ĉio. Ĝuantoj de la Esperanta kulturo vere havos kion elekti.

Kio pri la prezoj de la loĝado kaj manĝado, kaj, ĝenerale pri prezoj surloke?

La BET-anoj loĝos en tri bone ekipitaj gastejoj, en la sanatorio “Versmė”; kaj dezirantoj povas loĝi ankaŭ en bonkvalitaj hoteloj. La plej malmultekosta estas la gastejo de la sporta universitato – nur kvin eŭroj nokte. La aliaj gastejoj kaj sanatorio kostas ĉ. 15 eŭrojn nokte. Tio ne inkluzivas matenmanĝon. Hoteloj estas diverskategoriaj kaj diversprezaj. La organizita trifoja bonkvalita manĝado tage kostos 14 eŭrojn. Sed tio ne estas nepra. Eblas manĝi ankaŭ memstare en urbaj kafejoj.

La prezoj en Litovio estas moderaj. Eblas firme diri, ke ili estas pli malaltaj ol en ĉiuj najbaraj landoj.

Birštonas ja estas kuracurbo. Kiujn malsanojn oni kuracas ĉi tie?

En Birštonas estas tri sanatorioj: “Versmė”, “Tulpės” kaj “Eglė”. En ili oni kuracas diversajn malsanojn neŭrologiajn, gastroenterologiajn, endokrinologiajn, kardiologiajn, ginekologiajn, onkologiajn k. a. Ili ne estas hospitaloj, do, plejparte okupiĝas pri rehabilitigo de sano, plifortigo de sano k. s. Ekzistas pli ol 50 diversaj kuracaj kaj sanigaj proceduroj (ekzemple, akvaj proceduroj, mineralsalaj proceduroj, kotaj proceduroj, aromoterapiaj proceduroj, kineziterapio, fizikoterapio, laborterapio, masaĝoj kaj multaj aliaj). Por ricevi pli detalajn informojn pri ĉio tio bonvolu konsulti la retejojn de la sanatorioj.

Birštonas

Ne estas problemo por baltianoj, sed partoprenantoj el aliaj landoj certe scivolas pri la atendebla vetero kaj do pri kunprenendaj vestaĵoj…

Birštonas estas la urbo, en kiu somere estas la plej multaj sunaj tagoj en Litovio. Eventuale, ankaŭ pro tio ĝi estas elektita kiel la loko por kuracejoj. En julio kutime estas +20-25 gradoj. Do, laŭ tio eblas juĝi pri vestaĵoj. Estas tre malmulte prognozebla pluvo.

En kiuj lingvoj, krom la litova, oni povas interkompreniĝi en vendejoj, restoracioj, muzeoj?

Ĉiuj mezaĝaj homoj bone parolas ruse. Junularo scipovas ankaŭ la anglan. Ankaŭ la pola lingvo ĝenerale estas bone komprenata.

Kiujn litovajn frandaĵojn manĝajn kaj drinkajn vi rekomendus por la gastoj?

La plej populara plado de litovoj estas nomata “zepelinoj” (plado el terpomoj kaj viando aŭ el terpomoj kaj kazeo). Litovoj ege ŝatas ĝin. Ankaŭ estas tre fama malvarma barĉo. En Litovio kutime oni manĝas nigran panon, precipe bona estas pano bakita hejme laŭ antikvaj manieroj kaj receptoj. Estas ankaŭ aliaj ne tiel bone konataj. Ĝenerale, en Litovio estas Eŭropa kuirejo. Estas kelkaj naciaj drinkaĵoj, ekzemple, la medo “Midus”, la kuraca brando “Trejos devynerios” k. a. Cetere, okazos duontaga ekskurso kun gustumado al unu el tiaj brandfarejoj en la apuda loĝloko Stakliškės.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/03/bet-32

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Birštonas atendas vin

  1. Dieter Rooke diras:

    Ghi estas antaukongreso de UK en Nitra!

  2. Hodiau aldonighis ankorau unu lando. Venis unu aligho el Suda Koreio.

Respondi