La marta Ondo aperis

OndoPost la multaj Zamenhof-tagaj, Kristnaskaj kaj novjarfestaj renkontiĝoj en Esperantujo kutime sekvas kelksemajna periodo, dum kiu okazas nemultaj eventoj. Tio denove ebligis al la redakcio de La Ondo de Esperanto aperigi en la marta kajero, dissendita en la fino de februaro, kelkajn pli longajn tekstojn, por kiuj mankis loko en la antaŭaj monatoj. Inter ili elstaras artikoloj de tri membroj de la Akademio de Esperanto.

En la unua parto de sia studaĵo Bitlibra revolucio akad. Sergio Pokrovskij konstatas, ke ĉiam pli da homoj legas librojn per elektronikaj aranĝaĵoj. Prezentinte la nunan konfuzon terminologian, la Siberia akademiano proponas kelkajn terminojn, poste prezentas la avantaĝojn de la bitlibroj kaj parolas pri ekranoj tralumaj kaj reflektaj. Lia akademia kolego, prof. Michel Duc Goninaz, publikigis la unuan parton de sia studo, kies titolo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo” verŝajne ne bezonas plian klarigon, same kiel la titolo de la artikolo de la Finnlanda akademiano, prof. Jouko Lindstedt Se Esperanto estas tiel facila, kial oftas eraroj en tekstoj? Ĉu vi scivolas: kial? Legu la martan Ondon.

Cetere, se temas pri la Akademio, en ĉi tiu Ondo oni povas legi raporton pri la elekto de triono de la Akademio, kaj vidi la tutan liston de la 45 membroj de la plej malnova Esperanto-institucio en la mondo.

La kvara granda marta materialo estas intervjuo kun Povilas Jegorovas, la ĉefa organizanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiu respondas demandojn pri la preparado de ĉi tiu plej longtradicia internacia Esperanto-renkontiĝo en Eŭropo, pri la kongresurbo Birštonas, kaj eĉ pri lokaj veteroj, prezoj kaj manĝaĵoj.

Kompreneble, la tradicia primovada rubriko “Eventoj” ne malaperis, ĝi nur reduktiĝis al kvar paĝoj, kaj en ĝi oni povas legi pri eksteraj konferencoj, kiuj okazos en Nitro samtempe kun la 101a UK, pri la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Poznana universitato Adam Miczkiewicz, pri la rekorde amasa turista renkontiĝo Poludnica en Slovakio, pri la vintra Moskva Esperanto-renkontiĝo kaj aliaj esperantista aktivaĵoj okazintaj kaj okazontaj.

En la rubriko “Tribuno” estas, interalie, komentario de Dafydd ab Iago pri la malklara estonteco de EU kaj du artikoletoj de Peter Baláž: KD Esperanto senpage havebla rete kaj KAEST 2016 invitas. Efektive, ĉi-jara kongreslando Slovakio neeviteble aperas pli ofte en 2016, kaj ĉi-foje la kovropaĝon ornamas foto de la ĉefa placo de Nitro, sur kiu estas planata muzika festivalo Esperanta-slovaka, vendrede, la 29an de julio 2016, kiel adiaŭa vespero de la 101a Universala Kongreso de Esperanto.

En la kultura sekcio la legantoj trovos la novelon La lupino de Julian Modest, recenzon de Paŭlo Moĵajevo pri la disko Superbazaro de Martin Wiese & La Talpoj, prezenton de la 24a Beletra Almanako kaj kelkajn kultur-temajn artikoletojn. En la sama sekcio enestas ankaŭ malgaja anonco pri la forpaso de la Siberia Esperanto-verkisto kaj eminenta rakontisto Viktor Sapoĵnikov kaj lia lasta babilado-recenzo.

En la rubriko “Nia Trezoro” Zlatko Tišljar rakontas la historion de la Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto. Ne povas manki en la marta kajero la tradicia rubriko “Mozaiko” kun nova konkurstasko, ŝercoj kaj “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl.

Daŭras la abonkampanjo por 2016. La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia papera formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. Ni proponas rabatojn por ekssovetiaj, orient-eŭropaj, afrikaj, sud-amerikaj kaj kelkaj aziaj landoj.
La elektronika jarabono kostas nur 15 eŭrojn.

Legu pli pri la aboneblo kaj pagmanieroj.

En la dua duono de marto, ni eksperimente publikigos la martan kajeron laŭ la bitlibra normo “ePub”, destinita por elektronikaj librolegiloj.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi