Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

AĥmatovaOkaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita.

La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, sed diversĝenrajn librojn – fakte, tiuj estas jam amase verkitaj. Preskaŭ ĉiu imagebla temo estas jam pritraktita kaj pridisertita. Neoficiala retejo, dediĉita al Aĥmatova, nombras pli ol 600 artikolojn pri ŝi. Okaze de ŝia 50a mortodato ni nur rememoru la ĉefajn eventojn el la vivo de unu el la plej elstaraj rusaj poetoj.

Aĥmatova, pri kiu oni ne povas diri “tro frue forpasinta” (je la mortotago ŝi aĝis 76 jarojn), personigas plejeble dignan vivon, kies fono ĉiam estis malfeliĉo – jen iu, jen alia. Sed diversaj tragedioj, iom-post-iom ruinigantaj ŝian ekziston, servis por bono de ŝia talento. La konstato estas sufiĉe cinika, sed tia estas naturo de poetoj. Oni ĉiam diskutas, ĉu genio devas kreski en malfeliĉaj cirkonstancoj – la respondoj kaj opinioj varias, tamen da vere grandaj poetoj kun (ĉ)iurilate malfeliĉa sorto estas multe pli, ol kun la feliĉa. Se la unua edzo de Aĥmatova, poeto Nikolaj Gumiljov, ne estus mortpafita, se ilia filo, sciencisto kaj historiisto Lev Gumiljov, ne estus arestita kaj kondamnita por plurjara prizonado, se ŝia tria edzo Nikolaj Punin same ne estus malliberigita, apenaŭ estus verkita Rekviemo, unu el perloj de la rusa poezio de la 20a jarcento.

Aĥmatova, origine Anna Gorenko, naskiĝis la 11an (Gregorie: la 23an) de junio 1889 en Odeso, sed jam sekvajare la familio ekloĝis en la apudpeterburga Carskoje Selo (la urbo nun nomiĝas Puŝkin). Ĉiun someron la estonta poetino pasigis apud Sebastopolo, kie ŝi daŭre ŝokis tieajn junulinojn per sia sendependa konduto: ŝi banis sin en la maro dum ŝtormoj, sunbruniĝis ĝis senhaŭtiĝo, promenis nudpiede kaj faris multon alian, kion ne faris la “bonedukitaj” knabinoj.

AĥmatovaAnna verkis unuan versaĵon je la aĝo de 11 jaroj. La patro malpermesis al ŝi subskribi poeziaĵojn per ilia familinomo, tial la juna poetino baldaŭ ekuzis pseŭdonimon, kiu originis el la fraŭlina familinomo de unu el ŝiaj praavinoj. La unua versaĵo de Aĥmatova estis publikigita en 1911. Unu jaron pli frue ŝi geedziĝis kun Nikolaj Gumiljov, unu el la plej brilaj reprezentantoj de la rusa poezia “Arĝenta epoko”, kaj jam sekvajare naskiĝis ilia filo – la sola infano naskita de Aĥmatova (ankaŭ de Gumiljov, kiu estis pafekzekutita en 1921).

Studentoj de rusiaj filologiaj fakultatoj diligente parkeras la titolojn kaj la sinsekvon de la unuaj kvin poeziaj kolektoj de Aĥmatova: La vespero (1912), La rozario (1914), La blanka aro (1917), La plantago (1921), Anno Domini MCMXXI (1922). (Preskaŭ ĉiuj libroj estis en sekvaj jaroj multfoje reeldonitaj.) Sed ol scii la titolojn kaj eldonjarojn de la libroj, multe pli gravas kompreni, kio enestis en tiuj libroj.

Ŝiaj versaĵoj mem estis faritaj majstre, fajne kaj tre sagace, sed ĉefe oni konstatis, ke en la rusa literaturo la unuan fojon eksonis virina voĉo. Bedaŭrinde mankis en la pli fruaj jarcentoj rusaj nomoj, samskalaj kun Mary Shelley, Jane Austen aŭ la fratinoj Brontë. La menciitaj personoj ja verkis prozon, tamen egale – apud Lomonosov, Puŝkin, Tolstoj aŭ Dostojevskij neniam troviĝis samgravaj virinoj, ĉu prozistinoj, ĉu poetinoj.

Tamen la verkoj de Aĥmatova altiris la atenton ne nur pro la sekso de la aŭtorino. Ŝi respegulis emociojn, travivaĵojn, suferojn kaj ĝojojn de siaj samtempulinoj. Tuj ekde la libro La vespero en Rusio aperis amasaj imitantoj – poeziemaj junulinoj, foje leginte versaĵojn de Aĥmatova, jam ne povis verki alimaniere. (Privata rimarko. En niaj familiaj arkivoj konserviĝis kajero kun versaĵoj de mia praavino Olga Goppen, edzino de la pafekzekutita diplomato Aleksandr Arosev kaj patrino de tutlande konata aktorino Olga Aroseva, kiujn Goppen verkis inter la 1915 kaj ĉ. 1930. Mi ne komparas talentojn de Aĥmatova kaj mia praavino, sed estis tre interese noti la similecon – fojfoje dumlege ŝajnis, ke temas pri la plej komencaj, tute mallertaj versaĵoj de la estonta klasikulino.)

* * *

Kiam mort-timon afekcian
En ni elvokis Germani’
Kaj la spiriton Bizantian
Jam perdis rusa eklezi’,

Kiam ĉe-Neva metropolo
Sen la kutima pomp-inklin’,
Kiel putin’ post alkoholo,
Ne sciis, kiu prenas ĝin, –

Mi aŭdis voĉon false flatan,
Ĝi diris: «Vin atendas ben’,
Forlasu pekan kaj malsatan
Ruslandon vian sen reven’.

Mi viajn sangajn manojn lavos,
Eligos honton el la kor’,
Kaj poreterne vin forlasos
Suferoj viaj kaj dolor’».

Sed mi, trankvila kaj firmeca,
La aŭdon ŝirmis sen hezit’,
Por ke pro diro ĉi maldeca
Ne malpuriĝu la spirit’.

1917

Tradukis Ludmila Novikova (1989, 2014)

La rilatoj de Aĥmatova kun viroj ne estis facilaj kaj senambiguaj. Bedaŭrinde, parolante pri “viroj” oni subkomprenu ankaŭ la filon… La divorco de Aĥmatova kaj Gumiljov okazis en 1918, kaj preskaŭ tuj ŝi geedziĝis kun alia poeto, nun apenaŭ konata ekster scienculaj rondoj – Vladimir Ŝilejko. Ilia geedzeco daŭris nur tri jarojn (oficiale – ok). Poste komenciĝis komplikaj kaj suferoplenaj rilatoj kun Nikolaj Punin. Oktobre 1935 Aĥmatova postvivis koŝmaran semajnon: samtage estis arestitaj Punin kaj Lev Gumiljov.

Tre baldaŭ ambaŭ estis liberigitaj, tamen tiu tempo ne pasis senspure. En 1938 Lev estis kondamnita por kvin jaroj en prizono, kaj en 1949 por pliaj dek. Lev Gumiljov dum multaj jaroj erare opiniis, ke la patrino faris malmulton por liberigi lin (dum kiam ŝi faris ĉion, kion povis). La interkomunikado de Aĥmatova kaj Gumiljov longajn jarojn estis tre malvarma.

Inter 1923 kaj 1934 Aĥmatova preskaŭ ne havis publikigojn. Krome multaj versaĵoj estis perditaj dum oftaj translokiĝoj, kiujn spertis la poetino. Malgraŭ ĉio en 1940 aperis ŝia nova versokolekto, kiu nomiĝis El ses libroj.

Inter 1935 kaj 1940 Aĥmatova verkis la poemon Rekviemo, kie ŝi resumis terurajn travivaĵojn de sia vivo.

El “Rekviemo”

IX

Frenezo jam sur la anim’
duone volvis la vualon,
trinkigas per la fajra vin’
kaj logas en la nigran valon.

Kaj mi komprenis en sopir’:
la lukt’ al ĝi estas cedenda –
aŭdante min en la delir’,
kiu jam ŝajnis esti fremda.

Ĝi ne permesos, malamik’,
al mi eĉ ion kune preni
(kaj vanus peto kaj suplik’.
kaj vantus preĝ-admone peni):

nek la okulojn de la fil’.
fiksintaj la turmenton ŝtonan,
nek tiun tagon de l’ forir’,
nek rendevuon la prizonan,

nek la teneron de la man’,
nek la palpiton de tremolo,
nek sonon mildan en lontan’ –
la lastan vorton de konsolo.

1940

Tradukis Nikolai Lozgaĉev (1989)

Sed Rekviemo renkontiĝis kun la legantoj nur en la dua duono de la 1950aj jaroj, ĉar en 1946, post la fino de la milito (Aĥmatova estis evakuita el Leningrado, pasigis kelkajn jarojn en Taŝkento kaj revenis tuj post forigo de la sieĝo) la poetino estis severe kritikita de la oficialuloj kaj forstrekita el la literatura vivo. Temis pri ukazo de la Organiza Buroo de KPSU, kie interalie oni skribis:

«Aĥmatova estas tipa reprezentantino de la popole fremda malplena senidea poezio. Ŝiaj versaĵoj, plenigitaj de la pesimisma kaj dekadenca spirito, sekvantaj gustojn de la malnova salona poezio, kiu rigidiĝis sur la pozicioj de la burĝa-aristokrata estetiko kaj dekadenco, “la arto pro la arto”, kaj kiu ne deziras esti samtempa kun la popolo, malutilas la edukadon de nia junularo kaj ne povas esti tolerataj en la sovetia literaturo».

Estis preskaŭ verdikto. Se tio estus skribita pri iu ajn fine de la 1930aj jaroj, la homo ne vivus pli ol kelkajn monatojn. Aĥmatova estis bonŝanca – oni nur eksigis ŝin el la Verkista unio kaj malpermesis publikigon de ŝiaj versaĵoj. Aldoniĝis la duaj arestoj de Lev Gumiljov kaj Punin. La poetino ĉesigis la rilatojn kun Punin en 1938, tamen ili restis proksimaj unu al la alia. Ambaŭ viroj “ricevis” po dek jarojn – malfeliĉe, Punin tion ne postvivis, mortinte aŭguste 1953 en prizono, jam post la forpaso de Stalin. Gumiljov estis senkulpigita en 1956.

La du lastaj verskolektoj de Aĥmatova nomiĝis La poemoj (1958, kun postaj reeldonoj) kaj La kuro de la temo (1965). Samjare kun la lasta libro Aĥmatova estis omaĝita de la Oksforda universitato per la honordoktora grado. Ŝi mortis la 5an de marto 1966.

Ĝis la lasta tago Aĥmatova ne perfidis sian muzon. Baze ŝi konsentis kun la “akuzoj”, faritaj en 1946 – ŝi ja efektive verkis tiustile. Alia afero estas, ke tio ne povus esti motivo por elĵeti ŝin el la literaturo. Unu el ŝiaj provoj liberigi la filon estis publikigo de la lojala kontraŭmilita poemaro Gloron al la Paco (1950), sed ĝi ne estis tute natura por ŝi – Aĥmatova neniam inkludis versaĵojn el tiu libro en siajn postajn kolektojn. Tamen certan servon tiu libro faris – en 1951 la poetino estis reakceptita en la Verkistan union kaj publikigoj restartis. En 1955 la ŝtato eĉ liveris al ŝi senpagan apudurban dometon – tie ŝin vizitis, interalie, la dudekjara Iosif Brodskij, ricevinta la poezian “benon” de Aĥmatova.

Pravecon ĉiam evidentigas la tempo. Ĝis nun multegaj junulinoj, nombrante siajn ŝatatajn poetojn, nepre mencias la familinomon de Aĥmatova. Pasis jarcento post ŝiaj unuaj versaĵoj kaj duonjarcento post ŝia morto, sed ankaŭ ĉi-tempe oni legas ŝin kaj (re)malkovras emociplenan, sentoriĉan, iom malhelan, sed senkompare belan mondon de la poezio de Aĥmatova:

* * *

Pro kio miksis vi panpecon
Kaj akvon mian kun venen’?
Pro kio lastan liberecon
Transformas vi je pupa scen’?
Ĉu tial, ke mi ne moktretis
Amikojn ĉe perea rand’?
Ĉu tial, ke fidela restis
Mi al malĝoja mia land’?
Do estu tiel. Sort’ poeta
Ja estas vojo de martir’:
En ĉenoj, en ĉemizo penta
Kun kandeleto vea ir’.

1935

Tradukis Ludmila Novikova (2013)

Grigorij Arosev

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/06/ahmatova/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta1

  1. Venelin Mitev diras:

    Belega artikolo pri la plej granda rusa poetino! Gratulojn! Al mi tre placxas ankaux la tradukoj de Lozgacxev kaj Novikova – maksimume proksimaj al la originalo kaj belsonaj.

Respondi