La februara Ondo – ampleksa kaj interesa

La Ondo de EsperantoLa februara kajero de La Ondo de Esperanto ankaŭ ĉi-jare estas pli ampleksa ol kutime pro la raportoj pri multaj esperantistaj aranĝoj kaj pro la tradiciaj februaraj tekstoj. Unu el ĉi tiuj tradiciaĵoj estas tripaĝa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, nome kun la usona esperantisto Chuck Smith kun la titolo Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj.

La intervjuon kun la Esperantisto de la Jaro 2015 sekvas la primovada sekcio Eventoj kun artikoloj pri la esperantistaj kunvenoj okaze de la Zamenhofa Tago kaj pri la jarŝanĝaj renkontiĝoj: Junulara Esperanto-Semajno en Hungario, Novjara Renkontiĝo en Saabrücken, Novojarsko-2016 en Siberio kaj Luminesk’ en Nideggen. Inter multaj aliaj tekstoj en Eventoj estas resuma revuo pri la pasintjara agado en la Esperanto-urbo Herzberg kaj artikolo pri la 10a Lingva Festivalo en Moskvo, kiu kun milo da partoprenantoj estis la plej amasa Esperanto-evento en Ruslando en la 2015a jaro. Kvar fotoj el ĉi tiu festivalo, organizita de Irina Gonĉarova kaj ŝiaj kunlaborantoj, ornamas la kovropaĝon de la februara Ondo.

En la sekcio Tribuno estas legeblaj, interalie, respondoj de la prezidanto de LKK de ĉi-jara UK en Nitro, Petro Baláž al la demando Kial veni al Nitro? kaj la deklaro Adiaŭ de Christer Kiselman, kiu tute surprize anoncis sian demision el la prezida posteno en Akademio de Esperanto. Oni trovas en Tribuno ankaŭ artikolon de José Antonio del Barrio pri Siberio, kiu – jen plia surprizo en la februara Ondo! – troviĝas ne en Azio, sed en … Ekstremadura regiono de Hispanio.

En la rubriko Nia Trezoro ĉi-jare dediĉita al la diversspecaj Esperantaj centroj, Halina Gorecka rakontas la historion de la nelonga, sed ege interesa funkciado de la Esperanto-domo en la Nederlanda urbo Arnhemo.

La kultura sekcio en februaro okupas ok plenajn paĝojn, kaj ĝi proponas, interalie, la tradician revuon de la redaktoro de La Ondo Aleksander Korĵenkov pri la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiu ĉi-foje estas pli detala ol kutime – ja ĝia titolo 25 jaroj da eldonado diras, ke ĝi prezentas la statistikon de nia libroeldonado dum la lasta kvaronjarcento. La konata Pollanda ĵurnalisto Roman Dobrzyński eseas pri la epopeo de Adam Mickiewicz Sinjoro Tadeo kaj ties Esperanta traduko farita de Antoni Grabowski. Ilia samgentano Walter Żelazny recenzas la sociologian verkon UEA en konscio de esperantistoj kunverkitan de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen.

En la februara Ondo, kiel ĉiam, enestas ankaŭ pluraj etaj informoj pri kulturaj kaj movadaj temoj, nova konkurstasko kaj plia ĉiumonata kolekto de amuzaj tajperaroj, kiujn plukas la akr-okula István Ertl kaj liaj helpantoj.

Daŭras la abonkampanjo por 2016. La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia papera formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. Ni proponas rabatojn por ekssovetiaj, orient-eŭropaj, afrikaj, sud-amerikaj kaj kelkaj aziaj landoj.
La elektronika jarabono kostas nur 15 eŭrojn.

La redakcio planas produkti la sekvan, martan kajeron ne nur en la jam kutima dosierformo pdf, sed ankaŭ en la formo epub, destinita por elektronikaj legiloj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi