Junaj volontuloj serĉataj

UK-101Se vi:

  • estas vojaĝema, juna (17-30-jaraĝa) esperantisto el eŭropunia aŭ lando najbara al EU*,
  • volas helpi en organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto, plej granda Esperanta evento de la jaro, gajni unikan sperton, ekhavi neforgeseblajn remorojn,

ni invitas vin volontuli en Slovakio dum 14-59 tagoj (laŭ via prefero kaj disponeblo)!

Ni monpetos al Eŭropa Unio por subteni la volontuladon kadre de Eŭropa Volontula Servo. La projekto kovros i.a. viajn kostojn de: loĝado, manĝado, asekuro kaj vojaĝo.
Aldone vi ricevos etan poŝmonon.

Se vi interesiĝas, plenigu la aliĝilon ĝis la 17a de januaro 2016, sed ju pli frue, des pli bone. Kaze de demando, skribu al info@ikso.net.

Rimarko: se oni partoprenis jam la longtempan volontuladon (pli ol dumonatan) kadre de EVS, tiam oni ne plu rajtas partopreni denove volontuladon kadre de EVS. Post partopreno en mallongtempa volontulado kadre de EVS (tiu, pri kiu temas ĉi tiu anonco), oni senprobleme rajtas partopreni poste ankaŭ longtempan (2-12 monatan) volontuladon.

*La akceptataj landoj estas:

  • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;
  • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
  • Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Fonto: Retejo de UK-101

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi