Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

La Ondo de EsperantoInter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

Peter BalážPeter Baláž
Slovakio
E@I-kunordiganto, estrarano de EEU

La plej pozitivaj:

Duolingo en Esperanto estas la plej granda atingo de la jaro; estos interese vidi, ĉu tiuj ĉi “virtualaj” esperantistoj iĝos ankaŭ movadanoj.

La kvanto de ĉeestintoj kaj la bunta enhavo de la UK en Lillo agrable surprizis min. Ĝi estis vere riĉega kaj granda danko iras al UEA kaj eĉ pli al LKK.

La 10a SES allogis 190 partoprenintojn kaj montris, ke daŭre ekzistas bezono de lernado ĉeesta.

La kreska interesiĝo pri AMO-seminarioj donas esperon, ke niaj movadanoj volas pli edukiĝadi.

Progreso de Vikipedio en Esperanto, inkluzive de la novembra konkurso pri tradukado de artikoloj.

La apero de Historio de la Esperanta literaturo – impona verko, valora kontribuo al la Esperanto-movado.

La plej negativaj:

Daŭra malkresko de Esperanto-organizoj en plej multaj landoj. Troa individuismo, kiu malhelpas kreadon de komunaj projektoj, malaperas la sinergia efiko. Manko de novigaj projektoj, aktivecoj, kiuj helpus fortigi la movadon kaj modernigi ĝin

La 100a datreveno de la “Alvoko al la diplomatoj” de Zamenhof. Ĝi restas daŭre aktuala, kaj nia movado bedaŭrinde ne videbligis pli forte tiun alvokon por atentigi pri la pacema flanko de Zamenhof kaj ĝia aktualeco ankaŭ en 2015.

Pli ĝenerale, malĝojigas la monda situacio: la danĝero de la Transatlantika traktato pri komerco kaj investado, pluraj konfliktoj (ĉefe, la siria milito), kun tio rilata rifuĝanta/migranta krizo ktp.

Anna Bartek - Anjo AmikaAnna Bartek / Anjo Amika
Hungario
Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto, opozicia senatano en la Parlamento de la Esperanta Civito

Mi povas mencii du gravajn atingojn: la 1a Kolokvo pri Vivanta lingvo de Vivanta popolo fine de februaro, komence de marto 2015. La alia estas la apero de Historio de la Esperanta Literaturo de prof-oj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Dum la 100a UK en Lillo ne 42, sed 56 ekzempleroj estis venditaj el tiu ĉi bonega libro. La unua eldono tre rapide elĉerpiĝis kaj baldaŭ elĉerpiĝos ankaŭ la unua represo.

Malsukceso dum la 100a UK estis la funkciigo de la libroservo, ĉar la prizorganto plej ofte tute sole devis iel elturniĝi, sed ne ĉiam tio sukcesis al li. Aliaj, sed ne malsukcesoj estis la perdo pro forpaso de sufiĉe gravaj Esperanto-aktivuloj.

Renato CorsettiRenato Corsetti
Italio
Eksprezidanto de UEA

La plej pozitiva fakto en 2015 estas la funkciado de Duolingo, kiu pro sia potenca informkapablo aliris centojn da miloj da lernantoj, kiuj lernis kaj komencis aperi en la movado. Ĝi kapablis instrui Esperanton je nivelo tia, kiu permesas pluan lernadon. La ondo de entuziasmo, kiun ĝi kaŭzis estas salutinda. Post proksimume dek jaroj ĝi renovigis la entuziasmon, kiun siatempe kaŭzis la reta kurso “lernu”. Tiu kurso, pro pluraj internaj motivoj, nuntempe estas iomete dormanta, sed espereble baldaŭ revenos en nova vesto. Oni povas paroli ankaŭ pri pliaj sukcesoj, ekzemple, pri la brila 100a Universala Kongreso, sed temus nur pri internaj sukcesoj, kiuj apenaŭ tuŝas la koron de veraj esperantistoj.

La plej malpozitiva fakto estas la daŭra senkuraĝiĝo de multaj maljuniĝantaj esperantistoj, kiuj pli kaj pli emas akcepti, ke la triumfo de la angla estas io eterna kaj neŝanĝebla. Antaŭ 100 jaroj simila sento pri la franca estis disvastigita, kaj tamen ĉio ŝanĝiĝis. Kial tio ne povus okazi nun. Finiĝis la imperio de Hamurabo, de la persoj kaj de Romo. Kial ne devus finiĝi la nuna imperio de la Okcidento?

La plej neŭtra fakto estas la firma neŝanĝiĝo de UEA, kiu kolektas kotizojn kaj ne vere interesiĝas pri io alia. Ĝia estraro nuntempa estas kiel la estraroj ajnatempaj, inkluzive de miaj tempoj.

FettesMark Fettes
Kanado
prezidanto de UEA

Mi ne povas ne mencii la 100an Universalan Kongreson en Lillo, la plej grandan en 15 jaroj, kiu pasis en agrabla, festa etoso kun kvalita programo kaj memorindaj solenaĵoj en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĝi okulfrape konfirmis la vivantecon kaj tutmondecon de Esperanto en epoko de grandaj sociaj kaj teknikaj ŝanĝoj.

Restante ankoraŭ ĉe la agado de UEA, notinda estis ĝia partopreno en la Monda Eduka Forumo de Unesko en Suda Koreio, kie ĝi troviĝis inter nur naŭ neregistaraj organizoj kiuj rajtis starigi budon. En plia agnosko de la signifo de Esperanto por ĝia agado, jarfine Unesko konfirmis sian aŭspicion al la solenado de la 100a datreveno de la morto de d-ro Zamenhof en 2017. Tiuj paŝoj ne estas mondskuaj, sed montras kiel nia afero fariĝis parto de la monda pejzaĝo sur la kampoj de edukado kaj kulturo.

Ĉe la organiza flanko, mi estis tre kontenta pri la kvalito de la kandidatoj por sekvi Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. La sukcesa kandidato, Veronika Poór, jam energie engaĝis sin en la preparoj por eklaboro en la nova jaro, kaj nia Estraro jam profitas de ŝiaj konsiloj kaj kunlaboras kun ŝi pri la planado de novaj iniciatoj. Mi estas ankaŭ tre feliĉa pri la helpo kaj subteno kiun ŝi ricevas de Osmo kaj de siaj oficejaj kolegoj.

Kaj pri negativaĵoj? Nenio vere menciinda. Ni ja estas malgranda movado en granda mondo, kaj niaj venkoj kaj malvenkoj malmulte pezas apud la minacantaj katastrofoj de milito, ekstremismo kaj klimatŝanĝiĝo. Ni estu feliĉaj, ke nia movado plu vivas kaj prosperas, kaj ke daŭre aperas inter ni homoj kun novaj ideoj, nova energio, novaj kapabloj!

Mireille GrosjeanMireille Grosjean
Svislando
prezidanto de ILEI

Laŭ mi la tre pozitive skua evento de la jaro 2015 estis la lanĉo de la lernprogramo Duolingo, kiu furoris tuj kaj furoras plu. Tion ni ŝuldas al la eminenta laboro de Chuck Smits. Skua por ni estas tiu alveno de miloj da uzantoj, nia movado devas adekvate reagi.

Negativan konstaton mi faras, taksante la fuŝon pri la anonco de la planita agado de Unesko por 2017. Unue ni salutu la laboron de niaj polaj samideanoj kaj ĉefe de s-ino Halina Komar. Due ni lernu diskonigi ekzakte tion, kio okazis, kaj ne mencii tion, pri kio ni revas.

Por fini pozitive, mi gratulas la estraron de UEA, kiu elektis novan Ĝeneralan Direktoron: s-inon Veronika Poór, kies efikecon kaj konstantan rideton mi konas kaj enorme aprezas.

Dennis Keefe
Usono / Ĉinio
Iniciatoro de Universitato de Esperanto

La plej pozitiva atingo estas nova kurso pri Esperanto en Duolingo. En la unuaj du tagoj eklernis Esperanton preskaŭ 10 mil homoj, kaj nun, pli ol 200 mil. Due, estas la nova, malferma modelo de la Universalaj Kongresoj. Venigante eksteran publikon en la kongresejon, kaj simile eligante kongresanojn sur lokajn terenojn. Nepre imitinda ĉiujare. Trie, pri UEA mem, mi dirus, la ekdungo de Veronika Poór, kiu bone komprenas, ke aktiva agado pli valoras ol vartado de tradiciaj sistemoj. La rolo de Unesko en omaĝo al Zamenhof estas bona novaĵo, sed tiu honoro devas enviciĝi inter 52 aliaj eventoj. Aliaj tutnovaj atingoj: la trajno Esperanto en Pollando; UEA-partopreno en la Monda Eduka Forumo, kaj la uzo de Esperanto en politika kampanjo en Barcelono.

La plej malbona okazaĵo estas la tertremo de Nepalo, ĉar Nepalo povus esti strategia lernocentro por longedaŭraj, internaciaj kursoj (kiel tiuj de Esperanto-Insulo en Ĉinio).

Katalin KovatsKatalin Kováts
Nederlando
Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Mi estas lingvoinstruisto, sekve por mi la plej granda kaj impresa evento de la jaro estis la apero kaj neimagebla granda sukceso de Duolingo. Chuck Smith klare vidis, ke valoras kapti la okazon ellabori kurson por furora reta programo, kiu ne nur instruos Esperanton, sed pro sia klientaro, ankaŭ vaste informas pri ĝi, varbas. Ĉies imagon superis la nombro de aliĝintoj kaj lernantoj de nia lingvo. Nun la plua tasko estas komuna: kiel trovi, kiel envolvi la novlernantojn en la komunumon, kiel ebligi al ili pluan lernadon, eĉ aplikadon de la lingvo. Mi deziras al ni ĉiuj, ke sukcesoj en tiu kampo estu la plej bonaj atingaĵoj de la jaro 2016.

MarkovoVinko Markovo
Francio
Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Salutinda estas la laboro de La Kompanoj, artista kolektivo kiu sukcesis pretigi ampleksan spektaklon kadre de la vespera programo de la UK en Lillo, kaj plie malkovrigis Esperanton al nekongresanoj per surstrata kantado. Jen originala provo malfermi la pordojn de la movado al eblaj interesiĝontoj, kiujn ne atingus la kutimaj inform-kanaloj.

Bedaŭrinda estas la plifortiĝo de antagonismoj inter potencaj ŝtatoj, kiu nutras militojn kaj plej akrajn formojn de barbareco diversloke en la mondo. Analizoj pri tiuj temoj kadre de gazetaj diskutoj, interalie en Sennaciulo, aŭ kadre de kongresaj debatoj, estas bezonataj paŝoj por kontribui al kontraŭstaro de tiuj fenomenoj, sed je skalo ĝis nun nekontentiga. Pli grandan efikon havos tiuj interŝanĝoj kiam ilin partoprenos pli da rekte koncernataj homoj. Tiurilate, la enradikiĝo de Esperanto-movado en Mezoriento, pri kiu atestas la pli kaj pli abunda partopreno en tieaj renkontiĝoj, estas esperiga signo.

TonkinHumphrey Tonkin
Usono
Eksprezidanto de UEA

Forte impresis min la Universala Kongreso en Lillo – la multeco kaj vario de la partoprenantoj, la abundaj kulturaj kaj klerigaj aranĝoj, kaj (malgraŭ kelkaj problemetoj) la taŭgeco de la kongresejo. Min pozitive impresis ankaŭ la kvalito de nia gazetaro, kies redaktaj normoj ŝajnas al mi pliboniĝi – precipe Kontakto, la revuo Esperanto, Beletra Almanako, Monato, kaj la franclingva La Monde de l’Espéranto. Malantaŭ ili kuŝas abunda kaj bunta perreta agado – ekzemple la lanĉo de Duolingo. Restas la defio plibonigi kaj pliefikigi la strukturojn de UEA, precipe la Komitaton. La atingoj de ĉi-lasta apenaŭ atingis mezureblon.

Huang YinbaoTrezoro Huang Yinbao
Ĉinio
Konsiliano de UEA, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto

La 100a UK kun 2698 partoprenantoj el 80 landoj estas rekordo post 1999. La membroj de UEA kreskis ĝis 5446. La anglalingvanaj Esperanto-lernantoj ĉe Duolingo rapide kreskis ĝis 210000. Unesko decidis memori la 100an datrevenon de la morto de Zamenhof. Pollando akceptis Esperanton kiel nematerian kulturan heredaĵon kaj kiel nomon de trajno. Veronika Poór estis elektita kiel la nova Ĝenerala Direktoro de UEA. TEJO kaj ICH ricevis subvenciojn ekster Esperanto. UEA, TEJO kaj ILEI okulfrape aperis en multaj internaciaj eventoj. Ĉina Radio Internacia sukcese organizis Filman Festivalon kun 45 filmoj el 22 landoj, dum UEA organizis Strategian Forumon pri Orienta Movado en Ĉinio. La periodaĵoj Monato, IPR kaj Juna Amiko fariĝis papere kaj bilde belegaj, kaj Juna Amiko jare kvarfoja kaj ankaŭ elektronika.

Mi tre bedaŭras ke ĉinoj ricevis nur parton de la eldonaĵoj, ĉar la mallaboremaj poŝtistoj ŝatas forĵeti neregistritajn poŝtaĵojn en rubujojn.

José Antonio VergaraJosé Antonio Vergara
Ĉilio
Prezidanto de ISAE

Bonŝance, ĉiujare okazas faktoj kiuj entuziasmigas mian koron de nekuraceble optimisma esperantulo. Dum 2015 la plej ekscita sendube estis la lanĉo de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Temas pri vera revolucio laŭ ĝia absolute senprecedenca povo produkti lernantojn je amasnombra, rapida kaj rimarkebla maniero.

La jubilea 100a UK en Lillo okazis ne nur digne sed laŭ brile inspira elano, ĉar ĝiaj organizantoj konkretigis pluraspekte kreemajn, novigajn ideojn, aparte koncerne al aktiva alekstera informado.

Ke ĉe prestiĝa usona universitata eldonejo aperis volumo kun sociscienca esploro pri nia fenomeno (Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language) estas plia indiko ke la akademia mondo finfine agnoskas ĝin kiel serioze atentindan eron en la historio de ideoj.

Kion diri pri negativaĵoj? Nu, la forpaso de karaj homoj estas finfine neevitebla, sed la fakto ke Hans Bakker mortis komence de la jaro ja dolorigis min.

Łukasz ŻebrowskiŁukasz Żebrowski
Pollando
Eksprezidanto de TEJO

Se temas pri pozitivaĵoj en Esperantujo, verŝajne mi ne estos aparte originala unuavice menciante lanĉon de Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Rilate al propra korto, do TEJO, menciindas gravaj sukcesoj en subvencipetado kaj eksteraj rilatoj, kaj serioza progreso pri okazigo de IJK en Afriko. Ĉe Pasporta Servo rimarkeblas lanĉo de nova retpaĝo, sed bedaŭrinde ankaŭ daŭra neapero de papera eldono.

Rilate al planado de agado, en TEJO evidentas progreso – ĝi ekhavis ampleksan trijaran Strategian Planon. Tamen, kiel averton, oni devas rimarki malpozitivaĵon signifan por Esperantujo ĝenerale. Temas pri manko de sufiĉa progreso en realigado de la Strategia Laborplano de UEA. Ĝi estis impona, semis multon da espero, sed daŭre grandparte restas en sfero de deziroj. Ĉu la planoj estis nerealismaj? Ĉu oni ne sufiĉe bone kunordigas homfortojn? TEJO kaj UEA devas lerni de tio por pli taŭge plani sian agadon, sed ankaŭ efike realigi ĝin.

Ĉi tiu teksto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/01/jaro2015

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

  1. Chuck Smith diras:

    Mi pardonpetas pro miskompreno kun Duolingo. Fakte, 30 homoj finas la kurson ĉiutage. La firmao tamen ankaŭ donis kroman informon, ke 5.000 homoj aktive lernas Esperanton per la sistemo ĉiutage.

  2. Chuck Smith diras:

    Unue, mi volas danki al ĉiuj, kiuj menciis Duolingon en la resumo de 2015! Due, mi volas respondi al la demando de Nemiega. Laŭ nia statistiko, 150 homoj finas la kurson ĉiutage. Vi povas mem juĝi ĉu tio estas sukceso aŭ ne.

    Krome, mi vere bedaŭras, ke neniu menciis la brilegan laboron de Evildea. Li produktas filmeton en Esperanto por JuTubo ĉiutage! Mi apenaŭ povas imagi kiom temporaba estas tia agado. Dum la pasinta jaro, preskaŭ 2.000 homoj abonis lian kanalon. Katalin en la artikolo demandas, “kiel trovi, kiel envolvi la novlernantojn en la komunumon, kiel ebligi al ili pluan lernadon, eĉ aplikadon de la lingvo?” Ĝuste Evildea respondas al tia bezono kaj mi aŭdas de multaj lernantoj, ke ili plulernas Esperanton nur ĉar ili volas spekti kaj kompreni lian kanalon ĉiutage!

    Se vi interesiĝas, vi povas spekti lian plej lastan filmon pri la estonto de Esperanto kaj aŭtomata tradukado: https://www.youtube.com/watch?v=kbM0262dQqU . Se vi ŝatas la filmeton, vi povas aboni la kanalon kaj eble tiel ni sukcesos doni al li la 2.000-an abonanton jam hodiaŭ!

  3. Cindy McKee diras:

    Duolinganoj, Virtualhomoj, la negroj de la Movado

    Tro ofte, mi legas mallaŭdojn pri amasa enreta lernado de Esperanto. Ĉiam, kiam oni tion laŭdas.
    Diversaj plendoj estas esprimitaj, same kiam Google aldonis Esperanton al la tradukilo.

    La nombro da lernantoj verŝajne estas fidinda. Neniu kialo dubi tion. Neniu kialo timi ekscitiĝon, sekve elreviĝon.

    Ĉu eble vi timas krevon de via kreita komunumo, la MOVADO?
    Via vilaĝo en kiu ĉiuj konas la aliajn estas hejmeca, mi supozas. Mi dubas ĉu vi devas timi anonimecan urbigon, tamen. La lernantoj ne sentos allogon al la tradicia strukturo.
    Via vilaĝo ne spertos invadon. Se jes, vi povos retiriĝi al pli fermita klubodomo kaj fermi la pordon al la virtualaj Esperantistoj, la negroj de Esperantujo.

    Lasu min diri al vi, ke enreta lernado ne kreas “virtualajn” Esperantistojn. Ni posedas karnon.
    Kaj eĉ se “virtualaj” Esperantistoj ne iĝos movadanoj, tio ne senvalorigas la fakton ke ili posedas ankaŭ Esperanton.
    Plivastigo de Esperanto estas la celo, ĉu ne?
    Ho, pardonon. Ne. Plivastigo de Esperantujo estas la celo.

    p.s. Eble mi estis tro subtila kaj vi ne rimarkas, ke mi indignas.

  4. Dima Ŝevĉenko diras:

    Nemiega, vi absolute pravas. Esperanto por anglalingvanoj ĉe Duolingo estas sendube utila projekto kaj meritas laŭdojn. Tamen ĝi riskas transformiĝi al la “sapveziko” por la Esperanto-movado.

  5. Nemiega diras:

    Karaj Samideanoj, ĉu Vi ne troigas sukceson de Duolingvo? Ĉu certe Esperanton lernas (aŭ finis la proponatan kurson) 258K homoj, kiel indikas la TTT-ejo hodiaŭ? Se estas tiel, la estraro de UEA ne dormu: estas grandega ebleco pligrandigi la nombron de individuaj membroj almenaŭ dekoble!

  6. Dima Ŝevĉenko diras:

    Anjo Amika, Mark Fettes kaj Vinko Markovo meritas grandan respekton pro tio, ke ili havas propran opinion.

Respondi